Simone Veil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
En 2008

(Ne konfuzu kun Simone Weil, la filozofino)

Simone Veil, patronomo Simone Jacob naskiĝinta la 13-an de julio 1927 en Nice (Alpes-Maritimes), estas franca politikistino (UDF).

Elsaviĝinta de la Holokaŭsto, Simone Veil iĝas ministro pri Sano en 1974 kaj pro tio ŝi adoptigas la leĝon alnomatan Loi Veil rajtigantan en Francio la aborton en decembro 1974 (la promulgo okazas la 17an de januaro 1975). De 1979 ĝis 1982, ŝi estas ankaŭ la unua prezidanto de la Eŭropa Parlamento elektita je universala voĉdonado. Ŝi estas membro de la Franca Akademio ekde novembro 2008.

Biografio

Infaneco

En 1922, André Jacob edziĝas kun Yvonne Steinmetz en Parizo. Li forlasas la ĉefurbon por Nice, post du jaroj. Simone Jacob estas la lastnaskita filo de familio de ses infanoj, el kiuj nur kvar elsaviĝos : Madeleine, Jean, Denise kaj Simone. La patro estas modesta arkitekto, kaj la patrino okupiĝas pri siaj infanoj, poste pri infanoj, kies gepatroj spertas gravajn financajn malfacilaĵojn sekve de la ekonomia krizo de la 1930-aj jaroj.

En 1940, unu jaron post la militdeklaracio la 1-an de septembro 1939, la infanoj Jacob estas senditaj apud Carcassonne, kie ili restadas kun onklo kaj onklino. Reveninte al Nico, la familio suferas la progresivan segregacion de kontraŭjudaj leĝoj. La danĝero evidentiĝas ekde septembro 1943, kiam la germana okupantaro prenas la kontrolon de tiu regiono anstataŭ la italoj.

La deportado

Dum kontrolo farita sur la strato fare de SS, Simone Jacob, alnomata Jacquier, estas arestita la 30-an de marto 1944 en Nico (ŝi loĝis ĉe sia profesoro pri klasikaj beletristikoj, Sinjorino de Villeroy). Sekvantajn horojn, ŝia familiaro gastita, malgraŭ la riskoj, de pluraj paroj de nicaj konatuloj kaj geamikoj, estas arestita de la Gestapo (la amiko irante kun ŝi, sensingarde, estis versĵane observita, kiam je la peto de Simone, li provis antaŭaverti ŝian familion). Ŝi estas kondukita al la Hotelo Excelsior, germana ĉefkvartiro, uzata ĉi-okaze, kiel loko de loka regrupiĝo de judoj antaŭ ilia foriro al Drancy. Aliflanke, ŝia fratino Denise, deknaŭ-jaraĝe enirinte en reton de la Franca rezistado en Lyon, estis arestita en 1944, kaj deportita al Ravensbrück el kie ŝi revenos. Simone transitas tra la koncentrejo de Drancy. Ŝia patro kaj ŝia frato Jean estis deportitaj al Litovio por tie laboradi. Ŝi ne revidos ilin kaj ne konos ilian sorton. La 13-an de aprilo 1944, t.e. du semajnojn post sia aresto, Simone, ŝia patrino kaj ŝia fratino Madeleine (alnomata Milou) estis senditaj de Drancy (trajno N° 71) al la koncentrejo de Aŭŝvico-Birkenau, kie ili alvenis la 15-an de aprilo vespere.

