Simón Bolívar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Simón Bolivar
Simón Bolivar
Naskiĝo 24-an de julio 1783
en Karakaso, Venezuelo
Morto 17-an de decembro 1830
en Sankta Marta, Kolombio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Simón BOLÍVAR (naskiĝis 24-an de julio 1783, mortis 17-an de decembro 1830 ), kies tuta nomo estas Simón José Antonio de la Santísima Trinidad BOLÍVAR Y PONTE PALACIOS Y BLANCO, estis sudamerika batalanto por sendependigo kaj liberigo de la hispanaj kolonioj ("El Libertador") kaj generalo kontraŭ la hispana armeo kaj politikestro por la kreado de sudamerikaj novaj ŝtatoj. Li ege kontribuis al la sendependigo de las aktualaj Bolivio, Kolombio, Ekvadoro, Panamo, Peruo kaj Venezuelo.

En 1813 li ricevis la honoran titolon de Libertador el la Cabildo (konsilantaro) de Merido en Venezuelo kiu, post ratifo en Karakaso samjare, restis asociita al lia nomo. La problemoj por progresigi liajn planojn estis tiom oftaj, ke li priskribis sin kiel "el hombre de las dificultades" (la homo de malfacilaĵoj) per letero sendita al la generalo Francisco de Paula Santander en 1825.

Li partoprenis en la fondo de la Granda Kolombio, ŝtato kiun li klopodis konsolidigi kiel grandan politikan kaj militistan konfederacion en Ameriko, el kiu li estis Prezidento. Bolívar estas konsiderata pro sia agado kaj idearo kiel "Hombre de América" (homo de Ameriko) kaj elstara figuro de la Universala Historio, ĉar lasis politikan heredon en diversaj latinamerikaj landoj, kelkaj el kiuj igis lin adoraĵo por naciista sento. Li ricevis honorojn en diversaj partoj de la mondo pere de statuoj aŭ monumentoj, parkoj, placoj, ktp. Same liaj ideoj kaj politik-socialaj ideoj okazigis tendencon nomita bolivarismo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Portreto de Simón Bolívar 17jaraĝa.
Bolívar en 1804.

Bolívar naskiĝis ĉe Karakaso el aristokrataj familioj devenaj el Eŭskio kaj Kastilio respektive kiuj jam estis ĉe Venezuelo ekde la fino de la 16a jarcento kaj la 17a jarcento respektive. La patrino estis multe plu juna ol la patro (47 kaj 15 respektive ĉe geedziĝo). Post la morto de siaj gepatroj ambaŭ pro tuberkulozo (kiam la filo estis respektive 2 kaj 9jaraĝa) li por kompletigi sian edukadon pasis al zorge de onkloj suferante konfliktojn inter tiuj kaj la instruisto Simón Rodríguez. Poste li estis sendita al Hispanio kiam li estis 15jaraĝa; li renkontis tie María Teresa Rodríguez del Toro y Alaysa en 1802[1] kiam li estis nur 17jaraĝa kaj ŝi 20jaraĝa.[2] En aŭgusto de 1800 María Teresa akceptis la proponon de Simón Bolívar, kaj geedziĝis la 26-a de majo de 1802,[3] en la Teatreto de la Palaco de la Duko de Frías, kie funkciis preĝejo de Sankta Jozefo; Bolívar estis 19jaraĝa kaj María Teresa 21jaraĝa. Post 20 Tagoj ili translokiĝis al Korunjo. La 15an de junio de 1802 ili veturis al Karakaso, kie ili elŝipiĝis la 12-a de julio en La Guaira. Dum mallonga vizito al familia bieno en 1803 ŝi mortis pro flava febromalario la 22an de januaro. Bolívar dolorege reiris al Eŭropo en 1804 kaj tie aniĝis la sekvantaron de Napoleono ĉefe en Parizo, Italio ktp.

Bolívar reiris al Venezuelo en 18061807 kaj krom la administrado de la familiaj interesoj li dediĉis sin al la revolucia agado.[4]

Revolucia agado[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de 1808, la premoj fare de Napoleono okazigis serion de eventoj kiuj malbonigis la jam malbonan hispanan situacion, nome la reĝo Karlo la 4-a abdikis favore de sia filo Fernando la 19-a de marto de 1808 post la okazaĵoj de la Insurekcio de Aranjuez, kaj poste, la 5-a de majo de 1808 venis katastrofo al Hispanio kiam Karlo la 4-a kaj lia filo estis devigitaj cedi la tronon al Napoleono en la abdikoj de Bajono kaj tiu nomumis sian fraton, Jozefo, kiel nova reĝo de Hispanio. Tio okazigis grandan popolan reagon en Hispanio kiu rezultis en kio nun estas konata kiel la Milito de Hispana Sendependiĝo pro kiu kaj en Ameriko kaj en Hispanio, formiĝis regionaj juntas kiuj apogis la lukton kontraŭ la francaj invadantoj kaj restarigi sur la tronon legitiman monarkon.

El Libertador (Bolívar diplomata) 1860 pentraĵo sur tolaĵo 107 x 69 de Aita (pseŭdonimo de Rita Matilde de la Peñuela) (1840-?), ĉe la artokolekto de la Centra Banko de Venezuelo.

Tamen, ĉe la amerikaj juntoj oni parolis entuziasme pri la Junta de Kadizo kaj multaj el tiuj estis konsiderataj suspektindaj fare de la aŭtoritatoj de Hispanio, kiul favoraj al la francoj, same kiel estis okazinta en diversaj lokoj de Hispanameriko fare de Antonio Nariño, Juan Picornell, Manuel Gual, José María España aŭ Francisco de Miranda. Tamen oni konsideris ankaŭ ke tiuj juntoj estis rajtigitaj same kiel la hispaneŭropaj ĉar la situacio estis tiom ĥaosa en Ameriko kiom en Hispanio kies teritorioj ne estis konsiderataj kiel simplaj kolonioj.

En Venezuelo kreiĝis du partijo klare diferencaj kiel rezulto de la politika diskutado kaj de la internacia malstabileco: nome tiu de la monarkistoj, kiuj deziris sekvi sub rekta dependo el la hispana monarko, estrita de Juan de Casas; kaj tiu de la patriotoj, partianoj al konstituo de Junta de gobierno kun absoluta aŭtonomeco simila al tiu de la provincaj Juntas en Hispanio, sed sen pluhavi plian ligon kun la metropolo diferenca de nur formala agnosko de Fernando la 7-a kiel suvereno, per imitado de la ekzemplo de Brazilo regita ekde Braganco, kun aŭtonomeco disde Portugalio.

Meze de 1807, kiam Bolívar revenis al Karakaso trafis urbon en etoso de granda socia kaj politika agitado kiu estis estrita de provizoraj regantoj sub superkontrolo de reĝa inspektisto malbone konsiderata de la karakasanoj, nome Joaquín de Mosquera y Figueroa. Bolívar estis klara partiano de la neceso sendependigi la tutan Amerikon, sed krom sia frato Juan Vicente, li apenaŭ konvinkis aliulojn, ĉar la novaĵoj venis el Eŭropo malrapìdege kaj maldetale. Ĉio ŝanĝis tuje kiam komence de julio de 1808, la karakasa guberniestro, Juan de Casas, ricevis du ekzemplerojn de la londona ĵurnalo The Times kun la novaĵo de la abdiko de la trono de Hispanio favore al Napoleono. La aŭtoritatoj sekretigis la novaĵon sed ŝipanoj de la franca Le Serpent ĉe la haveno de La Guaira la 15-a de julio de 1808 kun senditoj de Napoleono por konfirmi la novaĵon malsekretigis la aferon.

