Simono Zeloto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Simono (kun segilo) kaj Andreo ĉe la altaro de la monaĥeja katedralo Heilsbronn en Germanio (1504)

Simono Zeloto (mortis dum la 1-a jarcento probable en Babilono, nuntempe Han-al-Mahavil en Irako) estis apostolo de Jesuo Kristo kaj kristana sanktulo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Simono Zeloto estis unu el la dek du apostoloj de Jesuo (Evangelio laŭ Mateo 10,4; Evangelio laŭ Marko 3,18; Evangelio laŭ Luko 6,15; Agoj de la Apostoloj 1,13). Sian kromnomon Zeloto, en la aramea lingvo „Kananeu“, en Esperanto la "fervorulo", li probable ekhavis pro sia origina aparteno al la radikala juda partio de zelotoj, kies anoj havis la precipan celon perforte forpeli la romiajn okupantojn de Judio. En la nova testamento lia nomo menciigas en la listigo de la dek du apostoloj de Jesuo, sed mankas pliaj detaloj pri li. En malnovaj tradukoj de la nova testamento lia nomo parte mise tradukiĝis kiel "Simono la Kanaanano".

Simono Zeloto, pentraĵo de Michelangelo Merisi da Caravaggio

Laŭ la katolika tradicio li estis frato de Jakobo la pli juna kaj proksima parenco de Jesuo. Lia patrino laŭ la tradicio estis unu el la sanktaj virinoj sub la kruco kaj lia patro Kleofas duonfrato de la Sankta Jozefo. Tial oni foje nomas Simonon kaj Jakobon "fratoj de Jesuo".

Kristanaj legendoj[redakti | redakti fonton]

Post la krucumo de Jesuo, Simono laŭ la kristanaj legendoj diskonigis la kristanan evangelion en Babilonio kaj Persio, kie li ankaŭ kune kun Judaso Tadeo laŭlegende mortis kiel martiro. Laŭ la tradicio li estis murdita per dissegado. En kristanaj bildigoj de la sanktulo li sekve plej ofte bildiĝas kune kun segilo. Alia legendo tamen raportas, ke li estis episkopo de la unua kristana komunumo en Jerusalemo. Post la sieĝo kaj posta detruo de la urbo fare de la romia armeo de la imperiestro Tito li kun sia komunumo revenis al la ruina urbo Jerusalemo. Laŭ tiu fonto li vivis ĝis la jaro 107, kiam li en sia 120-a vivojaro estis krucumita dum persekutado kontraŭkristana ordone de la romia imperiestro Trajano. [1]

Patrono[redakti | redakti fonton]

skulptaĵo de Simono Zeloto en Dießen am Ammersee (Germanio)

Kiel kristana patrono de komunumoj, preĝejoj, monaĥejoj aŭ profesioj li plejparte aperas kune kun Judaso Tadeo kiel "Sanktuloj Simono kaj Judaso" (kiel en la eksa germana imperiestra katedralo en Goslar). La sanktulo estas patrono de la profesioj de farbistoj, tanistoj, arbohakistoj kaj ledistoj. Relikvoj atribuitaj al li konserviĝas ĉefe en Romo kaj en la germanaj urboj Kolonjo kaj Bad Hersfeld.[1] Simono Zeloto nombriĝas inter la kanonaj sanktuloj de la katolika liturgio.[1]

Memortagoj[redakti | redakti fonton]

La katolika, protestanta kaj anglikana memortago de Simono la Apostolo estas la 28-a de oktobro, kune kun Judaso Tadeo. La ortodoksa memortago estas la 10-a de majo. La katolika memortago de "Simeono la episkopo de Jerusalemo" estas la 18-a de februaro. Laŭ pli novaj prijuĝoj de ekleziaj historiistoj la apostolo kaj episkopo probable tamen estis la sama persono.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Erna kaj Hans Melchers – Das große Buch der Heiligen. Geschichte und Legende im Jahreslauf (germanlingve). Munkeno: eldonejo Südwest, 1978, paĝo114-115

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]