Sinagogo de Óbuda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Sinagogo en Óbuda estas la plej malnova sinagogo de Budapeŝto.

Fronto de sinagogo de Óbuda
Norda parto de la sinagogo

Historio[redakti | redakti fonton]

La judoj loĝadis en Óbuda ekde 1349. Ili konstruis la unuan sinagogon en 1738, kiun ili pligrandigis en 1746. La sekva konstruiĝis en 1769, kiu en 1821 estis plene trakonstruita laŭ klasikismo. En 1876 inundo okazis, oni boate eniris la sinagogon por savi objektojn. En 1900 denove trakonstruo okazis. En 1957 la konstruaĵo ricevis statuson Monumento historia. Ĝi estis vendita en la 1960-aj jaroj, tial ĝi iĝis muzeo pri teksaĵoj, poste Hungara Televizio profitis ĝin. En 2010 la sinagogo estis luita (poste renovigita) kaj ĝi estas centro de la juda eklezio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio
Suda parto de la sinagogo