Simon Magus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la falo de Simon Magus (manuskripta desegnaĵo de nekonata artisto), Hildesheim (Germanio), 1170

Simon Magus (aŭ Simono la Magiisto, Simono de Samario, Simono de Gitta; mortis dum la jaro 65 en Romo) konsideriĝas la unua herezulo de la kristana eklezio. La malmultaj informoj konservitaj pri li estas el kristanaj fontoj - plejparte temas pri polemikoj kontraŭ li kaj kontraŭ la ideoj de gnostikismo. Laŭ tiuj fontoj li venis al Samario, kie li estis adorata de siaj adeptoj kiel "la granda forto de dio" aŭ kiel "dio en homa aspekto" (theios aner). Li eterniĝis en la kristana lingvaĵo per la malhonora vorto simonio por "aĉeto de postenoj".

La fontoj[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ ĉiuj konserivitaj literaturaj fontoj pri instruoj kaj pensoj de Simon Magus venas el kristanaj fontoj – la Biblia libro Agoj de la Apostoloj, la "ekleziaj patroj" Ireneo de Liono, Justino la Martiro kaj Hipolito, la apokrifaj Petro-aktoj kaj la plurlibra romano "pseŭdo-klementanoj". La fontaj tekstoj kreas tre malsamajn bildojn pri Simon, tiel ke eĉ ne klaras, ĉu ili celas la saman personon aŭ ĉu lia nomo nur estis la projekciejo por la kondamno de teologiaj opinioj malsamaj ol la gvida kristanisma tendenco. Ĉar la plej granda parto de la kristanoj konvinkite malakceptis la sinkretismon de Simon, la fontaj tekstoj ne celas komprenon, sed klaran distanciĝon de li. La prezentoj do estas karakterizitaj de misaj proporcioj kaj de akra polemiko. Multaj antikvaj literaturaj fontoj atestas, ke kaj Simon Magus kaj la sanktulo Simon Petro mortis en Romo, la ĉefurbo de la tiutempe potencega Romia Imperio.

Biblia libro Agoj de la Apostoloj[redakti | redakti fonton]

La plej frua indiko pri Simon troveblas en la biblia libro Agoj de la Apostoloj (Apost 8, V 9-25), kiu ekestis inter la jaroj 80 kaj 95. Tie raportatas pri persono kun la nomo Simon Magus en la regiono Samario, kiu ekscitis ĉe aliaj homoj efikojn de ekstazo. Simon, kiu de siaj adeptoj estas adorata kiel "granda dia forto", estas impresita de la sanigaj mirakloj fare de kristanaj misiistoj en Samario, kaj baptiĝas fare de la diakono Filipo. Li aktivis kiel kristana misiisto kaj sensukcese provis akiri la apostolan donaĵon de la sankta spirito kontraŭ pago de mono al la apostoloj Simono Petro kaj Johano – pro tiu tekstero ekestis la vorto simonio.

Justino[redakti | redakti fonton]

Justino la Martiro (mortis dum la jaro 165) priskribas Simonon kiel viron el la tempo de la romia imperiestro Klaŭdio (41 - 54), kiu estis religiece adorata de siaj adeptoj. Simono laŭ la teksto de Justino survojis kun virino nomata Helena, kiun li liberigis el bordelo kaj kiun la simonanoj adoris kiel "dia parta instanco" kun la nomo "unua penso" (tiel!). Justino raportas pri komunumo de simonaj adeptoj en Romo, kiu konsistis precipe el samarianoj. Krome li informas pri statuo sur la tibera insulo de Romo, kiu estis dediĉita al Simono. Dum la jaro 1574 troviĝis statuo sur la insulo, kiu tamen estis dediĉita origine el la roma ĵura dio Semo Sanctus, kiu probable identis kun Jupitero. Tute bone povus temi pri la statuo menciita de Justino, kiu eble aŭ estis "kamuflita" kiel dediĉita al romia dio aŭ ŝanĝis la dediĉon.

Ireneo de Liono[redakti | redakti fonton]

Dum la apostola historio nur scias pri magiisto Simono, sed ne pri sistemo de simonaj instruoj, laŭ Ireneo de Liono la "erare tiel nomita" gnostikismo komenciĝis per Simono. Laŭ lia libro "Kontraŭ la herezuloj", libro 1 de la romano "pseŭdo-klementanoj", Simono asertis esti mesio, kaj venis por liberigi la [virinan] "unuan penson" ("Ennoia") el la materio. Tiu informo povus korespondi al la noto de Justino pri Helena. Tiu "unua penso" subeniris el la "pli altaj regionoj" kaj kreis "anĝelojn" kaj "potencojn". La anĝeloj ribelis pro envio kontraŭ Ennoia-Helena kaj kreis la mondon kiel karcero por la ina "unua penso", en kiu Ennoia-Helena estis malliberigita en virina korpo. Do la animo de la "unua penso" iris de korpo al korpo kvazaŭ de karcero al karcero. Inter alie ŝi vivis en la korpo de Helena de Trojo, ĝis ŝi en la fenicia urbo Tiro estis prostituitino, kiu estis liberigita de dio en la korpo de Simon Magus. La nuna mondo, kreita de la anĝeloj, estas destinita perei. Nur tiuj, kiuj kredas je Simon kaj Helena, havu la ŝancon kun ili reveni al la "pli altaj regionoj".