La popola reago indigniĝis kaj ĉio rezultis en konflikto inter la guberniestro, la aliaj aŭtoritatoj kaj la karakasa konsilantaro, kio faris, ke la socio karakasa orientiĝis dudirekte, ĉu reprezente de Bolívar al la sendependeco kaj ĉu reprezente de aliaj krioloj kiuj deziris resti fidelaj al Fernando la 7-a. La 11-a de januaro de 1809 alvenis al Karakaso oficialaj informoj pri la kreado de la Suprema Centra Junto de Hispanio kaj Hindioj, kiuj finfine instaliĝis en Sevilo en aprilo de 1809 kaj tuj poste, la 14-a de januaro de 1809 alvenis al Venezuelo oficiro Vicente Emparan kiel generalo de Venezuelo kaj guberniestro de Karakaso. Kelkaj konsideris lin partiano de la francoj, kio pliigis la konfuzon.

La 19-a de aprilo de 1810, la membroj de la karakasa konsilantaro decidis konstitui Junta teorie por konservi la rajtojn de Fernando la 7-a sed kiu finis per la subskribo de la Akto de Sendependigo en 1810 kaj Konstitucio de Venezuelo de la Unua Respubliko la 5an de julio de 1811. Oni forpelis la generalon de Venezuelo, Vicente Emparan, kaj la aliajn hispanajn funkciulojn kiuj estis enŝipigitaj direkte al Hispanio.

Misio al Londono[redakti | redakti fonton]

Statuo de Simón Bolívar en Belgrave Square, Londono.

Oni sendis Bolívar al Anglio por diplomatia misio kun rango de kolonelo kaj kun Andrés Bello kaj Luis López Méndez por peti la britan apogon al la Junto ankoraŭ nomr de la reĝo Fernando la 7-a (Hispanio) profite la cirkonstancon ke Hispanio kaj Granda Britio estis tiam jam aliancaj ŝtatoj kiuj forgesis siajn rivalecojn antaŭ la komuna danĝero reprezentata de Napoleono.

La diplomatoj alvenis al Londono en malfacila politika momento ĉar Granda Britio estis sendinta kostegan militan helpon al Hispano dum la venezuelanoj malakceptis la aŭtoritaton de la hispanaj regantoj. Nur Lord Wellesley ricevis la delegitojn hejme nome ĉe Apsley House, por eviti, ke la venezuelanoj foriru al Napoleono serĉe de apoyo kaj profiti la okazon por scii pri la venezuelaj intencoj. La britoj ne apogis la venezuelanojn kaj nur premis al Hispanio por atingi permeson al komerco libera kun ties kolonioj. Tio estis almenaŭ malgranda sukceso por la delegitoj, kiuj kontaktis kun Francisco de Miranda en Londono, kiu poste helpos al Bolívar en negocado.

Bolívar dum la Unua Respubliko[redakti | redakti fonton]

Bolívar en 1812.
Rajdanta statuo de la Libertador, Karakaso, Venezuelo.

Bolívar revenis al La Guaira, Venezuelo, la 5-a de decembro de 1810. Li aranĝis la revenon de Miranda, kiu alvenis en Venezuelon per la angla ŝipo Avon la 10-a de decembro de 1810. Miranda tuj ekkonfliktis kun la militista guberniestro, nome Francisco Rodríguez del Toro, pro ties nekapablo kontroli la ribelon de monarkistoj de Coro, dum aperis en Karakaso organizo Sociedad Patriótica, nome sendependentista asocio ĉirkaŭ gazeto El Patriota de Venezuela. Bolívar estis grava membro de tiu asocio, kiu moviĝadis ĉe la 5-a de julio de 1811 por ratifi la Akton de la Deklaro de Sendependigo de Venezuelo, defendante sintenojn kontraŭ la Konstitucio de 1811, ĉar oni konsideris, ke tiu estis kopio de tiu de Usono kiu ne kongruis kun Venezuelo.

La 13-a de aŭgusto de 1811, trupoj estritaj de Miranda, venkis en Valencio, kontraŭ la tieaj ribeluloj kiuj intencis rekuperi privilegiojn de iama ĉefurbeco kaj tiam Bolívar ekmilitis propre kiam estris atakon kontraŭ fortikaĵo. Tiele, Miranda proponis lin por la rango de kolonelo kaj sendis lin informi pri la venko al la karakasa registaro. Miranda poste nomumis lin militestro de Puerto Cabello, la ĉefa fortikaĵo de Venezuelo, nome haveno, militista prizono kaj kontrolejo en la zono. Tie estis enprizonigitaj la ĉefaj militprizonuloj en la Kastelo San Felipe kie estis ankaŭ stokita granda parto de la milita respublika armilaro. La prizonuloj sukcesis liberiĝi danke al perfido de gardistaro, konkeris la kastelon kaj ekbombardadis la urbon Puerto Cabello. Bolívar klopodis rekuperi la lokon dum ses miltaj tagoj sed ŝajne li havis nur 40 soldatojn kaj la urbo estis jam ekatakita de la trupoj de la kapitano Domingo Monteverde, tiele ke Bolívar decidis abandoni la lokon transmare kaj apenaŭ povis fuĝi. Tio iĝis la unua malvenko de Bolívar.

Tiu okazo, kun la tertremo de la 26a de marto de 1812, klinigis la situacion favore al la reĝaj armeoj kaj tiele Miranda kapitulacis la 26-a de julio de 1812 pro ordono de la Unua Nacia Kongreso de Venezuelo, per la traktato de La Victoria, kiu redonis la landon al la hispana hegemonio denove. La 30-a de julio de 1812, Miranda alvenis al La Guaira intence enŝipiĝi en la angla ŝipo Sapphire, sed nokte ŝajne Casas, Peña kaj Bolívar arestis lin kaj donis lin al la hispana oficiro Monteverde.

Manifesto de Kartaĥeno[redakti | redakti fonton]

Promenejo de Bolívar, Barranquilla, Kolombio.

La hispana Iturbe permesis al Bolívar eliron per pasporto, kaj Bolívar devis forfuĝi al Cartagena de Indias, kie li verkis sian Manifesto de Kartaĥeno. En Nueva Granada la sendependentisma agado estis ekinta jam en la 20-a de julio de 1810 kaj rezultis en la formado de diversaj Juntas rivalaj. La bolivara Manifesto de Kartaĥeno estis politikaj kaj milita analizo de la kaŭzoj kiuj okazigis la falon de la Unua Respubliko Venezuelo kaj instigis la landon de Nova Granado (posta Kolomobio) al evito de tiuj samaj eraroj. Krome li proponis formulojn por eviti dividojn kaj helpi la unuigon de la diversaj amerikaj popoloj por atingi la komunan celon, nome la sendependeco.

Bolívar ricevis el la registaro de Cartagena estrecon de 70 homoj en la vilaĝo Barrancas per kio li ekkonstruis futuran militan prestiĝon. Dekomence Bolívar estis subulo de franca nomita Pierre Labatut, sed kontraŭ liaj ordonoj, li decidis iniciati kampanjoon kontraŭ la partianoj de la reĝa armeo kiuj troviĝis ĉe la bordoj de la rivero Magdalena dum liaj trupoj trejniĝis kaj pliiĝis. Kiel rezulto li sukcesis liberigi diversajn lokojn kiaj Tenerife, El Guamal, El Banco, Tamalameque kaj Puerto Real de Ocaña; li venkis super diversajn gerilojn de la monarkistoj kaj fine okupis la Ocaña.

