Simfiloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neidentigita specio.

Simfiloj, konataj ankaŭ kiel ĝardenaj centpiedulojpseŭdocentpieduloj, estas grundo-loĝantaj artropodoj de la klaso Symphyla en la subfilumo de Miriapodoj. Simfiloj similas al centpieduloj, sed estas pli malgrandaj kaj travideblaj, kaj nur malproksime rilataj al la veraj centipieduloj. Ili povas moviĝi rapide tra la poroj inter grundopartikloj, kaj tipe troviĝas el la surfaco suben al la profundo de ĉirkaŭ 50 cm. Ili konsumas putriĝintan vegetaĵaron, sed povas fari konsiderindan damaĝon en agrikultura kamparo konsumante semojn, radikojn, kaj radikajn harojn en kultivita grundo.

Junuloj havas ses parojn de kruroj, sed, laŭlonge de la tempovivo de kelkaj jaroj, ili kreskas po aldonan paron je ĉiu mudo tiele ke plenkreskulo havas dekdu parojn de kruroj.[1] Ĉar ili ne havas okulojn, ties longaj antenoj utilas kiel sento-organoj. Ili havas kelkajn trajtojn kiuj ligas ilin al fruaj insektoj, kiaj labium (fuziita dua makzelo), identa nombro de kaperoj kaj kelkaj trajtoj de ties kruroj.[2]

Oni konas ĉirkaŭ 200 speciojn tutmonde.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Garden Symphylans". Integrated Pest Management on Peppermint-IPMP3.0. Oregon State University. [1] Arkivigite je 2007-08-03 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 18an de Majo 2017.
  2. C. Gillott (2005). Entomology, 3a Eldono. Springer Verlag. ISBN 1-4020-3182-3.
  3. A. D. Chapman (2005). Numbers of Living Species in Australia and the World (PDF). Department of the Environment and Heritage. ISBN 0-642-56850-2. [2]