Siméon-Denis Poisson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Poisson (apartigilo).
Siméon-Denis Poisson
Persona informo
Siméon Denis Poisson
Naskiĝo 21-an de junio 1781 (1781-06-21)
en Pithiviers
Morto 25-an de aprilo 1840 (1840-04-25) (58-jaraĝa)
en Sceaux
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Franca Politeknika Lernejo vd
Subskribo Siméon-Denis Poisson
Familio
Infanoj Anne-Denise-Joséphine-Marie Poisson • Marie-Alexandrine Poisson • Simeon Jean Charles Poisson vd
Profesio
Okupo matematikisto • astronomofizikisto • universitata instruisto • politikisto • statistikisto vd
Laborkampo analitikoprobabloteoriomatematikomeĥanikoteoria fizikogeometrio • analiza mekaniko vd
Aktiva en Parizo vd
Doktoreca konsilisto Joseph-Louis LagrangePierre-Simon Laplace vd
Verkado
Verkoj distribuo de Poisson ❦
Poisson regression model ❦
ekvacio de Poisson ❦
procezo de Poisson ❦
rilatumo de Poisson vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Siméon-Denis POISSON (* 21-a de junio 1781 en Pithiviers (Département Loiret) — 1840 en Parizo) estis eksterordinare kreiva franca fizikisto kaj matematikisto. Lia nomo prononciĝas kiel: [simeõ deni poasõ].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Poisson ekstudis matematikon en 1798 ĉe École polytechnique, kie li konatiĝis kun Laplace kaj Lagrange. Jam en 1802 li profesoriĝis tie kaj transprenis la katedron de Fourier en 1806, post kiam tiu estis sendita de Napoleono al Grenoble.

Poisson laboris pri ondoteorio, akustiko, elasteco kaj varmo kaj pri la elektraj ecoj de solidaj korpoj.

En 1838 li publikigis sian probabloteorion (interalie la Poasonan distribuon).

Sciencaj malkovroj[redakti | redakti fonton]

Mémoire sur le calcul numerique des integrales définies, 1826
  • "Poasona leĝo", kiu priskribas la rilaton inter premo p kaj volumeno V en adiabata ŝanĝiĝo:
, kie γ estas la adiabata eksponento (foje nomita κ).
  • "Poasona koeficiento" μ en mekaniko, kiu indikas, kiomgrade laŭlonga etendo ε rilatas al la samtempa traversa kontrakto (maletendo) εq, kiam bastono estas submetata la tira streĉo. La "Poasona koeficiento μ" estas materiospecifa konstanto, ĉiam inter 0 kaj 0,5.

Kiel matematikisto Poisson laboris diverskampe, interalie en diferenca geometrio, infinitezima kalkulo und probablokalkulo. Pluraj matematikaj terminoj rilatas al lia nomo:

Lia nomo estas enskribita en Eiffel-turo (vidu: La 72 nomoj sur Eiffel-turo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]