Sinagogo de Nitra

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Sinagogo de Nitra estas protektita grandvalora arkitektura historia monumento de Slovakio en urbo Nitra.

Sinagogo en Nitra

Historio

La judoj konstruis la nun videblan sinagogon en tiam hungara urbo Nyitra inter 1910-1911. La impona konstruaĵo estis projekciita fare de hungara arkitekto Lipót Baumhorn, kiu jam faris similajn konstruaĵojn en diversaj urboj de Hungario. Malĝoja ĉapitro en la historio de la sinagogo kaj judeco estas tio, kiam slovakaj faŝistoj deportis la judojn. Ili grandparte pereis, granda parto el la postvivantoj elmigris al Israelo. Post la 2-a mondmilito la sinagogo ne estis uzata. En 1982 la juda komunumo transdonis la konstruaĵon al la distrikto, poste al la urbo. La rekonstruo kaj trakonstruo finiĝis en 2004. Hodiaŭ en la sinagogo okazas koncertoj, ekspozicioj, prezentadoj de teatraĵoj, ekspozicio dediĉita al la holokaŭsto.

Konstruaĵo

La konstruaĵo situas ĉe stratoangulo. La sinagogo miksas plurajn stilojn kiel eklektikismo, sed imponas la maŭra-bizanca stiloj. En la mezo granda kupolo etendiĝas, kiun 4 kolonoj tenas. Interne la sakramentoj mankas.

Fontoj

  • slovaka Vikipedio