La apokrifaj Petro-aktoj[redakti | redakti fonton]

La probable fine de la 2-a jarcento en Malgrandazio verkitaj apokrifaj Petro-aktoj priskribas legendon pri la morto de Simon Magus. Simon en la roma templa areo Forum Romanum demonstris sorĉadon antaŭ la romia imperiestro Klaŭdio. Por demonstri sian diecon, Simono leviĝis en la aeron. La apostolo Petro preĝis, ke la kristana dio finigu la scenon::
"Tamen li ne mortu, sed nur iĝu sendangerigita kaj rompu sian femuron en tri lokoj. Kaj Simono falis el la aero kaj rompis sian femuron en tri lokoj. Tiam ĉiuj ĵetis ŝtonojn al li, hejmeniris kaj ekde tiam fidis al Petro." (Petro-aktoj 32).

Evidente al la aŭtoroj de la Petro-aktoj ne konsciis, ke la kutimo el la antikva Israelo, esprimi sian malrespekton al iu per ĵeto de ŝtono al la persono, en Romo estintus neimageble. La drama sceno de unue mistere fluganta kaj poste senprocedure falanta Simono tamen tre impresis multajn legantojn aŭ aŭskultantojn de la verko kaj en la mezepoka arto estis ofte bildigata (vidu ekzemple la desegnaĵon el la jaro 1170 artikolokomence).

Hipolito[redakti | redakti fonton]

Hipolito en siaj verkoj kreis kompleksan priskribon de la simonanismo, inkluzive de la sistemo de diaj legendoj kaj de simonaj interpretoj de la Malnova Testamento. Probable tiu priskribo skizas pli postan formon de la simonanismo, dum la originaj simonaj instruoj supozeble estis pli simplaj kaj pli similaj al la priskriboj de Justino kaj Ireneo.

Pseŭdo-klementanoj[redakti | redakti fonton]

En la plur-libra kontraŭ-gnostikisma romano "pseŭdo-klementanoj", kiu ekestis dum la 4-a jarcento, Simon Magus estas la kontraŭulo de Petro kaj ties juna lernanto Klemento. Simon Magus personigas la "eraran instruon" gnostikismo kaj priskribiĝas kiel "falsa profeto".

Pri Simono estas raportate, ke li venis el Samario kaj en la egipta urbego Aleksandrio alproprigis al si grekan edukon kaj sorĉan arton, post kiam li estis lernanto de la sanktulo Johano la Baptisto. La virino Helena akompanis lin kiel "Sofia", do kiel personigita saĝeco.

La disputoj inter Simono kaj Petro karakterizas grandajn partojn de la romano. En tiuj disputoj Simono defendas la en la gnostikismo regantan dualisman instruon pri la "interna lumo" kaj de mondo, kiu estis kreita de malica kaj maljusta dio por esti malliberejo, el kiu nur li, la "plej supera forto de dio", povus liberigi. Petro kontraŭargumentas, ke la mondo, ĉar kreita de bona kaj justa dio, principe estas bona, kaj ke la homoj, kreita laŭ la modelo de dio, povu libere decidi kiel agi kaj kion kredi. Laŭ la priskribo de la romano, per citaĵoj el la biblio Petro pruvas ke Simono estas "falsa profeto". Kiam Simono rimarkas, ke li perdas la disputon kaj ne povas superi Petron, li fuĝas. La figuro de Simono en la romano "pseŭdo-klementanoj" ne ŝajnas esti historia figuro, sed pli la personigo de kliŝeo pri kristana herezulo. Lia historio estas konstruita kiel kontraŭbildo al la vera profeto Jesuo kaj ties adepto Petro, laŭ la teologia koncepto de la romano, laŭ kiu ĉiu aĵo havu sian malon.

La historia Simon Magus kaj la simonanismo[redakti | redakti fonton]

Kaj pri la historia persono Simon Magus kaj pri liaj instruoj kaj anoj praktike nenio konatas. El la literaturaj fontoj eblas konjekti, ke temis pri magiisto de gnostikismo. La plej frua fonto, la apostola historio, tamen ne mencias, ke li havu la memkomprenon esti mesio, kiu per sia "voko" volus liberigi la malliberiĝintan mondan animon, kaj ke li pruvus tion per sia liberigo de Helena.

La sistemo de simona gnostikismo, kiu estas dokumentita fine de la 2-a jarcento, prezentas sin kiel konkurenca religio al la ĝermanta nova religio kristanismo, kio korespondus al la ekskludo de Simono el la vicoj de kristanaj misiistoj kaj al lia restado en Romo. La ismo ŝajne direktiĝis kaj al kristanoj kaj al nekristanoj, enprenis ideojn de la platonismo (malliberigita, migranta monda animo), integrigis romiajn religiajn kutimojn (adoro de statuo de la diino Atena kiel Helena) kaj enhavas la ideon de dia personigita virina saĝeco de la antikva helenisma judismo.

En la moderna kristanisma lingvaĵo aparte restis la peko nomata simonio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]