La kolonelo Manuel del Castillo petis lian helpon por haltigi la monarkistojn kiuj minacis eniri el Venezuelo. Por tio, la kolonelo Bolívar petis permeson al la registaro de Cartagena por interveni en teritorio de Venezuelo. En 1813 li estris la invadon de Venezuelo. Pere de sukceso ĉe la Batalo de Cúcuta de la 28-a de februaro de 1813 li akiris sufiĉajn honorojn. Ekde februaro al aprilo de 1813 li devis resti en Cúcuta pro leĝaj malpermesoj kaj pro diferencoj kun Castillo kiu jam vidis lin kiel rivalo atakonta Venezuelon. Bolívar jam havis sufiĉajn kolombiajn truparojn kaj oficirojn por eventuala rekonkero de Venezuelo por la sendependistoj.

Al Venezuelo[redakti | redakti fonton]

Simón Bolívar pentrita de José Gil de Castro.

Post ricevi permeson kaj resursojn el Nova Granado, Bolívar iniciatis elstaran militan agadon nomita la Campaña Admirable (mirinda kampanjo). Kiam li eniris el Cúcuta en februaro de 1813 por ekkampanji tra la venezuelaj Andoj, li maltrafis reziston kaj avancis al Merido kien li eniris pace je la 23-a de majo post la fuĝo de la reĝistaj aŭtoritatoj. Tiam li estis alnomita la unuan fojon El Libertador (La Liberiganto) pro decido de la konsilantaro de Merido.

Militflago de Bolívar.

Rapide la trupoj de Bolívar ekkontrolis la situacion kaj akiris terenon el fuĝanta malamiko monarkisma kiu estis surprizita. Fine Bolívar decidis devigi tiun lukti en Los Taguanes, loko inter Tucupido kaj Valencio kie li venkis kaj trudis kapitulacion subskribita en La Victoria.

Karakaso rekaptiĝis je la 6-a de aŭgusto kaj la dua Venezuela Respubliko proklamiĝis. Bolívar dediĉis sin al la direktado de la milito en ŝajniĝinta fina epoko, al la organizado de la armeo, la politika konsuleco, la imposta sistemo, la nova mekanismo por administrado de justico, la modifo de la municipa regado kaj proponis la ŝtatanecon al eksterlandanoj kiuj deziros kunlabori kun la respublika reĝimo. Same zorgis la ekonomiajn aferojn helpe al la agrikulturo, la eksportado kaj la serĉo de kvalifikita laboristaro.

Tiam aperis hispana milickapitano nome José Tomás Boves, fama pro sia kuraĝo, kiu komence de 1814, iniciatis militoperacojn ĉe La Puerta kun trupoj el la venezuela regiono Los Llanos, al kiuj li permesis rabadon. La trupoj de Bolívar malfortiĝis laŭ ili luktis kontraŭ Boves kaj liaj trupoj, pro manko de materiaj resursoj kaj de anstataŭaj trupoj kontraŭ sangavida malamiko kiu ekzekutis ĉiujn prizonulojn por eviti ties vivtenadon. Bolívar decidis retiriĝis kun la restintaj trupoj al la orienta Venezuelo la 7an de julio de 1814 kaj unuigi fortojn kun Santiago Mariño laŭ komuna peno haltigi Boves. La strategia retiriĝo fare de Bolívar produktis kiel rezultaĵo amasan fuĝon de personoj el Karakaso al la Oriento en kiu mortiĝis multaj personoj kiuj intencis sekvi la retiradon de la respublikaj trupoj pro timo al la sangoverŝaj reprezalioj de Boves. Pro tio Bolívar decidis fronti lin en Aragua de Barcelona la 17-a de aŭgusto de 1814 intence prokrastigi la monarkisman avancon kaj savi la plej grandan nombron eblan de rifuĝintoj. Post nova malvenko, Bolívar sukcesis alveni al Cumaná la 25-a de aŭgusto de 1814 kaj kuniĝi al Mariño.

Tiam la Dua Respubliko Venezuelo estis perdita kaj la monarkistoj kontrolis la tutan landon laŭlonge de 1814 kaj nur la orienta Venezuelo kun la insulo Margarita restis en manoj respublikaj. Tamen eĉ tie la respublika partio troviĝis dividita en fakoj estrataj de diversaj militestroj kiuj kontrolis nur partojn de teritorio kaj rivalis, pro kio malfacilis por Bolívar kunordigi agadon komunan. Krome la konduto de la pirato Giovanni Bianchi, kiu profitis la situacion, okazigis serion de okazaĵoj kiuj devigis Bolívar eliri kun Mariño ekde Carúpano al Kartaĥeno.

En Jamajko[redakti | redakti fonton]

Litografio de Simón Bolívar.
Bolívar dum estado en Haitio.

Post la eventoj de Carúpano, Bolívar alvenis en Kartaĥenon fine de 1814 por akiri novan helpon el Nova Granado, kiu tiam same troviĝis en malfacila situacio. Ĉiukaze li estis rekonita kiel ĉefo fare de ĉiuj la venezuelanoj kiuj troviĝis en Nova Granado; la 19an de septembro de 1814 Bolívar renkontiĝis kun Camilo Torres Tenorio kiu estras la Kongreson de la Unuiĝintaj Provincoj de Nova Granado kaj petas al Bolívar de la kondukon de la milito. La 10-a de decembro de 1814 Bolívar konkeris Bogoton kaj tiele devigis Kundinamarkon agnoski la aŭtoritatecon de la Kongreson de la Unuiĝintaj Provincoj de Nova Granado.

Tamen, post kelkaj militaj repuŝoj Bolívar forkuris al Jamajko kien li alvenis la 14-a de majo de 1815, kaj post monatoj li verkis la 6-a de septembro de 1815 la Leteron de Jamajko, nome dokumento per kiu li priskribis ĝenerale la situacion de Ameriko kiel unuecigita tuto kaj montras la jam planitan projekton fare de Francisco de Miranda por krei grandan konfederacion amerikan laŭ la nomo de Kolombio kiel realo atingebla de la ĵusaj respublikoj ekde tiam la bazo de lia politika projekto. En Jamajko li suferis malriĉon kaj intencoplanon, kiu malsukcesis ĉar fakte li ne povis pagi la loĝejon kaj devis abandoni ĝin la tagon de la atenco. Timinte atencon fare de hispanoj li devis denove fuĝi.

En Haitio[redakti | redakti fonton]

Tiam Haitio estis jam sendependa respubliko disde Francio kiu azilis kaj helpis la respublikanojn de la amerika kontinento. Bolívar konsideris, ke Haitio estas taŭga loko por organizi militan ekspedicion kontraŭ Venezuelo kaj li petis la estron de Haitio, Alexander Sabes Petion, helpi lin. Tiu ekspedicio eliris el Haitio la 23-a de marto de 1816 direkte al la insulo Margarita, ekde kie ekus la milita operacio. La ekspedicio ege prokrastiĝis ĉar Bolívar atendis sian amatinon Josefina Machado.[5] La britaj kaj germanaj oficiroj protestis kaj minacis je abandono de la ekspedicio, kiu aspektis tiom malserioza, sed Brión konvinkis ilin pluiri.