Militkaptito francparolanta konsilis al ŝi anonci sin pli aĝa ol dek ok jaroj por pasigi la selektadon kaj eviti la ekstermon. Ŝi ricevis la matrikulon 78651, kiu estas tatuita ĉe ŝia brako. Tiam la laboro konsistas en « elŝargô de grandegaj ŝtonoj el kamionoj » kaj « fosado de tranĉeoj kaj platigado de la grundo ». En julio 1944, kun sia patrino kaj sia fratino, ŝi estas translokita al Bobrek, je kvin kilometroj de Birkenau. Iom antaŭ la liberigado de la koncentrejo de Aŭŝvico la 27-an de januaro 1945, la germanoj forkondukis siajn kaptitojn en Morto-marŝon ĝis la koncentrejo de Bergen-Belsen, kie ŝi laboras en la kuirejo. Ŝia patrino mortis pro tifo la 15-an de marto 1945. Ŝia fratino Madeleine, ankaŭ trafita, estas apenaŭ savita danke al la alveno de Aliancanoj. Bergen-Belsen estis liberigita la 15-an de aprilo 1945. Ŝi revenos al Francio la 23-an de majo 1945[1]. Simone, Madeleine kaj ŝia alia fratino Denise (varbigita en la Franca rezistado) estos la tri elsaviĝintoj de sia familio, ĉar ŝia patro kaj ŝia frato ne revenos el la koncentrejoj.

La magistrateco

El la tuta Akademio estante la ununura, kiu sukcese trapasis la bakalaŭrekzamenon en marto 1944, la antaŭtagon de sia arestado, ŝi enskribiĝis en 1945 en la jura Fakultato kaj en Institut d'études politiques (IEP) de l'Université de Paris kie ŝi renkontas Antoine Veil, estonta inspektisto de financoj, kun kiu ŝi edziniĝis la 26an de oktobro 1946. Ili havis tri filojn, el kiuj unu subite forpasis, Jean Veil advokato pri aferoj, naskiĝinta en 1947, Nicolas naskiĝinta en 1948 kaj Pierre-François en 1954.

Provizita de sia licenco kaj de sia diplomo de IEP, ŝi rezignis sian antaŭviditan advokatan karieron por eniri en la magistratecon, kie ŝi kondukis sian karieron ĝis majo 1974.

Ministro pri sano 1974-1979

Post la elektado de Valéry Giscard d'Estaing ĉe la prezidenteco de la Respubliko, ŝi iĝis ministro pri Sano en la registaro de Jacques Chirac, posteno kiun ŝi konservis dum la sinsekvaj registaroj de Raymond Barre ĝis julio 1979.

Pro tio, ŝi estis verkestro de la adopto fare de la parlamento de la leĝprojekto rilata al la libervola ĉesigo de gravedeco (IVG), kiu malpunigas la aborton. La teksto ekvalidis la 17an de januaro 1975. Ŝi iĝis kaj longtempe restis la politika eminentulo plej popolŝatata en Francio.

Prezidanto de la Eŭropa Parlamento

En junio-julio 1979, ŝi forlasis la registaron por, je la peto de Valéry Giscard d’Estaing, ĉefkonduki la liston Union pour la démocratie française (UDF) dum la unuaj eŭropaj elektadoj laŭ Universala voĉdonrajto. Danke al la venko de centrista partio, ŝi iĝis la unua prezidanto de la Eŭropa Parlamento (la 19-an de julio 1979), ŝi okupis la postenon ĝis la komenco de la jaro 1982 (nevortigita konsento inter la grupoj de « turniĝanta » prezidanteco je la duonmandato).

En 1984, kun Jacques Chirac, ŝi trudis al la opoziciularo ununuran liston por europaj voĉdonadoj je la eŭropaj elektadoj. Ŝia listo atingis pli ol 43% el voĉdonoj.

En opozicio fronte al maldekstraj registaroj

Simone Veil (1988).

Je la komenco de 1990, ŝi kvalitigas « neakceptebla » la kreadon de policaj informadikaj sliparoj deciditan de la registaro de ĉefministro Michel Rocard[2]. La projekto estas forlasita en marto 1990[3].

