Simeón Cuba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simeón Cuba
Persona informo
Naskiĝo 5-an de januaro 1935 (1935-01-05)
en Koĉabambo
Morto 9-an de oktobro 1967 (1967-10-09) (32-jaraĝa)
en La Higuera
Mortokialo pafvundo
Lingvoj hispanakeĉua lingvaro
Ŝtataneco Bolivio
Okupo
Okupo sindikatisto • partizano • ministo
vdr

Simeón Cuba Sarabia, «Willy» (n. 15-a de januaro de 1932, Cochabamba, Bolivio; m. 9-a de oktobro de 1967, La Higuera, Bolivio) estis sindikatisto kaj gerilano bolivia kiu eniris en la Gerilo de Ñancahuazú estrata de Ernesto Che Guevara en 1966-1967 en la sudoriento de Bolivio. Li estis murdita samtempe kun Che Guevara en la lernejo de La Higuera (Bolivio) kie ambaŭ troviĝis arestitaj el la antaŭa tago.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Simeón Cuba estis sindikatestro de ministoj en la minoj de stano de Huanuni, kie ki okupiĝis kiel sekretario de milicoj kaj sekretario de organizo de la sindikato de la mino. Post la puĉo estrita de la Generalo René Barrientos en 1964 li estis forpelita de la mino.

Apartenis al la Komunisma Partio de Bolivio sed en 1965 disiĝis kun aliaj membroj por fondi kaj estri la Komunisman Marksisma-Leninisman Partion de Bolivio (PCML), estrita de Moisés Guevara, kiu subtenis favoran pozicion al la lukto armita kaj ideologio maoista.

Gerilo de Ñancahuazú kaj morto[redakti | redakti fonton]

Poste de la fiaska sperto ĉe Kongo, la Che Guevara organizis fokuson gerilan en Bolivio, kie li instaliĝis la 3-a de novembro de 1967, en proksima monta zono al la urbo de Sankta Kruco, en areo kiu trairas la sezona rivero Ñancahuazú, alfluanto de la grava Granda rivero (Bolivio).

La gerila grupo prenis la nomon de Ejército de Liberación Nacional (ELN) de Bolivio kun apogosekcioj en Argentino, Ĉilio kaj Peruo.

Simeón Cuba aliĝis en la kolumno de avangardo estrata de Ernesto Guevara. Kiam ĉi tiu lasta estis vundita en la Quebrada de Yuro, la 8-a de oktobro de 1967 Cuba restis apud li, estante kaptitaj kune kaj translokigitaj al La Higuera (Bolivio), kie restis enfermita en la lernejo, en la apuda klasĉambro al kiu estis destinita al la enfermo de la Che Guevara. Sekvan tagon li estis murdita malmultaj minutoj antaŭ la murdo de Ernesto Guevara.

Liaj restaĵoj estis enterigitaj ankaŭ sekrete en komuna elfosaĵo kun tiuj de Ernesto Guevara kaj aliaj kvin gerilanoj mortintaj inter la 8-a kaj la 9-a de oktobro.

La korpo estis trovata la 12-a de julio de 1997,[1] kaj ripozas en la Memorial de Ernesto Guevara en Santa Clara, Kubo.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Anderson, Jon Lee, Che Guevara. Una vida revolucionaria, 1997, Barcelona: Anagrama, ISBN 84-339-2572-0
  • Eusebio Tapia Aruni, Piedras y espinas en las arenas de Ñancaguazú (testimonio de un guerrillero boliviano), 1997, Bolivio: propra eldono, (reta konsulto)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]