En Venezuelo[redakti | redakti fonton]

Mapo de la Granda Kolombio.

Dum la planado kaj organizado de tiu nova militagado Bolívar jam certis, ke la sendependiga movado sukcesos nur se la hispanoj estos abssolute forpelitaj el Venezuelo kaj Ameriko, por ke ili ne povu denove rekonkeri teritoriojn. Por tio necesis unuigita regado anstataŭ diverseco de militestroj kaj movadestroj.

Li elŝipiĝis en la insulo Margarita meze de 1816 certa ke li devas agnoskigi sian estrecon kion li atingis almenaŭ el la lokestro Juan Bautista Arismendi. La 16a de julio de 1816 Bolívar elŝipiĝis en Ocumare de la Costa kaj ŝanĝis sian antaŭan proklamon en la direkto ke la "hispanoj eŭropaj" estos mortigitaj nur se ili luktis.[6] Li havis 650 soldatojn, el kiuj 300 neniam estis antaŭe milite. Bolívar sukcesis rekruti ĉirkaŭ ducent negrojn, sed la majoritato de la loĝantaro fuĝis. Li direktis sin al Valencio cele starigi kontakton kun la luktantoj kiuj troviĝis ĉe Los Llanos. Bolívar poste fuĝis el Ocumare al Bonaire, kio estis malakceptita de la aliaj revoluciuloj kiaj Brión, Santiago Mariño kaj Manuel Piar; Bolívar kaj ties sampartiaj kontraŭantoj minacis sin unu la alian per militprocezoj kaj mortigoj. La opozicio el 1817 estis inter Manuel Piar, kiu estis konkerinta la Gujanon, kaj Simón Bolívar, kiu finfine realigis la militprocezon la 24an de julio de 1817 kaj tiele Piar estis mortpafita la 16an de oktobro de 1817. Tiele, Bolívar iĝis klare la ununura estro de la sendependentistoj en Venezuelo. Li setliĝis en Angostura (nune Ciudad Bolívar), kaj kontraŭis la ekspedicion de la hispana generalo Pablo Morillo dum organizis la mekanismojn por la nova registaro.

En 1818, la situacion de la hispana armeo en Venezuelo iĝis ege malfacila kaj Morillo devis retiriĝi fortojn el Nova Granado por klopodi haltigi Bolívar. Kiu siavice jam pensis en la organizado de la nova ŝtato kaj ĉirkaŭ 1819 de la Suprema Kongreso de la Respubliko en Angostura.

En Kolombio[redakti | redakti fonton]

Venko ĉe Bojakao (hisp. Boyacá) en 1819 aldonis Kolombion al la regionoj liberigitaj de Hispanio kaj je decembro Bolívar kreis la Grandan Kolombion (Gran Colombia, federacion enhavantan la plejpartojn de Venezuelo, Kolombio, Panamo kaj Ekvadoro). Bolívar estis la Prezidento kaj je la 17-a de januaro li proklamis la Respublikon de Kolombio.

Simón Bolívar kaj Francisco de Paula Santander en la Kongreso de Cúcuta.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Sendependigo de Kolombio.

Ĉio okazis tiele:

El 1818 la situacio definitive kliniĝis favore de la patriotoj kaj ekde tiam praktike ties avanco tra la kontinento iĝi nehaltigebla kio permesis ke Bolívar, el Venezuelo kaj Francisco de Paula Santander (kiun Bolívar altigis je rango), el Nova Granado ekkunordigis kunagadojn ekde siaj influareoj kio helpis la militan unuecon. En Nova Granado estis grava kerno de rezistado de revoluciuloj kontraŭ la trupoj de Morillo en la ebenaĵoj ĉe Casanare, zono apud Apure kaj Araŭko.

Ambaŭ faris planon laŭ kiu Santander devis prepari la provincon Casanare, unuigi la gerilanojn de la sudo kaj informi al Bolívar pri la hispanaj trupoj por ekinvadi Novan Granadon. Krom la militan preparadon, ili faris ankaŭ gravajn politikajn agadojn. La 21-a de januaro de 1819 alvenis al Angostura du britaj ŝipoj, la Perseverance kaj la Tartare kun roto da volontuloj konata kiel la Brita Legio por apogi Bolívar kaj la 15-a de februaro de 1819, la Libertador kunvemnigis la Kongreson de Angostura, kie li faris la Diskurson de Angostura, per kiu li verkis analizon kritikan de la situacion, kaj planis la vojon por fondi la respublikon.

Historia templo de Cúcuta, kie okazis la Kongreso de Cúcuta. En ties interno estas statuo de Bolívar.

Morillo ekkonis la alvenon de la Brita Legio al Angostura sub estreco de James Rooke kaj subkomprenis, ke Bolívar unuigos trupojn kun José Antonio Páez, ribelulo de Los Llanos, pro kio li atakis la ĉefan ribelejon novgranadan en Casanare per trupoj estre de la kolonelo José María Barreiro kiuj estis siavice atakitaj konstante fare de la trupoj de la generalo Santander pere de geriloj kiuj eluzis la forton de la Tria Divisio Hispana. La hispanoj retiriĝis pro la pluvsezono supozinte, ke la sendependistoj faros same.

Paso de la armeo de Bolívar tra la Paramo Pisba.

Tamen tiam Bolívar faris unu el siaj plej konataj militagadoj, nome la paso de la Andoj, kion li realigis dum maltaŭga sezono konsiderata neebla por la tiamaj rimedoj. Tra la Paramo Pisba, ĝis atingi la monarkisman armeon en la 25-a de julio de 1819 kiam okazis la Batalo de Pantano de Vargas, kiam la monarkisma trupo finfine fuĝis, kio permesis al patriotoj alveni al la urbo Tunja la 4-a de aŭgusto. Tie Bolívar kuniĝis kun la patriota armeo kiu estis sub estreco de Santander en Tame (aktuale en la departemento Araŭko), kie fakte ekas la liberiga kampanjo de la Nova Granado.

Batalo de Bojakao.

La atako de Bolívar surprizis la hispanojn, kiuj devis retiriĝi al la urbo Bogoto kie la defendaj kondiĉoj estos multe pli favoraj. La decida kunfronto kontraŭ la monarkisma armeo okazis ĉe la Batalo de Bojakao la 7-a de aŭgusto de 1819, per kiu la hispanoj klopodis bremsi la avancon de la sendependisma truparo estritaj de Barreiro al la urbo Bogoto kio rezultis en granda venko por Bolívar kaj la revolucia armeo. La vicreĝo Sámano tuj fuĝis el Bogoto kaj tiele la liberiga armeo eniris triumfe en la ĉefurbon la 10-a de aŭgusto.

Pluaj venkoj ĉe la Batalo de Karabobo en 24-a de junio de 1821, ĉe la Batalo de Piĉinĉa en 1822 kaj ĉe la ŝipbatalo de la Lago de Marakajbo en la 24-a de julio de 1823 konfirmis lian regon kaj la definitivan liberigon de Venezuelo. La Kongreso de Cúcuta proklamis decembre de 1821, Bolívar kiel Prezidento de la Respubliko kaj Francisco de Paula Santander[7] kiel Vicprezidento tiele ke «la Respublikoj Venezuelo kaj Nova Granado restis ekde tiu tago kunigitaj en unusola sub la gloria titolo de República de Colombia (Respubliko Kolombio)».

