Sima

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sima (ŝima) estas tre malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Gönc.

Bazaj informoj

Situo

Tolcsva situas sur deklivoj, laŭ flankovojoj, apud la sudaj ĉenoj de la montaro Zemplén, sur norda rando de la pitoreska Aranyos–valo, inter 500-600 metroj altaj montoj.

Sima estas la plej malgranda komunumo de la departemento. Sisteman aŭtobustrafikon ĝi havas nur kun fervoja haltejo de Erdőbénye. Sur limtereno de la vilaĝo la arkeologoj ŝtonepokan retrovaĵon trovis. La nuna vilaĝo estiĝis dum la 12-a jarcento: en la kohera arbarego kiel arbo – dehakiteja vilaĝo.

Dum la turkaj tempoj ĝi depopoliĝis pro la oftaj turkaj molestoj. Tial, kompletigi la mankan loĝantaron oni miksajn popolojn lokigis tien, dum la 17-18-aj jarcentoj inter ili ankaŭ ŝvabojn.

Tielmaniere en 1851 jam 189 homoj loĝis tie. Sed de la jaro 1960 denove ekkomenciĝis la plimalmultiĝo de la loĝantaro, kaj ili ĉiam pli kaj pli malpliiĝas.