Sinajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sinajo
Satelita bildo
Satelita bildo
duoninsulo
Akvejo 1 Akaba golfo
Akvejo 2 Sueza Golfo

Geografia situo

29° 30′ 0″ N, 33° 50′ 0″ O (mapo)29.533.833333333333Koordinatoj: 29° 30′ 0″ N, 33° 50′ 0″ O (mapo)
Sinajo (Egiptio)
Sinajo (Egiptio)
DEC
Sinajo
Sinajo

Map

Areo 61 000 km²
Mapo de Sinajo
Mapo de Sinajo
vdr

Sinajo (arabe: سيناء Sīnā, hebree סיני) estas monta, dezerta duoninsulo en la pleja nordo de Egiptio, kiu norde limas al Israelo kaj la Gaza sektoro. Ene de ĝia teritorio, ekzistas la Dezerto Sinaja kaj samnoma monto.

Geografio

La suda parto de la duoninsulo

La duoninsulo Sinajo situas inter la kontinento Afriko kaj la Araba duoninsulo. Geografiaj koordinatoj estas 29° 30′ N 33° 50′ O / 29.500 °N, 33.833 °O / 29.500; 33.833 (mapo). Ĝi havas areon de 60.000 km², kaj la suda pinto tuŝas la Ruĝan Maron. La okcidenta limo estas la Golfo de Suezo, la oriente la Golfo de Akabo, kaj norde lima s la Mediteranea Maro. La duoninsulo kalkuliĝas parto de Azio. La pejzaĝo estas dezerta kaj aparte en la sudo karakterizita per krutaj montoj preskaŭ sen vegetaĵo.

La jara pluvokvanto en la sabla sinaja dezerto, kiu loke nomiĝas Et Thi, estas inter 20 kaj 50 mm, kio igas la duoninsulon unu el la plej sekaj regionoj de la tero. Tamen en la pleja sudo de la duoninsulo jara pluvokvanto de 150 ĝis 200 mm ebligas al nomadoj bredi iom da bestoj.

Biogeografie Sinajo estas parto de la ekoregiono arabaj-sinajaj dezertoj kaj kserofitaroj de la palearkta ekozono.

Loĝado

La duoninsulo administre konsistas el du provincoj de Egiptio: la provinco Norda Sinajo (Ŝimal Sina) kun la ĉefa urbo El Ariŝ kaj la provinco Suda Sinajo (Ĝanub Sina) kun la ĉefa urbo at-Tur. La urbo El Ariŝ ĉe la bordo de la Mediteranea Maro havas proksimume 115 000 loĝantojn kaj estas la plej granda loĝloko de Sinajo.

Ĉe la suda pinto de la duoninsulo situas la konata urbo Ŝarm el Ŝeiĥ kaj la neloĝata nacia parko Ras Mohammed. Inter la havena urbo Nuŭejba ĉe la orienta marbordo kaj la urbo Akabo en Jordanio alternas pramo.

la katarina monaĥejo sur la duoninsulo, fondita inter la jaroj 548 kaj 565.

La Katarina Monaĥejo, fondita inter la jaroj 548 kaj 565, troviĝas piede de la Monto Sinaja, kiu altas 2285 metrojn. La monaĥejo estas inter la plej malnovaj monaĥejoj kristanoj, neniam detruiĝis kaj hodiaŭ apartenas al la greke ortodoksa eklezio.

En la nordo de la duoninsulo konstruiĝas la Kanalo El-Salam. Per ĝi akvo de la rivero Nilo kondukiĝas sub la Kanalo de Suezo ĝis la nordo de Sinajo kaj uziĝas por la akvigo de grandaj sekaj areoj por agrikulturo. La unua parto de la kanalo pretiĝis dum la jaro 1997.


Vidu ankaŭ