En Peruo[redakti | redakti fonton]

En 1822 li pretiĝis por liberigi Peruon de hispana rego. Dum 1822 kaj 1823 Bolívar kaj Antonio José de Sucre decidige venkis la hispanojn. En decembro, ĉe Ajakuĉo (Ayacucho), Sucre detruis la restaĵon de la hispana armeo.

Dum lia estado en Bogoto, okazis pliaj liberigaj eventoj kiaj tiu de Guajakilo la 9an de oktobro de 1820 kio okazis sen la partopreno de Bolívar, pro kio li poste okupis tiun provincon kiu estis deklarinta sin sendependa sub la prezidenteco de José Joaquín de Olmedo. Tiele post du jaroj Simón Bolívar alvenis aj Guajakilo kun sia armeo, elpostenigis la Junta de Gobierno kaj aligis ĝin al la Granda Kolombio.

Post la venko fare de Antonio José de Sucre super la hispana armeo en la Batalo de Piĉinĉa la 24-a de majo de 1822 la tuta nordo de Sudameriko estis liberigita. Per tiu granda venko Bolívar prepariĝis por iri kun sia armeo trapasi la Andojn kaj liberigi definitive Peruon kiu jam estis deklarinta sian sendependecon la 28-a de julio de 1821 post la elŝipiĝo de la generalo José de San Martín en Paracas kaj la konkero de Lima la 12-a de julio.

Monumento Rotonda al la liberigantoj Simón Bolívar kaj José de San Martín ĉe la Malecón 2000, Guayaquil, Ekvadoro.

La 26-a de julio de 1822 Bolívar kunsidis en Guajakilo kun San Martín por diskuti la strategion de liberacigo de la resto de Peruo. Oni ne scias kio okazis en la sekreta kunsido inter la du herooj sudamerikaj, sed San Martín revenis al Argentino, dum Bolívar prepariĝis por la lukto kontraŭ la lastaj hispanoj en Sudameriko, ĉe la montaro kaj ĉe la Alta Peruo. En 1823 Bolívar estis rajtigita de la Kongreso de la Granda Kolombio por estri kaj en septembro li alvenis al Lima kies registaro petis al li estri la militon kaj kuniĝi kun Sucre por plani la atakon. La Kongreso perua nomumis lin diktatoro la 10-a de februaro de 1824, kaj el tiam li sukcesis kontroli la komplotojn de la nova respubliko.

La 6-a de aŭgusto de 1824 Bolívar kaj Sucre kune venkis super la hispana armeo en la Batalo de Junín. La 9-a de decembro de 1824 Sucre detruis la lastan eron de la hispana armeo en la Batalo de Ajakuĉo, kio finigis la hispanan dominadon en Sudameriko.

Simón Bolívar rajdanta fare de Arturo Michelena.

Bolívar elŝipiĝis ĉe la haveno Kajao la 1-a de septembro de 1823 per la ŝipo Chimborazo post perua invito dum li estis en Guajakilo, provinco kies aliron al la Granda Kolombio li estis decidinta en julio de 1822. Li estis akceptita de la prezidento José Bernardo de Tagle, markizo de Torre Tagle, kaj de lia tuta ministraro.[8] Venonttage, la Kongreso nomumis lin "suprema autoridad" (suprema aŭtoritato)[9] kaj tuj poste oni mendis al li la kondukon de la lukto kontraŭ la monarkista armeo per kio la propra Torre Tagle devis montri al li la informojn de sia agado.[10]

La unua agado de Bolívar estis nuligi la fortojn de José de la Riva Agüero,[11] kiu estis prezidento de Peruo antaŭ Torre Tagle kaj kontraŭis la alvenon de la Libertador, en Trujillo. Riva Agüero estis arestita novembre tiujare sed li sukcesis fuĝi al Anglio. Dume la Konstitucia Kongreso de Peruo nuligis ĉion kio estus kontraŭ la disponoj kaj deziroj de Simón Bolívar. La Konstitucio estis ĵurita la 11-a de novembro tiujare sed neniam ekvalidiĝis.[12]

La reĝa armeo havis kontrolon de la centra montaro kaj de la sudo de la lando (aktualaj departementoj Junín, Ajakuĉo, Kusko kaj Arekipa). Siaflanke, post la malvenko de Riva Agüero,[13] la trupoj de la unuigita armeo havis posedon de la centra kaj norda marbordo, kaj de la norda montaro (aktualaj departementoj Piura, La Libertad, Ankaŝo, Limo kaj Kahamarko). Pro tio, ĉar eblis la invado de Limo fare de monarkistaj truoj (kiel fakte okazis post la insurekcio de Kajao), Bolívar decidis translokigi sian stabanaron al Pativilka, 200 kilometrojn norde de Limo.

Dume, la milito okazis ankaŭ mare. La admiralo Martin George Guisse, ĉefo de la perua ŝiparmeo, detruis la hispanajn militŝipojn kiuj atakis la peruajn marbordojn, permesinte la alvenon de rimedoj kaj ĉia helpo el Kolombio kaj sieĝante konstante la hispanaj monarkistoj kiuj rifuĝiĝis en Kajao estre de José Rodil.

Bolívar ordonis al Torre Tagle aproksimiĝi al la hispanoj kiuj estis ĉe Jauja por atingi negocadon cele al akiri tempon por pligrandidi sian armeon kaj estis kapablaj venki la monarkistojn. Torre Tagle plenumis tiu mendon sed, paralele, estis akuzita de Bolívar je negocado kun la Vicreĝo La Serna la elpelon de la Libertador por tiele atingi plenregadon.

Aparte la 5-a de februaro de 1824, la trupoj bolivaraj de la fortikaĵoj de Kajao apartenantaj al la sendependistoj, estre de serĝento Moyano, organizis insurekcion pro manko de pago al la soldatoj. Ili liberigis la hispanajn prizonulojn de la Fortikaĵo Real Felipe kaj donis al ili la instalaĵojn kaj la defendon de la haveno. La monarkistoj okupis Limon la 29-a de februaro, kaj poste retiris sian ĉefan truparon al la centra montaro kaj lasis roton en Kajao, kies defendon estris la hispana militisto José Ramón Rodil, kie rifuĝiĝis kelkaj patriotoj, inter kiuj Torre Tagle mem kiu restis en la Fortikaĵo Real Felipe kie mortiĝis post unu jaro dum la dua sieĝo al Kajao.

La 6a de aŭgusto okazis la batalo de Junín kie la hispana kavalerio estis venkita la unuan fojon en Peruo. La 9a de decembro samjare finiĝis la vicreĝlando de Peruo pri la venko de la sendependistaj bolivaranoj en Ajakuĉo.

Antaŭ la manko de respondo fare de la prezidento Torre Tagle, la Kongreso elpostenigis lin la 10-a de februaro kaj donas al Bolívar la tutan politikan kaj militan povon.[14] Tujposte la Kongreso memnuliĝis kaj stagnis ĝis la Libertador kunvoku ĝin.[15] Bolívar iĝis la ununura kaj suprema aŭtoritato en Peruo, kaj nomumis Ministro General na José Faustino Sánchez Carrión.[16] Bolívar nomumita ĉefo suprema, revenis al Pativilka kaj ordonis la ĝeneralan retiron de la unuigita armeo al Trujillo kaj Huamaĉuko.

