Simanko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vista del río Pisuerga desde el Mirador.

Simanko hispane Simancas estas municipo de Hispanio, en la provinco Valadolido, Aŭtonoma Komunumo Kastilio kaj Leono. Ĝi havas areon de 42,53 km² kun 5.053 loĝantoj kaj loĝdenso je 118,81 loĝ/km². Ĝi troviĝas tre proksime de la urbo Valadolido ĉe la rivero Pisurega kie ĝi havas mezepokan ponton kiu estis en la romia vojo. Inter ĝiaj vidindaĵoj estas la ponto, kastelo el la 15-a jarcento, Reĝa Arkivejo kaj la historia urboparto de la urbeto. Lastatempe ĝi multe kreskas kaj oni ĉirkaŭkalkulas ke post dek kvin jaroj ĝi kreskos de 5000 loĝantoj al pli ol 24 mil. Malgraŭ ĝia proksimeco al la ĉefurbo de la provinco, Simanko konservas ĝiajn proprajn tradiciojn kiuj konsistas unu el la ĉefaj turismaj allogaĵoj de la regiono.