Sinagogo de Přívoz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sinagogo de Přívoz
ĉeĥe: Synagoga v Přívoze
sinagogo
Sinagogo en Přívoz ekzistis inter la jaroj 1904 ĝis 1939.
Oficiala nomo: Synagoga v Přívoze
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Přívoz
Historia regiono Silezio
Situo Sinagogo de Přívoz
 - koordinatoj 49° 51′ 02″ N 18° 16′ 18″ O / 49.85056 °N, 18.27167 °O / 49.85056; 18.27167 (mapo)
Arkitektoj Ignatz Felix, Eugen Noë
Stilo Novromaniko
Konstruado -
 - komenco 1904
 - konsekro 30-an de oktobro 1904
Uzado 10-an de junio 1939 forbruligita
Pereo 1940 detruita
Religio judismo
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Portalo pri Ĉeĥio

Sinagogo en Přívoz situis en Ostrava-Přívoz ekde la jaro 1904 ĝis 1939.

La juda sinagogo en strato Försterova (hodiaŭ Hlávkova) situis en lokoj de ĝardeno inter domoj n-ro 4 kaj 6. Bezono de ties konstruado komencis esti aktuala en la dua duono de la 19-a jarcento, kiam plialtiĝis nombro de alloĝiĝintaj judoj precipe el Galicio (en la jaroj 1900-1921 vivis da ili en Přívoz inter 500 - 600). Por subteni tiun ĉi intencon estis en la jaro 1900 destinita Přívoza templa societo (Přívozer Tempel-Verein), kies prezidanto fariĝis Filip Förster, longjara membro de la municipa komitato. Post tio, kiam la municipo kaj la templa societo interkonsentis en kondiĉoj de kontrakto, oni alpaŝis en duono de la jaro 1904 al propra konstruado, kiu estis aŭtune de la sama jaro finita. Komence de junio de 1939 la sinagogo estis forbruligita fare de nazioj. La sinagogo kuŝiĝis per cindro la 9-an de junio 1939.