Fino[redakti | redakti fonton]

Tomba monumento de Simon Bolívar, proksime de Santa Marta en Kolombio
Monumento al Bolívar en Kadizo.
Monumento rememora al Simón Bolívar, Puente de Boyacá, Kolombio.
Monumento al Bolívar en Panamurbo.
Monumento en Bonaero.

La unuaj politika decidoj de Bolívar en Peruo montris sian malfidon al peruanoj, kiuj laŭ lia konsidero, ne estis sufiĉe entuziasmaj al lukto por la memregado: tiele multaj postenoj estis atribuitaj al kolombianoj. Alia konflikta decido estas trudo al rekrutado de peruaj soldatoj kiuj devos iri al Kolombio kaj Venezuelo, anstataŭe de la tieaj soldatoj mortintoj por la sendependigo de Peruo. Same okazis kritikoj pro la troa entrudo de Bolívar en la politikaj (kaj en justicaj) peruaj aferoj. La politika konfuzo pluas la tutan jaron de 1825 kaj eĉ plue.

La 4a de septembro de 1826, Bolívar enŝipiĝis en la ŝipo "Congreso" direkte al Kolombio lasante en Peruo "Consejo de Gobierno" kies misio estis aprobigi konstitucion bolivarisman. Li neniam revenos al Peruo. Tiun jaron Bolívar kunvokis la Kongreson de Panamo, kiu devus esti konfederacia konferenco de sudamerikaj landoj. Sed rivaleco inter la generaloj de la sendependigo malpermesis tiun unuigon. Unu el diversaj rivalkonfliktoj temis pri nomumado de Bolívar kiel porviva Prezidento de Peruo.

En aŭgusto, ĉe la kongreso de Alta Peruo de 1825, oni ŝanĝis ĉi ties nomon al Respubliko de Bolivio honore al Bolívar, sed jam en 1827 interna divido rezultis en milito kaj la malforta koalicio disfalis.

El Venezuelo iris al Kolombio la 5an de julio de 1827 por aprobigi novan konstitucion kaj nuligi la konfliktojn inter rivaloj kaj kontraŭ li mem. Li neniam revenos al Venezuelo. La konvencio kunsidis en Ocaña la 9an de aprilo de 1828, kaj jam dekomence la ĉeestantoj dividiĝis en tri frakcioj: la unua estrita de la generalo Francisco de Paula Santander, Vicprezidento de la Granda Kolombio, kiu defendis koncepton federalistan de la regado; la dua, estrita de la propra Simón Bolívar, defendis centrisman regadon; kaj laste tria, de sendependantoj, ĉe kiu Joaquín Mosquera kaj aliaj. La Konvencio malsukcesis ĉar neniu propono por nova konstitucio estis akceptita; tiele la sekvantoj de Bolívar retiriĝis el Ocaña la 10an de junio de 1828 kaj la kunsido perdis la laŭregulan minimumon. En la ideo ke pere de sia agado li povos ordigi la aferon kaj pluteni la unuigon de la Granda Kolombio, Bolívar deklariĝis diktatoro la 27an de aŭgusto de 1828, kaj nuligis la Vicprezidentecon de la Respubliko, kio estis de Santander. La 25a de septembro de 1828, en Bogoto, okazis atenco kontraŭ la vivo de Bolívar, konato kiel la Septembra Konspiro, el kiu li rezultis senvunda danke al helpo de sia de sia kormaikino, Manuela Sáenz, el Kito. Francisco de Paula Santander, kiu ne partoprenis en la konspiro, sed ankaŭ ne malaprobis ĝin, iris al ekzilo.

Post tio, Bolívar pluregis en nenormala etoso, inter disputoj frakciaj kaj jam malsane je tuberkulozo. La insurekcioj pluis. Peruo deklariĝis kontraŭ Bolívar kaj ties Prezidento José de La Mar invadis Guajakilon, sed estis venkita de Antonio José de Sucre en la batalo de Tarqui la 27an de februaro de 1829. Venezuelo proklamiĝis sendependa la 13an de januaro de 1830 kaj José Antonio Páez okupis la prezidenteco kaj ekziligis Bolívar. Bolívar rezignis kiel prezidento en la 20a de januaro de 1830 en la nomita Congreso Admirable (mirinda kongreso) sed tiu ne estis akceptita (ne estis en la tagordo) ĝis la 4a de majo de 1830.

Sola kaj desapontita, Bolívar ekveturis survoje al Jamajko kaj Eŭropo, sed malsano malpermesis. Li estis gastigita de hispano, don Joaquín de Mier y Benítez, en sia bieno Quinta de San Pedro Alejandrino, sudokcidente de urbo Sankta Marta, en la departemento Magdalena. Li mortiĝis ŝajne pro tuberkulozo je la 17-a de decembro 1830.

Liaj restoj estis omaĝitaj kiam ili venis en Karakason la 16an de decembro de 1842, kaj estis entombigitaj en la Katedralo de Karakaso kun tiuj de liaj samfamilianoj. En la 28a de oktobro de 1876 ili estis translokigitaj al la Nacia Panteono. En 1947 la restoj denove ricevis omaĝojn kaj plinobligon de la enhavaj materialoj: flago, ĉerko ktp. La 16a de julio de 2010, la restoj de Bolívar estis eltombigitaj pro ordono de la venezuela registaro de Hugo Chávez por analizo kaj konstato ĉu reale li mortiĝis pro malsano aŭ estismurdita. Oni farus ankaŭ pruvojn de DNA. Oni denove plivalorigis la enhavajn materialojn. La 15a de julio de 2011, la ŝtata unuo por krimiko de Venezuelo informis, ke la mortokaŭzo ne estis tuberkulozo kiel oni diris en 1830 sed hidroelektroliza malsano (renoj).

Heredo[redakti | redakti fonton]

Oni devas aldoni, ke iutempe Bolívar deziris unuigi ĉiujn landojn de Suda kaj Centra Ameriko kaj Karibio al unu ekonomie sendependa lando, Unuiĝintaj Ŝtatoj de Latinameriko (Estados Unidos de Latinoamerica), sed ĉe kunveno de prezidentoj kaj guberniestroj, nome Kongreso de Panamo, la propono malsukcesis pro nur unu voĉo. Krome eĉ la Granda Kolombio disiĝis pro malkonsento inter ties ŝtatestroj kaj tiele la tri kunformantaj respublikoj Nova Granado (posta Kolombio), Venezuelo kaj Ekvadoro, sekvos proprajn vojojn estre respektive de la novgranada Francisco de Paula Santander (reveninta el ekzilo), de la venezuela José Antonio Páez, kaj de la ekvadora Juan José Flores.

