Simila movo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiel simila movo (lat. motus rectus) nomas la muzika kontrapunkta instruo la rilaton de du voĉoj, kiuj moviĝas samdirekten, do ambaŭ supren aŭ malsupren. Kaŝitaj paraleloj devas obei al certaj limigoj.

Je paralela movo, specialkazo de la sama movo, la du voĉoj progresas je samspeca intervalo, tiel ke post la unua intervalo sekvas alia de la sama speco (ekz. eta trito post granda trito) aŭ eĉ de la sama grando. Paralelmovo al samgranda intervalo subestas en klasika kontrapunkta instruo klarajn limigojn: parallaj grandaj tritoj estas parte, paralelaj perfektaj konsonancoj (kvintoj kaj oktoj) tute malpermesitaj. Je la tiel nomataj kontraŭparaleloj fakte okazas kontraŭmovo.

Ekzemplo: du voĉoj en simila movo. La paŝo de la unua al la dua intervalo estas kaŝita kvintparalelo, de la tria kaj kvara malkaŝita (et-)tritoparalelo.