Simi Valley

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Simi Valley estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Ventura.

Situo de Simi Valley en Kalifornio kaj en la kantono

Bazaj informoj

Geografio

Simi Valley situas en valo en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato. Thousand Oaks troviĝas 15, Los Anĝeleso 64, San-Diego 258, Sakramento 563, San Francisco 612 km.

Historio

Aerfoto pri ekstera parto de Simi Valley

Indianoj vivis en la valo jam antaŭ jarmiloj. Oni supozas, ke la vorto Simi estas origine indianodevena. En 1795 hispano akiris tie grandan bienon. En 1842 posedantoŝanĝo okazis, samtempe oni paŝtadis brutojn. En 1858 jam usonano serĉis, sed ne trovis nafton. En 1952 inundo okazis. Bienoj, fruktoplantejoj kaj arbaretoj dominis la pejzaĝon de la valo ĝis la 1970-aj jaroj. Simi Valley urbiĝis en 1969. Foje arbarofajroj okazas, ekzemple en 2005.

Ekonomio

Ekonomio de Simi Valley estas ĉefe bazita sur industrio pri maŝinaroj.

Fervojo

En 1904 fervojo ekfunkciis en la valo, en la sekva jaro oni konstruis trajnotunelon, tiam plej longan en Usono.

Klimato

Panoramo en Simi Valley
Biblioteko Ronald Reagan en Simi Valley

Simi Valley situas laŭ Klimata klasifiko de Köppen en mediteranea klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 8-27 °C. La rekorda varmo okazis en aŭgusto (47 °C), la rekorda malvarmo okazis en februaro (-8 °C). Jare pluvas po 452 mm. La pluvo kulminas februare, en julio praktike ne pluvas.

Vidindaĵoj

Fontoj

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de Wiki-Trans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio