Simon Hantai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simon Hantai
Persona informo
Aliaj nomoj Hantai, Simon
Naskiĝo 7-an de decembro 1922 (1922-12-07)
en Bia,  Hungara reĝlando
Morto 12-an de septembro 2008 (2008-09-12) (85-jaraĝa)
en 14-a arondismento de Parizo, Parizo,  Francio
Tombo Tombejo de Montparnasse
Lingvoj franca
Ŝtataneco HungarioFrancio
Familio
Infanoj Jérôme Hantaï • Pierre Hantaï
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Simon HANTAI [ŝimon], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hantai Simon, france Simon Hantaï estis hungaria-franca pentristo. Lia origina nomo estis Handl Simon.

Simon Hantai [1] naskiĝis la 7-an de decembro 1922 en Bia. Li mortis la 12-an de septembro 2008 en Parizo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Simon Hantai apartenis al la germana minoritato en Hungario. Li lernis pentroarton ĉefe de Vilmos Aba-Novák en altlernejo en Budapeŝto inter 1941-1948, poste li migris al Francio. Komence li sekvis stilon de Henri Matisse, poste li pentris superrealismajn bildojn. Ekde la 1960-aj jaroj li eltrovis tute novan pentran teknikon, kiun la francoj nomas pliage. Tio estas: li plene ĉifis la tolaĵon aŭ la paperon, poste li pentris supron de la ĉifaĵo, post iom da tempo li glatigis ĝin kaj aperis senformaj makuloj.

Li faris ilustraĵojn al poemlibro de lia amiko Ferenc Juhász (poeto). Li ricevis francan premion en 1967.

Liaj ekspozicioj solaj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Liaj ekspozicioj grupaj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]