Simon Ockley

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Simon OCKLEY (1678 - 9-an de aŭgusto 1720) estis brita orientalisto kiu multe esploris pri la araba kaj islama kulturoj. Li verkis plurajn verkojn rilate al la studoj kiujn li faris dum jardekoj aŭ faris tradukojn el la originalaj lingvoj al la angla. La Historio de la saracenoj, estas lia ĉefa laboro. Ĝi estis publikigita en du volumoj, 1708-1718, kaj longe ĝuis grandan reputacion.