Simfonio b-minora (Schubert)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Faksimilo el 1885 de la ŝuberta memskribaĵo de la Nefinita Nefinita (tria movimento, skerco) kiel aldonaĵo de la biografio de ĝia malkovrinto Johann von Herbeck

Simfonio b-minora, D 759 (en la germanlingvaj lando kun la numeroj 7 aŭ 8) nomata la Nefinita, estas simfonio de Franz Schubert

Problemo de la numerado

En la ŝuberta simfoniaro la Nefinita Simfonio havas la numeron 7 aŭ 8. Laŭ aktuala stato de esploro la ĝusta numero estas la 7. Tio ĉi ne ĉiam estis tiel: Komence oni nombris la simfonion kiel 8-a, ĉar tiutempe la pli malfrue ekestinta granda simfonio en C-maĵoro jam estis publikigita kiel n-ro 7. Nur la plej nova eldono de Deutsch-Verzeichnis (eldonita de la eldonestraro de Neue Schubert-Ausgabe kaj Werner Aderhold rekonstruis en 1978 la kronologian sinsekvon de la numerado. Sur multaj sondiskaj publikigaĵoj, aparte el la anglalingvaj landoj, ĝis nuntempe oni numeras ĝin kiel 8-a, ĉar oni li ankaŭ ne finfaritan simfonion E-maĵoran D 729 numeras kiel 7-a.

Priskribo de la verko

La simfonio konsistas el du movimentoj:

  1. Allegro moderato
  2. Andante con moto

De planita 3-a movimento Skerco (Allegro) – Trio Schubert instrumentis nur la unuajn 20 taktojn; la partiĉelo pri ĉi tiu movimento, notita kiel pianoskizo, derompas nur je la 16-a takto de la trio.

Franz Schubert, litografio de C. Helfert laŭ Josef Kriehuber, (postmorta)

1-a movimento

La unua movimento komenciĝas per unusonamotivo de violonĉeloj kaj kontrabasoj en pp. Per tio, ke ĉi tiu linio finiĝas sur la dominanta tono f♯, ekestas la impreso de demando. La respondo konsistas el grize sona deksesona movo de la violonoj, sur kiu eksonas la ĉeftemo en la hobojo kaj en la klarneto.

Post transiro treege mallonga por simfonio la tonalo moduliĝas ekde b-minoro al G-maĵoro. La nun eksona temo estas respondeca – krom la nimbo de enigmeco – por la granda populareco de la simfonio. La melodio estas kampara, ja eĉ popolkanteca. Ludata de la violonĉeloj, ĝi eksonas postsekve ankaŭ en la violonoj. Post tio sekvas ĝeneralpaŭzo. Post la flanktemo en G-maĵoro sekvas vera truo (la G-maĵora temo subite derompas en la mezo). Post tio la arĉinstrumentoj enrompas per dramecaj ffz-tremsonoj super disonancoj en la blovinstrumentoj. Denove la flanktemo, ĉi-foje tamen en diversaj minoraj moduladoj, post tio denove en maĵoro, ĉi-foje ankaŭ kun la blovinstrumentoj. Jen la temprezentado finiĝas kaj estas tuj ripetata. Post tio sekvas la malvolviĝo. Ĉi tiu okupiĝas nure pri la enkonduka motivo. La resumo nun denove prilaboras al tri temojn kaj intensigas ilin ĝis la fino de la unua movimento.

2-a movimento

Ĉi tiun iomete pli trankvilan movimenton Schubert metis en egan kontraston al la unua movimento. Ĝi staras en E-maĵoro kaj havas jam per tio gajan, fieran kaj rezolutan karakteron, en kruta kontraŭeco al la malhela b-minoro de la 1-a movimento. En la temprezentado eksonas tri temoj, kiuj daŭre ripetiĝas. Dum kiam la unua temo enhavas malrapidajn kaj arĉitajn bas-tonojn, la 2-a movimento transiras ekde komenca trankvilo al pompa kaj drama fortisimo.

Instrumentado

Ŝablono:Butono al Enhavo 2 flutoj, 2 hobojoj, 2 klarnetoj, 2 fagotoe, 2 kornoj, 2 trumpetoj, 3 trombonoj, timbaloj, arĉinstrumentoj

Prezentodaŭro: proksimume 22 minutojn.

Historio

Schubert verkis en 1822 la simfonion en b-minoro. Kial li ĉesigis la verkadon pri ĝi, kiu laŭkutime ampleksus kvar movimentojn, ne estas konata. Onidire Schubert ofertis la partituron en 1823 al la Stiria Muzikasocio kiel „unu el miaj simfonioj en partituro“, kio montrus sur tio, ke Schubert mem rigardas ĝin ankaŭ en la dumovimenta formo kiel kompleta, sed la aŭtenteco de la pruvoserva dankletero ofte estis pridubata.[1]

Post tio la verko komence eniris en forgeson. Nur en 1865 Johann von Herbeck trovis la partituron ĉe amiko de Schubert, Anselm Hüttenbrenner, kaj li prezentis la simfonion por la unua fojo la 17-an de decembro en la balsalono de la viena Hofburg.[2]

