Sinagogo en Caransebeș

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La sinagogo de Caransebeș estas la unusola juda historia monumento en la urbo.

Sinagogo en Caransebeș

Historio[redakti | redakti fonton]

En la iama malgranda hungara urbo Karánsebes (nun Caransebeș en Rumanio) vivis 50 da judoj en 1819. Ili konstruis sian sinagogon inter 1893-1894. Post la 2-a mondmilito jam dum dominado de Rumanio iom da judoj elmigris al Palestino kaj Usono. En 2004 oni deklaris la sinagogon historia monumento. Ĝi estas ankoraŭ malferma, kelkfoje oni aranĝis orgenokoncertojn.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La sinagogo estis konstruita en eklektika arkitektura stilo, sed dominas la novgotiko. La konstruaĵo estas unu el la plej distingaj kaj originalaj konstruaĵoj en la urbo. Ĝi situas laŭ la strato kaj kontaktiĝas kun la najbaraj domoj. Ĝi havas areon de 191 m². Inter la karakterizaj elementoj estas la du maldikaj turoj kun sur la pinto stelo de Davido. Inter la turoj meze malgranda fenestrorozo situas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Rumana Vikipedio