Simultana politiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Simultana politiko estas politika principo por solvi tutmondajn problemojn. Ĝin klopodas disvastigi tutmonda civitana iniciativo fondita de la brita komercisto John Bunzl fine de 1998.

Bazaj ideoj[redakti | redakti fonton]

Simultana politiko celas al ekonomia justeco, paco kaj mediprotektado. Ĝi celas realigi tiajn decidojn, kiuj povas esti bonaj por la homaro, sed alportas malavantaĝojn por unuopaj nacioj, se nur tiuj akceptas ilin. Ekzemploj estas imposto por financaj transagoj, malarmado, malpliigo de la emisiado de karbondioksido kaj la forigo de ekstrema malriĉeco per pli justa komerco kaj pli altaj elspezoj por evolua kunlaboro. Tiaj decidoj povas malfortigi unuopajn ŝtatojn, ekzemple per fuĝo de kapitalo.

Laŭ simultana politiko, politikistoj promesu tutmonde kunlabori por realigi samtempe (simultane) decidojn favore al la bono de la tuta homaro. Por instigi politikistojn sekvi tiun ĉi principon, civitanoj promesu elekti nur tiajn politikistojn, kiuj subskribis tiuspecan promeson. Oni tiamaniere superu la prizonulan dilemon.

Simultana politiko havas la samajn celojn kiel mondfederistoj, sed iras alian vojon. Ĝi klopodas progresigi la tutmondan kunlaboron (kaj superi la prizonulan dilemon) ne per fondo aŭ fortigo de tutmondaj institucioj (ekzemple per mondregistaroUN-Parlamento), sed per sindevigoj de civitanoj kaj politikistoj.

La Simpol-movado[redakti | redakti fonton]

La tutmonda movado por simultana politiko aktivas sub la nomo Simpol. Ĝia organizo – la Internacia Simultanpolitika Organizo ISPO (International Simultaneous Policy Organisation) – havas aktivulojn en ĉirkaŭ 25 landoj. Precipe en Aŭstralio kaj Britio jam kelkdek politikistoj subskribis la promeson de Simpol. En Germanio, la unua partio subtenanta simultanan politikon estis la partio UNU MONDO en 2012. Precipe en Germanio, Simpol trovis fortan subtenon en la integrala movado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]