Simonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Simonio estas kristanisma fakvorto por la vendo aŭ aĉeto de eklezia posteno, de sakramento, relikvo aŭ alia aĵo kiu laŭ la kristana etiko estu nevendebla. En la konteksto de la disputo pri investituro dum la mezepoko la vorto dumtempe estis ampleksigita al ĉiaspeca dono de eklezia posteno per laiko, do per ne-klerikulo, egale ĉu kontraŭ mono aŭ ĉu senkoste.

Biblia signifo

la falo de Simon Magus (manuskripta desegnaĵo de nekonata artisto), Hildesheim (Germanio), 1170

La vorto "simonio" venas de la persono Simon Magus, kiu laŭ la biblia libro Agoj de la Apostoloj estis "granda sorĉisto" el urbo en la antikva regiono Samario. Laŭ la biblia teksto, Simon, kiu de siaj adeptoj estas adorata kiel "granda dia forto", estas impresita de la sanigaj mirakloj fare de kristanaj misiistoj en Samario, kaj sensukcese provis akiri la apostolan donaĵon de la sankta spirito kontraŭ pago de mono al la apostoloj Simon Petro kaj Johano. La apostoloj tre koleriĝas kaj klare juĝas tiun emon aĉeti spiritan forton malkristana.

Kontraŭe al tio, simonio en la hierarkia strukturo de la mezepoka kristana eklezio dum multaj jarcentoj estis kutima malvirto akiri postenon kaj amasigi potencon, malgraŭ ke pluraj kristanaj koncilioj oficiale kondamnis la pekon.

Historiaj aspektoj

La edikto de Milano de la jaro 313 de la romia imperiestro Konstantino la Granda kaj de lia orient-romia kun-imperiestro Licinius finigis la antaŭan persekutadon de la kristanoj en la tuta Romia Imperio. Tiu evoluo konfrontis la kristanismon kun novaj defioj tute malsamajn al la antaŭaj esti persekutata socia grupo de kaŝaj kunvenoj kaj de martiroj mortantaj fidele al sia kredo. Nun la kristanismo estis ŝtata religio de la imperio (komence unu el inter multaj), kaj ekeblis praktiki potencon ene de la kristanismo. En la Koncilio de Ĥalkedono de la 451 oni eksplicite malpermesis la benan nomumon de pastroj kontraŭ pago. La papo Nikolao la 2-a dum la koncilio de 1059/1060 forte kondamnis la simonion: Ĉiu klerikulo, kiu ekhavis sian postenon pro pago de mono, senprokraste estu senpostenigita.

Kvankam pluraj kristanaj koncilioj konfirmis tiun malpermeson de simonio – ekzemple la Dua Laterana Koncilio (1139), la Tria Laterana Koncilio (1179) kaj la Koncilio de Trento (15451563) – la aĉeto de ekleziaj postenoj plue estis tre disvastiĝinta kutimo.

Ekzemploj dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj

La kulminon la aĉetado kaj vendato de ekleziaj postenoj atingis fine de la mezepoko. Papo Inocento la 8-a, kiu mem ricevis sian postenon per simonio, aparte elstaris pro sia subteno de la inkvizicio kaj la persekutado de sorĉistinoj. Lian regostilon masive kritikis la karisma kaj sentima migra predikisto Girolamo Savonarola.

Post Inocento la 8-a, la nobelo Rodrigo Borgia, dum la jaro 1492 same per simonio akiris la rajton iĝi papo Aleksandro la 6-a. Laŭdire li por la posteno ofertis tiom da arĝento, kiom kvar muloj povus porti, kaj tio estis pli granda sumo ol la 300.000 oraj dukatoj ofertataj de la reĝo de Francio, Karlo la 8-a, kaj de la Respubliko Ĝenovo, por sia propra kandidato. Pli singardaj historiistoj malmencias detalojn, sed tamen konfesas, ke simonio dum la akiro de tiu papa posteno "ne malverŝajnis". Aleksandro havis la eblecon oferti tiom da mono, ĉar lia onklo, la papo Kaliksto la 3-a, sen bena nomumo iĝi pastro tuj nomumis la nevon kardinalo kaj vickanceliero de la eklezia imperio, kaj sekve la kardinalo Rodrigo Borgia estis unu el la plej riĉaj personoj de Eŭropo, kiu vivis la vivon de renesanca reganto kun vico da konkubinoj kaj eksteredzaj infanoj.

Reformacio kiel reago

Gravas menci, ke la eklezia protesto de la reformacio fare de la monaĥo Marteno Lutero kaj de aliaj sen la malvirto de simonio en la eklezia postenaro certe estintus malpli drasta kaj eble eĉ ne okazus: Sed la vendo de senpekigaj paperoj fare de la dominikana monaĥo Johannes Tetzel laŭ ordono de la nobelo Albrecht von Brandenburg, la episkopo de Majenco, dum la jaro 1517, estis tro por la ĉagrenitaj malaltrangaj klerikuloj kaj Marteno Lutero publikigis siajn 95 tezojn necesajn por reformo de la kristana eklezio.

Oficiale la mono el la vendo de la senpekigaj paperoj estis destinita por la konstruo de la Baziliko de Sankta Petro de Romo, sekreta konsento kun la papo Leono la 10-a tamen permesis al Albrecht von Brandenburg private enkasigi la duonon de la enspezoj por pagi siajn grandegajn privatajn ŝuldojn: Albrecht per simonio aĉetis la episkopajn postenojn de tri diocezoj (kvankam laŭ la eklezia leĝaro fakte la "posedo" de pluraj diocezoj estis malpermesita) kontraŭ amasa sumo da mono kaj prenis grandegan krediton de la komercista kaj bankista familio Fugger en Aŭgsburgo. Per la vendo de la senpekigaj paperoj laŭ la plano de Albrecht ĉiuj koncernitaj altranguloj kune profitu. Ke Albrecht mem dum decembro 1517 en Romo protestis konraŭ la reformemaj tezoj de Marteno Lutero, do ne mirigas.

Simonio nuntempe

En sia moderna variaĵo simonio probable neniam tute malaperos. La mezepoka praktiko de senkaŝa simonio tamen estas klare malpermesata kaj dum la 21-a jarcento ne plu imageblus. La klara divido de eklezia kaj ŝtata potencoj en preskaŭ ĉiuj mondaj ŝtatoj fundamente malakrigis la problemon.

Certan signifan la termino de simonio formale daŭre tamen havas rilate al elekto de papoj. Laŭ la romie katolika leĝaro (Codex Iuris Canonici) principe papa elekto realigita per simonio estas malvalida. Tamen la papo Johano Paŭlo la 2-a en la apostola konstitucio „Universi Dominici Gregis“ de la jaro 1996 eksplicite konfirmis, ke la elekto de nova papo restu valida ankaŭ en la kazo de subaĉeto.

Eksteraj ligiloj

greke artikolo "simonio" en germanlingva morala leksikono greke artikolo "blasfemo" en alia germanlingva filozofia paĝaro