Simako Ebionita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La interrelatigo rimarkita inter gravaj diversaj antikvaj versioj de la Malnova Testamento (iuj identigitaj per propraj sigloj; ĉi-kaze LXX rimarkas la originan Septuaginton.

Simako Ebionita, vivinta en la makfua 2-a jarcento estis aŭtoro de unu el la tradukoj al la greka lingvo de la Malnova Testamento kiun Origeno inkluzivis en siaj Heksapla kaj Tretrapla.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tiuj du verkoj de Origeno efektivigis komparon inter diversaj tradukoj de la Malnova Testamento paralele kun la Septuaginto. Iuj fragmentoj de la traduko de Simako, kiuj supervivas en tio kiu restas de la Heksapla, pelas la pribibliajn esploristojn rimarkigi la purecon kaj eleganton de la greka lingvo de Simako, kiu cetere estis jam admirita de Sankta Hieronimo: fakte, Hieronimo al ĝi libere turniĝis por la kompilado de la Vulgato.

Ebionitoj estis juda sekto, vivinta precipe en Palestino, Sirio kaj Kapadokio en la unuaj jarcentoj de la kristana epokiĝo. Ŝajnas, sed certas por iuj grupoj da ili, ke Ebionitoj akceptis Jesuon kiel profeton kvankam forpuŝante lian diecon.

Simako verkis ankaŭ komentariojn, nome la Hypomnemata [1], ne restintaj, verkitaj por refuti la kanonan version de la Evangelio laŭ Mateo.

Probeblege temas pri la sama verko menciita per la titolo De distinctione præceptorum (Pri la distingo de al preceptoj) de Ebed Jesu. Origeno asertas ke mem ricevis tiujn kaj aliajn ekzemplerojn de la Komentarioj de Simako pri la Sankta Skriboj de nekonata “Juliana”, kiu laŭsiadire, ilin ricevis de Simako mem [2]. Paladio el Galatio [3] trovis en manuskripto tre antikva la jenan noton faritan de Origeno: “Tiun libron mi trovis en la domo de Jŭaliana, la virgulino de Cezareo Mazaka[4], kiam mi kaŝiĝis tie; ŝi diris al mi ke mem ĝin ricevis el la manoj de Simako".

Origeno gastiĝis ĉe Jŭliana en la jaroj 238-241 d.K. , sed la traduko de Simako estis jam konata ĉe la studejo de Origeno, kiam li verkis siajn unuajn komentarioijn, nome ĉirkaŭ 228 p.K. Epifanio el Salamis informas ke Simako estis samariano kiu estis kvrelinta kun siaj kunreligianoj kaj konvertiĝinta al Judismo [5].

Ĉiukaze, se juĝi laŭ informoj el aliaj aŭtoroj, Simako devis esti konsiderita persono de granda graveco inter la Ebionitoj, ĉar "Simakanoj" estas vorto per kiu ankoraŭ en la 4-a jarcento p.K. iuj katolikaj teologoj, tiel nomis la NazarenojnEbionitojn, kiel nin sciigas la Prologo al la epistolo al la Galatoj de la imitanto de Sankta Ambrozio, Pseŭdo-Ambrozio kaj el la kontraŭherezaj skriboj de Sankta Aŭgusteno de Hipono

Laŭ modernaj esploristoj, la traduko de Simako konservis la metodon kaj kriterion de Aqvila el Sinopo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Menciita en Eŭsebio de Cezareo, Historia Ecclesiae, VI, xvii; en De Viris Illustribus de Sankta Hieronimo, ĉ. 54
  2. Historia Ecclesiae, VI: xvii.
  3. Historia Laŭsiaka, lxiv
  4. La kunteksto komprenigas ke temas pri Cezareo de Kapadokio.
  5. De Περì Μέτρων καì Σταϑμῶν (Pri pezoj kaj mezuroj) 14

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]