Sinagogo Rykestraße de Berlino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
orienta flanko de la sinagogo kun ĉefa enirejo

La sinagogo Rykestraße de Berlino situas en la strato Rykestraße (numero 53) de la kvartalo Prenzlauer Berg de la urbodistrikto Pankow de Berlino, en la orienta urboparto kaj en subkvartalo nomata "Kollwitzkiez". Post sia reinaŭguro en 1953 ĝi havis lokon por 2000 personoj, post rekonstruo por 1200 personoj - sekve ĝi nuntempe estas la plej granda sinagogo de Germanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Planoj kaj komenciĝoj[redakti | redakti fonton]

ĉefa navo de la sinagogo

Kvankam la ĉirkaŭaĵo de la strato Rykestraße ĝis la sinagoga konstruo ne estis centro de la juda setlado en Berlino, la strato post konstruo de la sinagogo eksimboligis la tiutempan floradon de la urba juda komunumo. La komunumo en 1904 tie konstruigis plian urban sinagogon, ĉar pro la alveno de multaj precipe orienteŭropaj judoj kaj ilia ekvivo en la nordoriento de Berlino necesis plia preĝejo krom la pli urbocentra Nova sinagogo de Berlino. De la sinagogo komenciĝis la funebraj procesioj al la juda tombejo de la strato Schönhauser Allee. Post nur dek monatoj da konstruado, kunordigata de la komunuma arkitekto Johann Hoeniger (1850-1913), la sinagogo povis estis inaŭgurita la 4-an de septembro 1904, ĝustatempe antaŭ la altaj festotagoj de la jaro 5665 laŭ la juda kalendaro. Estis forta malkonsento en la komunumo, ĉu la sinagogo laŭ modelo de la urbocentra nova sinagogo kaj de multaj kristanaj kirkoj rajtu havi orgenon aŭ ĉu tio estus tro maltradicia: tial fine oni ne enkonstruis orgenon, sed antaŭvidis lokon por ĝia ebla posta enkonstruo. Ankoraŭ en aŭtuno 1904 en la antaŭa sinagoga konstruaĵo malfermiĝis la 6-a religia lernejo de la urba juda komunumo kun ĝis 500 lernejanoj. En 1922 la komunumo en la konstruaĵo malfermis privatan bazlernejon de la juda komunumo, kaj en 1926 la 3-an privatan mezlernejon de la komunumo. Ekde la jaro 1904 ĝis la komenciĝo de la nazia terora reĝimo en 1933, la kvartalo Prenzlauer Berg konsideriĝis centro de juda vivo en Berlino.

Nazia epoko[redakti | redakti fonton]

rozflora fenestro ĉe la suda flanko

Kvankam la juda religia vivo post la nazia ekrego publike finiĝis, interne kreskis la bezono de judaj religiaj eventoj, kiun la komunumo en la sinagogo Rykestraße provis plejeble bone plenumi. Inter alie, la baza lernejo estis ampleksigita. En 1934 en la diservoj de vendredaj vesperoj ekuziĝis nova, pli tradicia liturgio, kaj du jarojn pli poste ankaŭ en la diservoj de sabataj matenoj. La sinagogo situis en korto de nur malvasta teritorio, tutproksime de pluraj pluretaĝaj laboristaj loĝdomoj, kio en la pogromo de novembro 1938 malebligis kompletan detruon de la sinagogo. La sinagoga interno tamen estis perforte malhonorigata kaj detruataj, kaj la rabeno kun pliaj komunumaj gvidantoj estis malliberigitaj en la nazia koncentejo Sachsenhausen.

Post kiam en aprilo 1940 okazis la lasta juda diservo, la sinagogo estis transdonita al la nazigermana armeo Wehrmacht kaj estis misuzita kiel ĉevalejo. La 3-a mezlernejo post la someraj ferioj de 1941 estis transdonita al la armea poŝta servo. La restintaj lernejaj infanoj ĝis la deviga malinstalo de ĉiuj judaj lernejoj la 30-an de junio 1942 povis pliinstruiĝi en diversaj provizoraj lokoj organizitaj de la juda komunumo.

Post la liberigo de Germanio el la nazia reĝimo fare de la Aliancanoj en la antaŭa konstruaĵoparto de la sinagogo dumtempe estis loĝigitaj judoj el Orienta Eŭropo, kiuj iel pretervivis la hororan reĝimon. La 29-an de julio 1945 la rabeno Martin Riesenburger celebrigis la unuan judan nuptofeston de la urbo post la Holokaŭsto.

