Simon Ferencz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

FERENCZ Simon (ferenc) estis hungara kaj internacia militisto de la laborista movado, volontulo en Hispanio naskita en Koloĵvaro la 10-an de majo 1895 kaj mortinta en Budapeŝto la 9-an de januaro 1962.

Kariero

Simon Ferencz estis de 1911 ano de la grupo de Ervin Szabó, poste de la kontraŭmilita grupo de Tivadar Sugár kaj Ilona Duczynszka. De decembro de 1918 li estis ano de la hungara komunista partio. Post la falo de la konsilantarrespubliko li partoprenis en la laborista movado en Rumanio, de 1930 en Aŭstrio, poste en Francio. De 1936 li luktis en Hispanio en la Internaciaj Brigadoj, kaj li vundiĝis grave. Poste li vivis de 1938 en Parizo, de 1939 en Sovetunio. Li revenis en Hungarion en 1946. Li estis sekciestro de la partikomitato de Budapeŝto, poste estro de la unu el la eksterkomercaj agentejoj, poste komisiito de la hungara registaro en Ekonomia Komisio de Unuiĝintaj Nacioj (Ĝenevo).

Fonto

  • Magyar Életrajzi Lexikon