La ĝenerala sinteno de historiistoj estis favora kaj tiel oni kliniĝis ĉiam al kulto al la personeco. Foje oni asertis, ke la tuta tasko por la sendependigo de Hispanameriko estis laboro de unusola persono. La nomo de Simón Bolívar restis tiele ĝis nun kara al la sudamerikanoj, kaj nuntempe aŭspicias sub lia penso kaj ago la tielnomita Bolivara revolucio en Venezuelo. En multaj lokoj de Hispanameriko estas monumentoj, placoj, stratoj kaj eĉ urboj kiuj portas la nomon de Bolívar, krom la ŝtato Bolivio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de la unua traduko de la libro "La generalo en sia labirinto" de Gabriel García Márquez pri Simón Bolívar al la angla lingvo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. John Lynch Simón Bolívar: A Life (angle). Publikigita de la University Yale Press, (2006). ISBN 0-300-12604-2
  2. http://venezuelaysuhistoria.blogspot.com/2008/05/efemrides-1802-bolvar-se-casa-con-mara.html Efemérides: 1802: Bolívar se casa con María Teresa Rodríguez del Toro y Alaiza en Madrid. Venezuela y su Historia, majo de 2008.
  3. http://www.efemeridesvenezolanas.com/ Efemérides Venezolanas.
  4. Fundación Museo de Arte Bolivariano Simón Bolívar. Konsultita la 29an de januaro de 2010
  5. Rehrmann, Norbert (2009): Simón Bolívar: Die Lebensgeschichte des Mannes, der Lateinamerika befreite, Berlin: Klaus Wagenbach, ISBN 978-3-8031-3630-5. Paĝo 90
  6. Ducoudray Holstein, Henry: Bolivars Denkwürdigkeiten: die Charakterschilderung und Thaten des, Volume 1, paĝo 313
  7. Congreso de Cúcuta - Placa conmemorativa.
  8. http://www.congreso.gob.pe/ntley/Imagenes/LeyesxIX/1823082.pdf
  9. http://www.congreso.gob.pe/ntley/Imagenes/LeyesxIX/1823085.pdf
  10. http://www.congreso.gob.pe/ntley/Imagenes/LeyesxIX/1823086.pdf
  11. http://www.congreso.gob.pe/ntley/Imagenes/LeyesxIX/1823094.pdf
  12. http://www.congreso.gob.pe/ntley/Imagenes/LeyesxIX/1823105.pdf
  13. http://www.congreso.gob.pe/ntley/Imagenes/LeyesxIX/1824002.pdf
  14. http://www.congreso.gob.pe/ntley/Imagenes/LeyesxIX/1825092.pdf
  15. http://www.congreso.gob.pe/ntley/Imagenes/LeyesxIX/1824005.pdf
  16. http://www.congreso.gob.pe/ntley/Imagenes/LeyesxIX/1824009.pdf

