Simon Petljura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Simon Petljura

Simon PETLJURA (ukraine: Си́мон Васи́льович Петлю́ра; naskiĝis la 17-an de majo 1879 en Poltavo, mortis la 26-an de majo 1926 en Parizo) - ukraina politikisto socialdemokratia kaj nacia, ĉefa komandanto de armeo de Ukraina Popola Respubliko (UPR), verkisto, ĵurnalisto, publicisto, prezidento de UPR en la jaroj 1919-1926 (ekde 1921 en ekzilo)

Biografio[redakti | redakti fonton]

Simon Petljura naskiĝis en familio kun kozakaj tradicioj. Li lernis en Poltava animzorga seminario, laboris kiel ĵurnalisto. En 1900 membriĝis al Ukraina Revolucia Partio, estis socialisto konsideranta nacian apartecon de Ukrainio, unu el gvidantoj de Ukraina Socialdemokratia Laborista Partio (la nomo de Ukraina Revolucia Partio de decembro 1905). Dum la unua mondmilito laboris en tutrusia aŭtonomeca organizaĵo, kreita en 1914 por helpo al la rusa ŝtato pri provizo kaj malsanuleja priservo por armeo.

De februara revolucio kaj faligo de caro en 1917 li estis ligita kun organizaĵoj celantaj al rekonstruo de la sendependa ukraina ŝtato. Post okupado en februaro 1918 de la teritorio de Ukraina Popola Respubliko flanke de germana kaj aŭstria-hungara armeo (rezulte de Traktato de Brest-Litovsk), faligo la 28-an de aprilo 1918 helpe de germana soldataro de la registaro de UPR kaj establo de Ukraina ŝtato de Pavlo Skoropadskij Petlura ektroviĝis en opozicio. Novembre 1918, post armistico en Compiègne farita de Entento kun Germanio, komencis ribelon kontraŭ Skoropadskij, pli frue apogata de germanoj. La 14-an de decembro militistaj fortoj de Petljura - kies bazo estis ukrainaj siĉ-pafistoj sub la komando de Jevhen Konovalec - renovigis UPR. Li iĝis ĉefatamano. Post invado de la soveta Ruĝa Armeo kaj anekso de Ukrainio (kreo de bolŝevista registaro), li fuĝis al Francio.

Petljura estis murdita fare de juda studento, pro lia supozita respondeco en la pogromoj dumregadaj. Li estas entombigita en Cimetière du Montparnasse en Parizo, Francio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Tombejo de Petljura