Simon le Breton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simon le Breton
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1419 (1419-11-30)
Morto 12-an de novembro 1473 (1473-11-12) (53-jaraĝa)
en Cambrai
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Simon le Breton ankaŭ Symon, Simonet (naskiĝinta ĉ. 1420 - mortinta en 1473) estis komponisto de la Franc-flandra skolo

Vivo kaj verko[redakti | redakti fonton]

Li estis pli ol tridek jarojn kantisto ĉe la Burgonja kortegokapelo. Okaze de lia foriro en majo 1464 la angladevena komponisto Robert Morton onidire komponis muzikigon de la fama kanto L’Homme armé (cetere la plej antikva transviva muzikigo de tiu ĉi kanto, kiun diversaj komponistoj uzis kiel kanton firman en siaj meskomponaĵoj). Oni perceptas ĝin kiel kvodlibeton kun la tekstoj Il sera pour vous/L’Homme armé.

Le Breton membriĝas poste la fratrion de la Brusela preĝejo Sint-Jacob-op-Koudenbergkerk kaj kanoniko ĉe la katedralo de Kamerijk. En tiu ĉi katedralo li ankaŭ estis entombigita – unu jaro antaŭ Guillaume Dufay – en la kapelo de Sankta Stefano.

La trivoĉa nederlanda kanto Vie sach oit estas atribuita al Simonet, eble Simon le Breton. Ĝi estas transdonata en Florenca manskribaĵo de ĉ. 1475-1480. La rondelon Nul ne s’y frotte oni atribuas al majstro Symon, eble Simon le Breton.

Eble Simon le Breton estas ankaŭ la aŭtoro de la Cent nouvelles nouvelles

Fontoj[redakti | redakti fonton]