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • ACOSTA RODRÍGUEZ, LUIS JOSÉ. 1979: “Bolívar para todos”. Sociedad Bolivariana de Venezuela. Caracas - Venezuela.” 2 volúmenes. ISBN 968-484-000-4
  • ANÓNIMO. 2003: “"Bolívar, Grandes biografías”, AAVV, febrero 1.ª edición, Ediciones y Distribuciones Promo-libro S.A., Madrid-España.
  • ARCINIEGAS, GERMÁN. 1979: “Héroe Vital. La Gran Colombia, garantía de la libertad sudamericana”. En: “Bolívar. Hombre del presente, nuncio del porvenir”. Auge, S. A. Editores. Lima – Perú.
  • BENCOMO BARRIOS, HÉCTOR. 1983: “Bolívar Jefe Militar”. Cuadernos Lagoven. Serie Bicentenario. Lagoven S.A. Caracas - Venezuela.79p.
  • BOHÓRQUEZ CASALLAS, LUIS ANTONIO. 1980. “"Breve biografía de Bolívar"'”. Colección José Ortega Torres, Gráficas Margal, Bogotá – Colombia.
  • BOLINAGA, MARÍA BEGOÑA. 1983: “Bolívar conservacionista”. Cuadernos Lagoven. Serie Bicentenario. Lagoven S.A. Caracas – Venezuela 91p.
  • BOLÍVAR, SIMÓN. 1981: “Simón Bolívar ideario político”. Ediciones Centauro Caracas – Venezuela. 214p.
  • BOULTON, ALFREDO. 1980: “Miranda, Bolívar y Sucre tres estudios Icnográficos”. Biblioteca de Autores y Temas Mirandinos. Caracas – Venezuela. 177p.
  • BOYD, BILL. 1999: “Bolívar, Liberator of a continent, An historical novel, Sterling, Virginia 20166, Capital Books, Inc., ISBN 1-892123-16-9.
  • BUSHNELL, DAVID Y MACAULAY, NEILL, 1989: “"El nacimiento de los países latinoamericanos"”. Editorial Nerea, S.A., Madrid – España.
  • CABALLERO, MANUEL. S/F: “"Por qué no soy bolivariano. Una reflexión antipatriótica"”. Alfa Grupo Editorial. ISBN 980-354-199-4.
  • CALDERA, RAFAEL. 1979: “Arquitecto de una nueva sociedad. La educación y la virtud, sustento de la vida republicana”. En: “Bolívar. Hombre del presente, nuncio del porvenir”. Auge, S. A. Editores. Lima – Perú.
  • CAMPOS, JORGE. 1984: “Bolívar”. Salvat Editores, S. A. Barcelona - España. 199p.
  • CARRERA DAMAS, GERMÁN, S/F: “"El Culto a Bolívar"”. Alfa Grupo Editorial. ISBN 980-354-100-5.
  • ENCEL, FREDERIC. 2002, “"El arte de la guerra: Estrategias y batallas"”. Alianza Editorial, S.A., Madrid – España.
  • ENCINOZA, VALMORE E., Y CARMELO VILDA. 1988: “Se llamaba Simón Bolívar. Vida y obra del Libertador”. Ediciones S.A. Educación y Cultura Religiosa. Caracas - Venezuela. 112p.
  • GARCÍA MÁRQUEZ, GABRIEL: 2001,“Der General in seinem Labyrinth”. Historischer Roman, Köln, Kiepenheuer & Witsch, (KiWi; 657), ISBN 3-462-03057-4
  • GIL FORTOUL, JOSÉ. 1954: “Historia Constitucional de Venezuela”. Cuarta Edición. Ministerio de Educación. Dirección de Cultura y Bellas Artes. Caracas – Venezuela. 3 volúmenes.
  • JURADO TORO, BERNARDO. 1980: “Bolívar y el mar”. Edición del Banco Central de Venezuela. Caracas – Venezuela. 181p.
  • JURADO TORO, BERNARDO. 1994: “"Bolívar el polifacético"”. Ed. DIGECAFA, Caracas – Venezuela.
  • LECUNA, VICENTE. 1954: “Relaciones diplomáticas de Bolívar con Chile y Argentina”. Imprenta Nacional. Caracas – Venezuela. 2 volúmnes.
  • LECUNA, VICENTE. 1960: “Crónica razonada de las Guerras de Bolívar”. The Colonial Books, New York – United States. NY. 3 volúmenes.
  • LECUNA, VICENTE. 1977: “La Casa natal del Libertador”. Impreso en Venezuela por Cromotip. Caracas – Venezuela.
  • LECUNA, VICENTE. 1995: “Documentos referentes a la creación de Bolivia”. Comisión Nacional del Bicentenario del Gran Mariscal Sucre (1795-1995). Caracas – Venezuela. 2 volúmenes. ISBN 980-07-2353-6
  • LIEVANO AGUIRRE, INDALECIO. 1988: “Bolívar”. Academia Nacional de la Historia. Caracas Venezuela. 576p. ISBN 980-300-035-X
  • LLANO GOROSTIZA, M. 1976: “Bolívar en Vizcaya”. Banco de Vizcaya. Bilbao - España. 115p. ISBN 84-500-1556-1
  • LLERAS RESTREPO, CARLOS. 1979: “Demócrata cabal. Sumisión a la Ley y a la patria”. En: “Bolívar. Hombre del presente, nuncio del porvenir”. Auge, S. A. Editores. Lima – Perú.
  • LOVERA DE SOLA, R. J. 1983: “Bolívar y la opinión pública”. Cuadernos Lagoven. Lagoven. S.A. Caracas - Venezuela. 83p.
  • LYNCH, JOHN. 1998: “"Las revoluciones hispanoamericanas 1808-1826"”. Editorial Ariel, S.A., 7.ª edición, Barcelona – España.
  • LYNCH, JOHN. 2006: “Simon Bolivar. A Life”, Verlag: Yale University Press, O. Mai, ISBN 0-300-11062-6.
  • MADARIAGA, SALVADOR DE: 1986: “Simón Bolívar”. Zürich, Manesse-Verl., ISBN 3-7175-8067-1
  • MARX, KARL. S/F “"Bolívar y Ponte: Apuntes biográficos sobre Simón Bolívar"”. S/R.
  • MASUR, GERHARD. 1974: “Simón Bolívar”. Círculo de Lectores S.A. y Editorial Grijalbo S.A. Barcelona - España. 600p. ISBN 84-226-0346-2
  • MIJARES, AUGUSTO. 1987: “El Libertador”. Academia Nacional de la Historia y Ediciones de la Presidencia de la República. Caracas- Venezuela 588p. ISBN 980-265-724-7
  • MIRÓ, RODRIGO. 1979: “Espíritu realista. La consolidación de la independencia, pertinaz obsesión”. En: “Bolívar. Hombre del presente, nuncio del porvenir”. Auge, S. A. Editores. Lima – Perú.
  • MONDOLFI, EDGARDO (Comp.): 1990: “Bolívar ideas de un espíritu visionario”. Monte Ávila Latinoamericana. Caracas – Venezuela. ISBN 980-01-0310-4
  • MOROTE, Herbert. Bolívar Libertador y enemigo Nº1 del Perú. Lima: Jaime Campodónico, 2007. ISBN 978-9972-729-60-7
  • MORÓN, GUILLERMO. 1979: “Los presidentes de Venezuela. 1811 -1979”. S.A. Meneven. Caracas - Venezuela. 334p.
  • PÉREZ ARCAY, JACINTO. 1980: “El fuego sagrado. Bolívar hoy”. Edición CLI-PER. Caracas - Venezuela. 347p.
  • PÉREZ CONCHA JORGE. 1979: “Político sagaz. Guayaquil: afirmación de los principios republicanos”. En: “Bolívar. Hombre del presente, nuncio del porvenir”. Auge, S. A. Editores. Lima – Perú.
  • PÉREZ VILA, MANUEL. 1980: “Bolívar el libro del sesquicentenario 1830-1980”. Ediciones de la Presidencia de la República. Caracas - Venezuela. 391p.
  • PETZOLD PERNÍA, HERMANN. 1986: “Bolívar y la ordenación de los poderes públicos en los estados emancipador”. Fundación Premio Internacional Pensamiento de Simón Bolívar”. Caracas – Venezuela.
  • PINO ITURRIETA, ELÍAS. S/A: “"El divino bolívar: ensayo sobre una religión republicana"”. Alfa Grupo Editorial. ISBN 84-8319-167-9.
  • POLANCO ALCÁNTARA, TOMÁS. 1983: “Bolívar y la justicia”. Cuadernos Lagoven. Serie Bicentenario. Lagoven S.A. Caracas – Venezuela.79p.
  • POLANCO ALCÁNTARA, TOMÁS. 2001: “"Bolívar: vida, obra y pensamiento"”. Círculo de Lectores, Bogotá - Colombia. ISBN 958-28-1255-9
  • POLANCO ALCÁNTARA, TOMÁS. S/F. “"Simón Bolívar: Ensayo de una interpretación biográfica a través de sus documentos"'”. 4.ª edición, Editorial EG, Barcelona - España.
  • PRUDENCIO, ROBERTO. 1979: “Creador de patrias. Bolivia, hija de su gloria”. En: “Bolívar. Hombre del presente, nuncio del porvenir”. Auge, S. A. Editores. Lima – Perú.
  • PUENTE CANDAMO, JOSÉ AGUSTÍN DE LA. 1979: “Libertador de los pueblos. Plenitud revolucionaria inspirada en la democracia”. En: “Bolívar. Hombre del presente, nuncio del porvenir”. Auge, S. A. Editores. Lima – Perú.
  • QUINTERO, INÉS. 1999: Del Bolívar para todos al Bolívar para Chávez”. El Nacional, 28-12-1999 Caracas – Venezuela.
  • RAMOS, DEMTRIO. 1979: “Criollo enciclopedista. Personaje símbolo de la emancipación americana”. En: “Bolívar. Hombre del presente, nuncio del porvenir”. Auge, S. A. Editores. Lima – Perú.
  • ROJAS, ARMANDO. 1996: “Ideas educativas de Simón Bolívar”. Monte Ávila Latinoamericana S.A. Caracas - Venezuela. 245p. ISBN 980-01-0304-X
  • ROSA, DIÓGENES DE LA. 1979: “Precursor del Panamericanismo. La integración, reto y compromiso”. En: “Bolívar. Hombre del presente, nuncio del porvenir”. Auge, S. A. Editores. Lima – Perú.
  • SALCEDO BASTARDO, JOSÉ LUIS. 1972: “Bolívar: un continente y un destino”. Ediciones de la Presidencia de la República. Caracas - Venezuela. 436p.
  • SALCEDO BASTARDO, JOSÉ LUIS. 1977: “Un hombre diáfano Bolívar”. Cultural Venezolana, S. A. Caracas – Venezuela.
  • SALCEDO BASTARDO, JOSÉ LUIS. 1979: “Derrotado invencible. La idea continental factor determinante de todos sus proyectos”. En: “Bolívar. Hombre del presente, nuncio del porvenir”. Auge, S. A. Editores. Lima – Perú.
  • SÁNCHEZ, LUIS ALBERTO. 1979: “Dictador a pesar suyo. La voluntad popular, ley suprema”. En: “Bolívar. Hombre del presente, nuncio del porvenir”. Auge, S. A. Editores. Lima – Perú.
  • SOCIEDAD BOLIVARIANA DE VENEZUELA. 1989: “Sonetos a Bolívar”. Biblioteca de la Sociedad Bolivariana de Venezuela Diversos. Caracas - Venezuela. 2 volúmenes. ISBN 980-300-985-0
  • SUBERO, EFRAÍN. 1983: “Bolívar escritor”. Cuadernos Lagoven. Serie Bicentenario. Lagoven S.A. Caracas - Venezuela. 275p.
  • TOVAR DONOSO, JULIO. 1979: “Nuncio del porvenir. Libertad y armonía simbiosis vital”. En: “Bolívar. Hombre del presente, nuncio del porvenir”. Auge, S. A. Editores. Lima – Perú.
  • VELÁSQUEZ, RAMÓN JOSÉ. 1988: “Los pasos de los héroes”. Edición Especial Homenaje del IPASME al Autor. Caracas - Venezuela. 393p. ISNB980-6122-01-1
  • VERNA, PAUL., Y CHRISTIAN. BOSSU-PICAT. 1983: “El mundo de Bolívar”. Ediciones Delroisse. Distribuidora Santiago. Caracas - Venezuela. 135p. ISBN 2-85518-097-X

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.