Sin (diaĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sin
lundio
Informoj
Originala nomo 𒀭𒂗𒍪
Eble sama Kusuh • Yarikh • Arma • astrologia Luno
Sekso vira
Patro Enlil
Patrino Ninlil
Edzo/Edzino Ningal
Infanoj Shamash • Inano • Nusku • Ningublaga • Numushda
vdr

Sin laŭ Akada lingvo, (Nana en Sumera lingvo), estis la luna diino de la Babilona mitologio, kaj plue reguligantino de la lunaj fazoj de la naturaj fenomenoj kuneksaj. La du precipaj kultaj lokoj estis Ur kaj Harran, sed multas la urboj kiuj havis templojn dediĉitajn al tiu diino.[1]

Rekonstruita zigurato de Ur. El la elfosaĵoj en la antikva Ur.

La Historia Augusta raportas ke la romia imperiestro Karakalo estis mortigita en 217 dum estis vojaĝanta al Harran por veneri la diaĵon Lunon. La sama aŭtoro raportas pri la opinio, vastiĝinta en la regiono, laŭ kiu la devotulo al ĝi referencanta per invortoj estus submetita al la volo de la verinoj, dum kiu alvokus la diaĵon per virvortoj estus mastro de sia vivo..[2] . Sed iuj esploristoj ne identigas tiun diaĵon Lunus kun Sin (diaĵo).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kiel Ĥaran, Harran ofte aperas en la Biblio: tie setlis familio de Abrahamo, post kiam ili forlasis la Ĥaldean urbon Ur (Gen 11,31–32). “31 Kaj Teraĥ prenis sian filon Abram kaj sian nepon Lot, filo de Haran, kaj sian bofilinon Saraj, edzino de lia filo Abram; kaj ili eliris kune el Ur la Ĥaldea, por iri en la landon Kanaanan; kaj ili venis ĝis Ĥaran kaj enloĝiĝis tie. 32 Kaj Teraĥ atingis la aĝon de ducent kvin jaroj, kaj Teraĥ mortis en Ĥaran. “.
  2. Aelius Spartianu,Vita Antonini Caracallae, Historia Augusta.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Luigi Cagni, La religione della Mesopotamia, in "Storia delle religioni. Le religioni antiche", Laterza, Roma-Bari 1997, ISBN 978-88-420-5205-0
  • L. Bachelot et F. Joannès, « Sîn », Dictionnaire de la civilisation mésopotamienne, Paris,‎ 2001, p. 780-782
  • (en) A. Stone, Nanna/Suen/Sin (god)) , sur Ancient Mesopotamian Gods and Goddesses, Oracc and the UK Higher Education Academy,‎2013 (consulté le 8 mars 2015)

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]