Sinagogo granda de Erfurto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekstero de la sinagogo.
Interno de la sinagogo.

La Granda sinagogo troviĝis en la turingia ĉefurbo Erfurto de 1884 ĝis 1938.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la enkorpigo de Erfurto al Prusio en 1815 resetlis pli granda nombro da judoj. Komence la komunumo starigis la t.n. Malgrandan sinagogon malantaŭ la urbodomo, kiu ekde la la mezo de la 19-a jarcento jam iĝis tro malspacabunda.

Pro tio oni akiris grundon ĉe la hodiaŭa Juri-Gagarin-cirkla bulvardo (tiama adreso: Kartäuserring nr. 14). Tie konstruitis inter 1882-84 sinagogo kun historiisma kupolo. Planis la konstruaĵon la frankfurta arkitekto Siegfried Kusnitzky, la projektinto de la famekonata Börneplatz-sinagogo en la hesa grandurbo. Konsekro fariĝis en la 4-a de septembro 1884 fare de la rabenoj Theodor Kroner kaj Dr. Karo. La ejo havis ĉ. 500 sidlokojn kaj estis bunte ornamita. Antaŭis tion akraj kvereloj pri enstalo de orgeno. Rezulto estis dissplitiĝo de la komunumo: parto komencis diservojn aliloke, ekster la en siaj okuloj tro reformema sinagogo.

Problemoj[redakti | redakti fonton]

Dum la sekvintaj jardekoj la sinagogo funkciadis bone. Sed jam la 1920-ajn jarojn oni raportis pri profanadoj kaj malsanktigoj de la loko, kiu detruitis en 1938 dum la Kristala nokto. Oni devigis la judan komunumon pagi mem la kostojn por la malkonstruo de la forbrulita ruino kaj la ĉirkaŭbarigo de la grundo. En 1939 la urbo ekposedis ĝin kaj konstruis sur ĝi en 1940 deponejeton por koakso.

Post la Dua mondmilito oni konstruis samloke la Novan sinagogon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]