Epoko de GDR[redakti | redakti fonton]

Kiel sola konservita sinagogo en Orienta Berlino la konstruaĵo post ampleksa renovigo estis reinaŭgurita la 30-an de aŭgusto 1953 gvide de rabeno Martin Riesenburger. Post la konstruigo de la Berlina Muro, ĝi servis kiel komunuma centro de la orientberlinaj judoj kaj ankaŭ iĝis la juda centro en GDR. En 1961 la komunumo havis 3000 membrojn. En 1966 mortis rabeno Riesenburger, nova rabeno ne povis esti vokata, kaj de tiam la komunumo dependis de eksteraj rabenoj. Kantoro de la komunumo ekde la jaro 1966 estas Oljean Ingster. Ĉirkaŭ la jaro 1990 la komunumo estis malgrandiĝinta al nur proksimume 200 membroj.

Post la konstrua renovigo de 1953 okazis plia renovigo en 1957. Pro fortaj damaĝoj pro ŝtormoj inter la jaroj 1967 kaj 1978 necesis pluaj renovigoj.

Post la reunuiĝo de Germanio[redakti | redakti fonton]

Altaro

Ekde aŭtuno 1999 en la eksa bazlernejo situas instruejo de la fondaĵo Ronald S. Lauder, kies tasko estas la subteno de juda vivo en centra kaj orienta Eŭropo.

Inter la jaroj 2000 ĝis 2003 renoviĝis la fenestroj kaj pordoj. La 100-jara jubileo de la sinagogo la 12-an de septembro 2004 iĝis renoma socia evento, en kiu ankaŭ partoprenis la germania ŝtatprezidanto Horst Köhler, la israela ambasadoro Ŝimon Ŝtajn kaj la berlina urbestro Klaus Wowereit.

Inter 2004 kaj 2007 gvide de la arkitektoj Ruth Golan kaj Kay Zareh okazis la ĝis nun plej ampleksa konstrua renovigo de la sinagogo, kiu celis laŭeble restarigi la originan staton. Tiu tasko montriĝis aparte malfacila, ĉar la origina stato parte apenaŭ rekoneblis. Ekzemple la internaj muroj ankoraŭ komence de la 1990-aj jaroj novpentriĝis brune kaj blanke, kaj ankaŭ feraj lustroj estis lakigitaj tiutempe. La urba registaro de Berlino signife subvenciis la renovigon. La 31-an de aŭgusto 2007, samtempe kun inaŭgusto de Judaj Kulturaj Tagoj en la urbo, la sinagogo remalfermiĝis. La plejmulto de nunaj komunumanoj estas judoj el la teritorio de la eksa Sovetunio.

Rabenoj de la sinagogo[redakti | redakti fonton]

  • Siegmund Maybaum (1844–1919)
  • Josef Stier (1843–1919)
  • Samson Hochfeld (1871–1921)
  • Josef Eschelbacher (1848–1916; ortodoksa judismo)
  • Siegfried Alexander (1886–1943 en la nazia koncentrejo Auschwitz; ortodoksa judismo)
  • Moritz Freier (1889–1969; ortodoksa judismo)
  • Ezechiel Landau (1888–1965; ortodoksa judismo)
  • Wilhelm Lewy (1876–1949; ortodoksa judismo)
  • Israel Nobel (1878–1962; ortodoksa judismo)
  • Markus Petuchowski (1866–1926; ortodoksa judismo)
  • Max Weyl (1873–?, deportita al la nazia koncentrejo Theresienstadt en 1942; finstudinto de rabena seminario de ortodoksa judismo, tamen mem ano de reformisma judismo; ankaŭ rabenis en la sinagogoj Kaiserstraße, New Synagogue kaj Lindenstraße)
  • Manfred Swarsensky (1906–1981)
  • neniuj judaj diservoj en la sinagogo inter aprilo 1940 kaj julio 1945
  • Martin Riesenburger (1896–1965), rabeno de la urba juda komunumo ekde junio 1939, oficis en tiu sinagogo inter julio 1945 ĝis sia morto en 1965
  • Ödön Singer, oficis inter 1965 kaj 1969
  • sen rabeno inter la jaroj 1969 kaj 1987
  • Isaac Newman (naskiĝis en 1923, usonano), oficis inter septembro 1987 kaj majo 1988
  • sen rabeno inter la jaroj 1988–1990
  • rabenoj de la juda komunumo en Berlino (Jüdische Gemeinde zu Berlin), reunuigita ekde la 1-a de januaro de 1991

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]