Ministro pri socialaj Aferoj, pri Sano kaj Urbo, 1993-1995

En marto 1993, ŝi estis nomunita ŝtatministro, ministro pri Socialaj Aferoj, pri Sano kaj Urbo en la Ministraro de Édouard Balladur. Ŝi okupis tiun postenon ĝis majo 1995. Instalado de PAC por la alilandaj kuracistoj laborantaj en Francio (PADHUE), poste membro de Altkonsilio por socianigado.

Membro de la konstitucia Konsilio

Ŝi estis membro de la Konstitucia Konsilio de Francio de marto 1998 ĝis marto 2007.

En 2005, ŝi alvokis voĉdoni "jes" en la franca referendumo pri la Eŭropa Konstitucio la 29-an de majo, provokante polemikon pri la akordigebleco de ŝia engaĝiĝo kaj ŝia ĉeestanteco en la konstitucia Konsilio.

Agadoj ekde marto 2007

La 8-an de marto 2007, okaze de la internacia tago de virinoj kaj ĵus liberigita de sia devo pri rezervo ligita al sia mandato kiel membro de la Konstitucia Konsilio de Francio, ŝi anoncas sian decidon : ŝi subtenas Nicolas Sarkozy por la prezidenta elektado de 2007. Malgraŭ tio, ŝi konservas sian opinian liberecon. Je la anonco de kreado de ministerio pri enmigrado kaj pri nacia identeco far la kandidato de UMP se li estos elektita, ŝi respondas, ke ŝi estus preferinta ministerion « pri enmigrado kaj integrado ». « Mi tute ne ŝatis tiun tre dubasencan formulon », deklaras ŝi en intervjuo al gazeto Marianne[4]. Ŝi aldonas, ke tiu ideo estas « pli grava ol nesingardo », en intervjuo al monata gazeto Tribune juive en aprilo 2007. Tamen ŝi daŭre subtenas Nicolas Sarkozy. Ŝi adresas multajn kritikojn al la centrista kandidato UDF François Bayrou : « Bayrou reprezentas nur sin mem » en Le Figaro, la 8-an de marto 2007. Ŝi deklaras : « Nicolas estas afabla. Povas esti, ke li estas kruda en siaj esprimoj, sed la homoj ne pravas dubi pri lia humaneco. Li estas fidela amiko. Laŭ mi, tio estas grava. Kiam oni elektas prezidenton, oni emas iun kun tiuj kvalitoj. Tio ne ĉiam estas la kazo.»


La 15-an de februaro 2008, kiel honorprezidanto de la Fondaĵo por la memoro de la Holokaŭsto, Simone Veil kontraŭstaras la projekton de la prezidento Nicolas Sarkozy konfidi la memoron de franca juda infano mortinta en la Holokaŭsto al ĉiu dekjara lernanto : « Tio estas neimagebla, nedefendebla, drama kaj precipe nejusta.»[5].

La 9-an de oktobro 2008, Simone Veil prezentas sian kandidatecon al la Franca Akademio por la seĝo de Pierre Messmer[6]. La 20-an de novembro 2008, ŝi estas elektita per 22 voĉdonoj el 29.

Notoj

  1. Franclingve eblas aŭskulti la atestadon de Simone Veil pri la elsaviĝo en la koncentreja sistemo ĉe la TTT-ejo de Mémorial de la Shoah kies prezidanto ŝi estas: http://www.memorialdelashoah.org/q_conference/popConference.do?id=32
  2. Bernard Gorce et Solenn de Royer, Le fichier Edvige, protection ou menace pour les libertés ?, La Croix, 8 septembre 2008, konsultita la 24-an de septembro 2008
  3. de Isabelle Mandraud, Edvige : de Michel Rocard à François Fillon, les pérégrinations du fichier des RG, Le Monde, 9 septembre 2008, konsultita la 24-an de septembro 2008
  4. En Marianne, 17-a gis 23-a de marto 2007
  5. Diroj kolektitaj de Anne Vidalie, 15-an de februaro 2008 (gazeto L'Express)
  6. (france) Retejo de la Akademio

Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "Veil, Simone" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon "1927".