Sinagogo en Keszthely

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Sinagogo en Keszthely estas eklezia konstruaĵo de la urbo.

Fasado de sinagogo en Keszthely

Historio[redakti | redakti fonton]

Judoj alvenis en Keszthely ekde la 18-a jarcento, en 1766 juda komunumo formiĝis. Tiu ĉi sinagogo estis konstruita en 1852 (la pli frua sinagogo en alia loko funkciis ekde 1769). Ĝia formo estis ŝanĝita en 1894 al eklektikismo (stilo). La orgeno estis instalita en 1898. La sinagogo parte renoviĝis en la jaroj 1930, 1945, 1967, 1995. Dum la 2-a mondmilito la judaro grandparte estis mortigita en Aŭŝvico kaj la survivintoj forfuĝis.

Estas menciinda, ke kantisto de la sinagogo estis patro de Károly Goldmark.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La sinagogo estis konstruita origine en novklasikisma stilo. Ĝia longo, larĝo kaj alteco estas preskaŭ egalaj. Interne galerio estas ĉirkaŭita en 3 flankoj por la virinoj. Ĉe la sinagogo memora obelisko situas pri la holokaŭsto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • angla Vikipedio

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]