Sinagogo malgranda de Erfurto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kleine Synagoge Erfurt

La Sinagogo malgranda de Erfurto (germane: Kleine Synagoge), situanta en la urbokerno, nombriĝas al la multnombraj spuroj de juda vivo en la ĉefurbo turingia.

Funkcio kiel sinagogo ĝis la vendo[redakti | redakti fonton]

Kiam la komencon de la 19-a jarcento denove judoj setlis en Erfurto, privata loĝdomo servis kiel sinagogo. Samloke en 1840 oni starigis la Malgrandan sinagogon kiel la unuan judan preĝlokon post preskaŭ 500 jaroj; ĝi estis konsekrita fare de rabeno Philippson en la 10-a de julio. La klasikisma duetaĝa ejo kun grandaj arkoformaj fenestroj sur la fasado havis preĝadlokon (kun porvirina galerio), mikveon subetaĝe kaj loĝejojn por la administrantoj. Pro la kresko de la komunumo estis konstruita la Granda sinagogo ekster la urbokerno. La jam ne funkcianta domo en la centro estis vendita al la komercisto C.C. Römpler en 1885, kiu uzis la ejon kiel deponejon por bareloj kaj fabrikon de vinagraj substancoj kaj alkoholaĵoj.

Dum la du militoj[redakti | redakti fonton]

Post kiam la urbo iĝis posedanto de la ejo, fariĝis logejoj en 1918. Danke al tiaj ŝanĝoj la sinagogo ne plu identiĝis kiel sinagogo. Tio malhelpis ĝian malkonstruon dum la Tria Regno. Ĝis 1993 fakte troviĝis tie loĝejoj.

Remalkovro[redakti | redakti fonton]

Dum la GDR-tempo la ejo ege estis neglektata kaj oni apenaŭ konis la historion de la loko. Komence je la fino de la 1980-aj jaroj, homoj ekinteresiĝis pri la domo. Samtempe oni cerbumis pri ĝia estonta utiligo. En 1992 estis deklarata la domo monumento protektinda kaj prezentiĝis la unua plano aranĝi tie renkontiĝcentron. Dum la restaŭradlaboroj sekvintaj oni strebis refari la originalan aspekton.

Remalfermo[redakti | redakti fonton]

En la 9-a de novembro 1998 solene kaj ceremonie remalfermiĝis la sinagogo. Tie ĉi nuntempe okazas prelegoj, paroladoj, koncertoj kaj kongresetoj. Celo estas i.a. malaltigi la barilon al la juda kulturo per lernigo de judaj tradicioj, historio kaj religio al nejudoj. Sekve la iama sinagogo aktive kontribuas al la tolerema kuna ekzisto de diversaj kulturoj kaj religioj en Turingio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]