Sinaloa
Sinaloa (Esperantigite: Sinaloo) estas provinco (subŝtato) de Meksiko. Ĝi situas nordokcidente ĉe Pacifiko, parte ĉe ties Kalifornia Golfo.
Ĝi havas areon de 58.000 km² kaj loĝantaron de 2,5 milionoj kaj dividiĝas en 18 komunumojn (municipojn); vidu ankaŭ la liston de komunumoj en Sinaloa.. Ĝia ĉefurbo nomiĝas Culiacán. La provinca kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-SIN".
Gravaj ekonomikaj branĉoj de la provinco estas turismo, mara fiŝkaptado kaj agrokulturo; la provinco nomiĝas "grenejo de Meksiko". Agrokulturo koncentriĝas ĉirkaŭ la urbo Los Mochis. Por turismo tre gravas la pacifika banloko Mazatlán.
Eksteraj ligiloj [redakti]
http://www.congresosinaloa.gob.mx
http://www.uasnet.mx
http://www.ulama.freehomepage.com
Oficiala retejo (hispane)
Vidu ankaŭ [redakti]
Aguascalientes | Baja California | Baja California Sur | Campeche | Chiapas | Chihuahua | Coahuila | Colima | Durango | Guanajuato | Guerrero | Hidalgo | Jalisco | Jukatanio | Estado de México | Michoacán | Morelos | Nayarit | Nuevo León | Oaxaca | Puebla | Querétaro | Quintana Roo | San Luis Potosí | Sinaloa | Sonora | Tabasco | Tamaulipas | Tlaxcala | Veracruz | Zacatecas
Federacia Distrikto (Distrito Federal)