Simon Newcomb

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Simon NEWCOMB (naskiĝis la 12-an de marto 1835 en Wallace (Kanado)); mortis la 11-an de julio 1909 en Vaŝingtono (Usono)) estis kanada astronomo, kiu kreis tabelojn por elkalkuli la movon de astroj kaj ilian pozicion en indikita tempo.

La filo de geinstruistoj jam kiel infano montris eksterordinaran kapablon por matematiko: kvarjara li adiciis kaj multiplikis dum horoj nur por amuzo, sepjara li jam kalkulis kubajn radikojn. Pro delikata sanstato li ne frekventis lernejon, sed liaj gepatroj instruis lin kaj li legis ĉiun disponeblan libron.

Kiel 16-jarulo li fariĝis metilentanto de drogherba kuracisto, sed post du jaroj li forkuris al Calais kaj dum tri jaroj vivtenis sin kiel instruisto kune kun la patro. Samtempe li plu daŭrigis sian memstudadon, interesiĝis pri gramatiko, ekonomio, geometrio, ellernis la francan lingvon aŭtodidakte. Dum sia restado en Maryland li konatiĝis kun grava fizikisto Joseph Henry, el kies nomo devenas la internacia unuo de induktanco, kaj tiu, rimarkinte lian matematikan talenton, rekomendis lin kiel kalkuliston en la Mar-almana oficejo, kiu estis en Cambridge apud Bostono, kie troviĝas ankaŭ Universitato Harvard.

En 1857 li fariĝis kalkulisto de planedaj pozicioj kaj studento de matematiko de la Universistato Harvard kaj diplomiĝis kun laŭdo. En 1861 li fariĝis Profesoro de Matematiko ĉe la Mararmea Observatorio en Vaŝingtono kaj poste Direktoro de la Almanaka Oficejo. En la ĉefurbo li restis ĝis emeritiĝo en 1897.

Sen komputiloj, nur per krajono, li kapablis elkalkuli poziciojn de astroj eĉ post jarcentoj. Lia metodo estis agnoskita en 1896 en Pariza konferenco de astronomoj el multaj landoj kaj konfirmita en 1950 dum simila konferenco.

Newcomb direktis la desegnadon kaj instaladon de nova refrakta teleskopo, artikolis pri astronomio, matematiko, edukado, ekonomio, filozofio kaj psikologio, verkis librojn fakajn kaj popularigajn.