Sinagogo en Opava

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Sinagogo en Opava
Opava templo sur laŭtempa bildkarto el la jaro 1900
Opava templo sur laŭtempa bildkarto el la jaro 1900
demolished synagogue
Loko
Ŝtato Prusio
Ĉeĥoslovakio
Municipo Ĉeĥa Silezio
Bazaj informoj
Religio judismo
Rito judismo
Uzado 1896 ĝis 1938 - forbruligita kaj detruita
Arkitektura priskribo
Konstrustilo maŭra stilo
Konstruado 1895 ĝis 1896,
Specifo
Ligiloj
vdr

Sinagogo en Opava, aŭ alie Templ, novromana konstruaĵo en maŭra stilo de signifa arkitekto Jakob Gartner situis en silezia urbo Opava inter la jaro 1895 kaj 1938, kiam ĝi estis forbruligita kaj egaligita kun la tero fare de sudetaj germanoj. Tio estis unu el la plej karakterizaj konstruaĵoj de sia speco en tiama Ĉeĥoslovakio. Al la origina objekto ĝis hodiaŭ ligas nomo de strato U sinagogy (Ĉe sinagogo).

Historio de juda komunumo en Opava

La unua dokumentita mencio pri judoj en Opava devenas el la jaro 1281. Pli poste verŝajne la judoj el Opava estis ekziligitaj, sed rektajn fontojn oni ne havas al tio. Nova juda loĝiĝo estis poste ellandigita el la tuta Silezio en la paso de la 16-a jarcento. Judoj devis forlasi Opavon dumtempe en la jaro 1501, definitive poste en la jaro 1523. Sed la unua duono de la 19-a jarcento signifas revenon de la judaj familioj ĝis Opava. En 1850 estas malfermita la unua preĝloko. Ekde duono de la jarcento nombro de la judaj familioj rapide kreskis; en 1876 en la urbo vivas 134 personoj de juda kredo, en la jaro 1921 tio jam estas preskaŭ je mil pli, 1,127 (3% da loĝantoj). Al la jaro 1930 ĉi tie anoncis sin al la juda nacieco 971 loĝantoj (2%), eĉ kiam supozata reala nombro estas pli alta. Finon de prospereco de la opavaj judoj alportis en la dua duono de la tridekaj jaroj veno de naziismo. Opava, kiel unu el la urboj apartenantaj en Sudetio, estis post Munkena interkonsento absolute priregita de Tria regno.

Post la dua mondmilito estis ĉi tiea juda komunumo renovigita kaj ĝi funkciis ĝis la jaro 1959, kiam ĝi estis ŝanĝita en sinagogan korpuson, kiu pereis antaŭ la jaro 1980. La komunumo povis esti post la milito renovigita dank' al personoj de la juda kredo el Karpata Rutenio, kiuj liberigis Ĉeĥoslovakion kiel membroj de la 1-a ĉeĥoslovaka armea korpuso kaj jam ili ĉi tie ekloĝis, same dank' al plenmano da revenintoj el koncentrejoj. Hodiaŭ en Opava la komunumo ne estas.

Sinagogo

La sinagogo estis konstruita inter la jaroj 1895 kaj 1896, do relative malfrue, en tiam tre moda la t.n. maŭra stilo. La arkitekturan planon konstruis verŝajne jam en la jaro 1894 konata arkitekto de sinagogaj konstruaĵoj, přerova naskiĝinto Jakob Gartner. La konstruaĵo mem estis realigita en la jaroj 1895 ĝis 1896, kiam la opava templo estis kun gloro malfermita. Pli ol kvar dekjaroj ĝi servis al sia celo kaj ĝi fariĝis sendube unu el dominaĵoj de la silezia metropolo. Pereon alportis al ĝi nur uzurpo de Sudetio fare de la naziismo. Deutsche Post für Sudetenland, la laŭtempa nazia preso, referas pri la pereo de tiu ĉi belega konstruaĵo la 10-an de novembro 1938 jene:

Citaĵo
 "Terurige belega vido estis al en lumo vipantaj flamoj en kvar angulaj turoj kaj al granda kupolo de la templo, kiuj fine ĉiuj kun granda bruego detruiĝis. La alireblaj vojoj estis hieraŭ plenigitaj de scivolemuloj, kiuj ĉi tien venadis en granda kvanto, por ke ili povu rigardi la incendion de la sinagogo. La ŝirma kaj la helpa policoj fermis la alvenon. La restaĵoj de la forbrulinta sinagogo, kiu estis konstruita en tipe juda supraĵa orienta stilo sur bela loko meze de nia urbo (...), estos baldaŭ forigitaj kaj sur la loko, kie antaŭe situis la templo, elkreskos baldaŭ reprezentiga kaj la urbon inda konstruaĵo." 

Sur la loko, kie la sinagogo situis, hodiaŭ estas malplena loko. Al iama objekto ĝis hodiaŭ ligas nomo de strato U sinagogy (Ĉe sinagogo).

Eksteraj ligiloj

Literaturo

  • Fiedler, Jiří: Židovské památky v Čechách a na Moravě, Praha 1992, ISBN 80-900895-1-8