Simtokha Dzong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Simtoĥa Dzongo)

Simtokha Dzong
སེམས་རྟོགས་ཁ་རྫོང་།
[simtokʰɑ dzoŋ]
   Bikŝuejo  
Funkcia statuso: Budhisma instituto de la dzonka lingvo
Fondinto: Shabdrung Ngawang Namgyal
jaro de elkonstruado: 1629
vdr

Simtokha Dzong estas bikŝuejo en la aritektura stilo dzongo, situanta 5 kilometrojn sude de Timbuo, la ĉefurbo de Butano.[1][2] Ĝi estas ankaŭ konata kial Sangak Zabdhon Phodrang. Ĝi estis konstruita en 1629 de Shabdrung Ngawang Namgyal, kiu unuigis Butanon, ĝi estis la unua tiustila konstruaĵo en Butano. Ĝi estas grava historia monumento, hodiaŭ budhisma instituto por lernado de la dzonka lingvo. Ĝi estis antaŭnelonge renovigita.

La unua renovigado estis farita en in 1670 de Mingyur Tenpa, la tria regento (Druk Desi), kaj ĝi estis renovigita de arĥitektoj el Japanio.[1]

La budhisma instituto de lingvistiko estis starigita kiel parto de la bikŝuejo de la tria reganto, Jigme Dorji Wangchuck, pro sugesto de la reĝino Mayum Choying Wangmo Dorje en 1961.[3]

Ĝi havas sanktejon (lhakhang) kun statuo de la budho Gotamo ĉirkaŭita de ok bodisatvoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]