Sinagogo de Kisvárda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sinagogo (Kisvárda))
Sinagogo de Kisvárda
sinagogo
Lando Hungario vd
Situo
Geografia situo 48° 13′ 34″ N, 22° 4′ 50″ O (mapo)48.22603446415822.080426312173Koordinatoj: 48° 13′ 34″ N, 22° 4′ 50″ O (mapo)
Sinagogo de Kisvárda (Hungario)
Sinagogo de Kisvárda (Hungario)
DEC
Sinagogo de Kisvárda
Sinagogo de Kisvárda
Situo de Sinagogo de Kisvárda
Map
Sinagogo de Kisvárda
vdr

La sinagogo de Kisvárda estas historia monumento, nuntempe muzeo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ dokumento en Kisvárda vivis judo jam en 1747, sed en 1784 jam 118 judoj vivis en la urbeto. Ili formis religian komunumon en 1796, poste ili konstruis sinagogon en 1801. Post jarcento ili konstruis pli grandan sinagogon. Ankaŭ en Kisvárda la judoj estis deportitaj al Aŭŝvico en 1944. La sinagogo estis forlasita. En 1975 la urbo aĉetis la konstruaĵon, en 1983 ĝi plene renoviĝis kaj oni uzas ĝin muzeo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La simetria konstruaĵo situas sola laŭ la strato kaj ĝi havas 2 partojn. Unue estis ĉambrego kun lavejo por la manoj. En tiu ĉambrego estas videblaj nomoj de 700 deportitaj martiroj. En la alia ĉambrego diservoj okazis. Kontraŭ la sinagogo situas preĝdomo de la restintaj judoj, la sakraĵoj estis metitaj el la sinagogo al la preĝdomo. Ekstere en mezo de la fasado troviĝas la ĉefenirejo. Estas ankaŭ flanka enirejo al la ligna galerio, kiujn la virinoj uzis en la paseo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.