Symphyta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Simfitoj)
Ovodemeta simfito.

Simfitojsegilmuŝoj estas la komuna nomo de insektoj apartenantaj al la subordo Symphyta de la ordo Himenopteroj. Simfitoj estas distingeblaj disde aliaj Himenopteroj pro la larĝa konekto inter la abdomeno kaj la torako, kaj pro ties raŭpecaj larvoj. La komuna nomo segilmuŝoj devenas el la segileca aspekto de la ovodemetilo, kiun inoj uzas por tranĉi en plantojn por ovodemeti. Grandaj populacioj de kelkaj specioj de segilmuŝoj povas kaŭzi ekonomian damaĝon ĉe arbaroj kaj terkultivejoj.