Simon Papp

El Vikipedio, la libera enciklopedio

PAPP Simon (pro. pap) estis hungara geologo, universitata profesoro, ano de MTA (kor. 1945, ord. 1946–49) naskita en Kapnikbánya la 14-an de februaro 1886 kaj mortinta en Budapeŝto la 27-an de julio 1970.

Biografio

Papp Simon finis en la Universitato de Koloĵvaro, li doktoriĝis (1909). Li estis la establinto de hungara naftminado prezidanto de Magyarhoni Földtani Társulat (1941–1944), de Országos Magyar Bányászati és Kohászati Egyesület (1944–1948). Ĝis la unua mondmilito li laboris al ŝtato. Inter 1920–1932 li esploris en kvin landoj de Eŭropo komisiite de anglaj enterprenoj, en Mez-Azio, Aŭstralio, Novgvineo, reprezentinte la naftentreprenoj de Usono kaj Kanado. En 1933 li revenis Hungarion. Li fariĝis ĉefgeologo (1938) de Magyar–Amerikai Olajipari Rt. (MAORT), poste ĝia ĝeneraldirektoro ĝis 1947. De 1944 li estis profesoro ĝis 1948 en Sopron. Okaze de ŝtatigo de naftindustrio oni kondamnis lin laŭ falsaj akuzoj al vivdaŭra malliberejo. Li liberiĝis en 1955 kaj oni rehonorigis lin.

Verkoj

  • A dunántúli petróleum- és földgázkutatások (Ásványolaj, 1938);
  • A magyarországi kőolaj- és földgázkutatás az 1780-tól 1945-ig terjedő időszakban (I–II., MTA Műszaki Osztályának Közl., 1963–1964).

Fonto