Simboloj kaj signoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝildo flagforma, simbolo de Esperanto.

Simboloj kaj signoj estas similaj iloj necesaj en socio, ĉar ambaŭ kondukas de la signifo de konkretaj realaĵoj al pli profundaj signifoj. Sed la diferencoj inter ili estas sufiĉe gravaj, nome jenaj:

  • La signoj povas esti komprenataj kaj de homaj estaĵoj kaj de animaloj; la simboloj povas esti komprenataj nur de homoj.
  • La signoj montras kvazaŭ per montrofingro; ili estas specifaj por iu celo aŭ cirkonstanco. La simboloj havas pli ampleksan signifon kaj malpli konkretan. Ambaŭ estas tamen homaj kaj sociaj konvencioj.