Simbu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Papua new guinea chimbu province.png

La Provinco Simbu estas unu el la provincoj de Papua Nov-Gvineo. La provinca ĉefurbo estas Kundiawa. La vorto "Simbu" en la loka dialekto signifas dankon. Ĉi tiu provinco troviĝas en la Centra Montĉeno de la altaj teroj de Papua Novgvineo. Simbu etendiĝas sur 6.100 km2. Pro ĝiaj limigitaj naturaj rimedoj kaj la kondiĉoj de la montara regiono, ĝia ekonomia progreso estas pli malrapida ol aliaj regionoj. En ĝi loĝas ĉirkaŭ 259.703 personoj.