Simon Arnauld de Pomponne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simon Arnauld, markizo de Pomponne

Simon ARNAULD, sinjoro kaj sekve markizo de Pomponne (naskiĝis en 1618 en Parizo - mortis la 26-an de septembro 1699 en Fontainebleau) estis franca diplomato kaj ministro pri eksteraj aferoj dum la reĝado de Ludoviko la 14-a.

Li komencis sian diplomatan karieron per misio al Mantova en 1654. Sekve, li spertis provizoran malfavoron ĉar li estis la amiko de Nicolas Fouquet, kiu estis arestita de la reĝo pro ĵaluzo. Li estis tiam ekzilita al Verdun ekde 1662 ĝis 1665, sed konservis multajn amikecligilojn ĉe la reĝa kortego. Li fine retrovis favoron de Ludoviko la 14-a.

Pliposte, li fariĝis la franca ambasadoro en Svedio ekde 1665, kaj en Nederlando en 1669. Li efike preparis la Francan-Nederlandan militon per la akiro de la amikeco de Svedio. Li sekve revenis al Francio por fariĝi la nova ministro pri eksteraj aferoj, anstatauinte Hugues de Lionne. Li estis unu el la ĉefaj traktintoj de la traktato de Nijmegen, en 1678.

Post la Franca-Nederlanda milito, li ne akordiĝis pri la agresiva politiko de la reĝo ĉe la orientaj limoj de la reĝlando, precipe pri la "kuniga politiko". Li estis do anstataŭigita de Charles Colbert de Croissy, la frato de Jean-Baptiste Colbert, sed restis la amiko de Ludoviko la 14-a ĝis sia morto.