Sinagogo Piaskower

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sinagogo Piaskower
Synagoga Piaskower w Białymstoku
pereinta konstruaĵo
Estiĝo 1893
Lando Pollando vd
Situo Bjalistoko
Adreso Piękna 3
Situo
Geografia situo 53° 7′ 45″ N, 23° 9′ 15″ O (mapo)53.12911623.154038Koordinatoj: 53° 7′ 45″ N, 23° 9′ 15″ O (mapo)
Sinagogo Piaskower (Bjalistoko)
Sinagogo Piaskower (Bjalistoko)
DEC
Sinagogo Piaskower
Sinagogo Piaskower
Situo de Sinagogo Piaskower
Map
Sinagogo Piaskower
vdr

La sinagogo Piaskower estas sinagogo en Bjalistoko ĉe la strato Piękna n-ro 3. Ĝi estis la ĉefa hebrea preĝejo de bjalistoka kvartalo Centrum.

vidaĵo de nordoriento
Enirejo de la Esperanto-klubejo; super la pordo videblas niĉo, en kiu troviĝis toraa ŝranko
La sinagogo vidata de la strato Piękna

Ĝi estis konstruita en 1893 sur la loko kie antaŭe staris ligna judisma preĝejo. En la sinagogo funkciis religia lernejo Talmud Tora. Dum la 2-a mondmilito nazioj detruis la konstruaĵon.

Post la milito en la sinagogo funkciis centro de juda komunumo kaj ekde 1948 - Soci-Kultura Societo de Judoj en Pollando. La konstruaĵon oni forlasis en 1968. Post renovigo ĝi estis sidejo de kulturdomo kaj oficejo pri flugfolioj. Post incendio en 1989 renovigis ĝin firmao Wersal Podlaski kaj ekokupis la internon por siaj oficejoj. Nuntempe ĝi estas ankaŭ la sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Fondumo Zamenhof.

La sinagogo estis kvarangula kaj la ĉefa preĝosalono pli malpli kvadrata. La sola elemento de antaŭa aspekto ene estas du metalaj kolonoj kiuj apogas balkonon kaj la niĉo en kiu staris toraa ŝranko. La antaŭan aspekton konservis formo de la konstruaĵo, formo de plafonoj kaj fenestroj. La aspekton oni refaris post la incendio laŭ fotoj kaj ĝi ne tute samas kiel la antaŭa - oni ŝanĝis la tegmenton.

la enirejo de la Esperanto-klubejo en la sinagogo pli detale

Ekde junio 2008 sinagogo Piaskower estas parto de la trako laŭ la juda kulturo en Bjalistoko, preparita de laboristoj kaj studantoj ĉe Universitato en Bjalistoko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]