Simeono Bekbulatoviĉ

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Simeono la 2-a Bekbulatoviĉ
Caro de la tuta Rusio
Regado 1575 - 1576
Kronado 1575
Naskiĝo  ?
Morto 5-a de januaro, 1616
en Moskvo
Antaŭulo Johano la 4-a
Sekvanto Johano la 4-a
Edzino Anastasija Mstislavskaja
Dinastio Gerai
Patro Bek-Bulat
v  d  r
Information icon.svg

Sain-Bulat Ĥan (aŭ Simeono la 2-a Bekbulatoviĉ) (ruse Симеонъ Бекбулатовичъ, tatare Sainbulat, Саинбулат, ساین بولاط) (mortis la 5-an de januaro, 1616) — estis ĥano de Kasimov (1567 - 1573), filo de sultano Bek-Bulat, pranepo de ĥano Aĥmedo, reganto de Granda Hordo. Kune kun patro li iĝis servi de Johano la 4-a. Partoprenas en Livonia milito. Simeono estis Rusia caro ekde 1575 ĝis 1576 kaj ankaŭ Grandprinco de Tver (ekde 1576).

Grandprinco Simeono Bekbulatoviĉ [redakti]

Je julio de 1573 laŭ insisto de Johano la 4-a Sain-Bulat kristaniĝis kaj iĝis Simeono. Tiam li edziniĝas, lia edzino estis parencino de Sofia Paleolog - avino de Johano la 4-a. Simeono havis ses gefiloj: Teodoro, Demetrio, Johano, Eŭdokia, Maria kaj Anastasia. Ili estis lastaj idoj de Johano la Granda.

Je 1575 caro Johano abdikis kaj carigis Simeonon. Simeono estis Grandprinco kaj caro de la tuta Rusio dun 11 monatoj. Je 1576 Johano recariĝis kaj donis al Simeono titolon de Grandprinco de Tver.

Post morto de Johano la Terura caro Boris Godunov ekzilis Simeonon en fora urbo. Falsa Demetrio la 1-a monaĥigis lin sur nomo Stefano (1606). Caro Bazilo Ŝujski ekzilis lin en Solovecaj insuloj. Li forpasis je 5-a de januaro 1616. Kelkiuj politologoj komparis Simeonon kun eksa rusia prezidento Dmitrij Medvedev

Antaŭe: Ĥano de Kasimov Poste:
Ŝaĥ-Ali ĥano 1567-1573 Mustafa-Ali ĥano
Antaŭe: Caro de la tuta Rusio Poste: Herb Moskovia-1 (Alex K).svg
Johano la 4-a 1575-1576 Johano la 4-a