La kaŭzo, kial ĉi tiu simfonio restis „nefinita“, estas ĝis nun neklarigita objekto de la diskuto inter muziksciencistoj. Tamen ekzistas la teorio, ke Schubert ne konsideris la neceson verki ankoraŭ trian kaj kvaran movimentojn, ĉar li jam realigis siajn intencojn en la unua kaj dua movimentoj. Per tio Schubert ĉikaze estus ignorinta la formalan strukturon de simfonio de sia epoko. Tiu ĉi tezo tamen estas ege disputata. Alia tezo diras, ke Schubert interrompis la komponadon de la tria movimento, ĉar li eniris en tro egan proksimecon al la tria movimento de la 2-a simfonio de Ludwig van Beethoven.[3]

Provoj de kompletigo

1928, okaze de la 100-a mortodatreveno de Schubert, angla gramofonprodukta firmao Columbia okazigis konkurson pri la kompletigo de la simfonio. Pianisto Frank Merrick gajnis la konkurson, kaj lia skerco kaj finalo estis prezentataj kaj registrataj por radioelsendo. La du movimentoj komponitaj de Merrick tamen intertempe estas forgesitaj. En pli nova tempo Gerald Abraham (1971), la brita muziksciencisto Brian Newbould (proksimume 1980), la germana orkestrestro Hermann Dechant[4] same kiel la muzidirektisto de la Universitato Tübingen, Tobias Hiller (2003), prezentis pliajn kompletigojn de la simfonio, uzante la ŝubertajn skizojn de la skerco (je kio la trio estis kompletenda) kaj parte unu el la interaktaj muzikoj de la dramomuziko por Rosamunde de Schubert.

La interaktan muzikon el Rosamunde kelkaj muziksciencistoj jam delonge rigardas kiel la finalon de a simfonio. Ĝi ankaŭ staras en b-minoro, la instrumentado estas identa, kaj la muzika etoso estas simila al tiu de la du pretigitaj movimentoj. Se la interakta muziko estus la finalo de la simfonio, Schubert vere ĝin dissolvus el la simfonio, uzante ĝin anstataŭe en la dramo.

La rusa komponisto Anton Safronov (kiu fundamente rifuzas la apartenecon de la muziko por Rosamunde kiel ebla klarigo por la manko de finalmovimento) kompletigis la 3-an movimenton laŭ la ekzistantaj skizoj de Schubert kaj komponis tute novan finalmovimenton, kiun li mem priskribas kiel „provo enveni en la pensstrukturon de la komponisto“. La motiva materialo, kiun li uzis, devenas de parte nepretigitaj pianoverkoj de Schubert ekestintaj je la sama tempo. La Filharmonio je Baden-Baden (direktate de Werner Stiefel) unuan fojon prezentis la version de Safronov decembron de 2005. La 6-an de novembro 2007 la Orkestro de la Epoko de Klerismo direktate de Vladimir Miĥajloviĉ Jurovskij prezentis ĝin en la londona Royal Festival Hall.[5][6] La unuaj prezentadoj en Rusujo kaj Usono sub Jurovskij kun la Rusa Nacia Orkestro okazis en la sezono 2007-08.[7][8]

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Butono al Enhavo

Literaturo

  • Peter Andraschke (eldonisto): Franz Schubert. Sinfonie Nr. 7 h-Moll „Unvollendete“. Poŝpartituro kun klarigoj. Goldmann, Munkeno 1982, ISBN 3-442-33061-0.
  • Martin Chusid (eldonisto): Franz Schubert. Symphony in B minor ("Unfinished"). An Authoritative Score, Schubert's Sketches, Views and Comments, Essays in History and Analysis. W.W. Norton & Cie., Novjorko/Londono 1971, ISBN 0-393-09731-5.
  • Renate Ulm (eldonisto): Franz Schuberts Symphonien. Entstehung, Deutung, Wirkung. dtv/Bärenreiter, Munkeno/Kassel 2000, ISBN 3-423-30791-9.
  • Tobias Hiller: Zum Fragment und dem Versuch einer Vervollständigung des 3. Satzes von Schuberts „Unvollendeter“ Sinfonie h-Moll D 759. En: Schubert: Perspektiven 4 (2004), p. 187-219.

Referencoj

  1. Komparu ekzemple Ernst Hilmar (eldonisto): Schubert-Lexikon. Akademische Druck- und Verlags-Anstalt, Graz 1997, ISBN 3-201-01665-9.
  2. Johann Herbeck. Ein Lebensbild von seinem Sohne Ludwig, Vieno 1885, pj. 162-169.
  3. Symphony in B minor, ed. by Martin Chusid, pj. 103-105
  4. Sinfonie in h-moll D759, Unvollendete, vollendet in 4 Sätzen von H. Dechant. Kataloga noto ĉe Apollon Musikoffizin Austria.
  5. The Guardian, 11 July 2007
  6. http://www.telegraph.co.uk/culture/music/classicalmusic/3669102/Schuberts-Unfinished-Symphony-is-brought-to-a-satisfying-close.html
  7. http://www.vedomosti.ru/newspaper/article/133844/
  8. http://www.musicweb-international.com/SandH/2008/Jan-Jun08/jurowski1402.htm