Sinagogo de Kőszeg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sinagogo (Kőszeg))
Sinagogo de Kőszeg
sinagogo
Estiĝo 1859
Lando Hungario vd
Situo Kőszeg
Situo
Geografia situo 47° 23′ 29″ N, 16° 32′ 29″ O (mapo)47.39143516.541362Koordinatoj: 47° 23′ 29″ N, 16° 32′ 29″ O (mapo)
Sinagogo de Kőszeg (Hungario)
Sinagogo de Kőszeg (Hungario)
DEC
Sinagogo de Kőszeg
Sinagogo de Kőszeg
Situo de Sinagogo de Kőszeg
Map
Sinagogo de Kőszeg
vdr

La Sinagogo de Kőszeg estas historia juda preĝejo en Hungario, en la urbo Kőszeg. Ekde 1944 ĝis 2020 la konstruaĵo estis ruino, sed ekde oktobro 2020 ĝis 2022 profunde renoviĝis.

Historio[redakti | redakti fonton]

La judoj vivis en Kőszeg jam dum la la mezepoko, ili estis menciitaj en 1420. Forpelitaj judoj el Bohemio konstruis la unuan sinagogon en 1509. Helpe de riĉa judo oni konstruis la nun videblan sinagogon inter 1858-1959. La judoj estis deportitaj al Aŭŝvico en 1944. La sinagogo estis forlasita. Post la 2-a mondmilito la konstruaĵo restis ruina, ĉar la urbo finance apogis aliajn historiajn monumentojn, neniu aperis por savi aŭ profiti la sinagogon, ĝis de oktobro 2020 ĝis 2022 finfine sukcesis renovigo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas 13 metrojn alta. Nomo de la iama mecenato estas lokita super la enirejo sub la reprezento de la Dek Ordonoj. La tegmento ĝis la jaro 2010 estis nekompleta kaj mankis fenestroj. Oni tiam timis, ke la galerio por la virinoj disfalas, kaj unue sekurigis nur la tegmenton en 2010.