Sincero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sincero lau PIV estas la ago

  1. de persono aganta kaj parolanta sen mensogo kaj ŝajnigo, en plena akordo kun siaj sentoj kaj opinioj, kaj
  2. farata, dirata aŭ sentata sen mensogo kaj ŝajnigo.

Temas pri unu el la plej gravaj dimensioj de honesto. Laŭ la tradicia etiko de Japanio, temas pri unu el la sep virtoj de Bushidō.

La koncerna adjektivo sincera signas karakteran econ

  • ne kliniĝi je socia premo perfidi siajn konvinkojn,
  • ne iusence flati aliulon kun la celo manipuli tiun personon,
  • ne hipokrite ŝajnigi al si mem pli pozitivajn ecojn ol estas vere, kaj
  • ne manipuliĝi pro materia avantaĝo (ricevo de mono), samkiel ne mem manipuli per materia avantaĝo.

Sincereco diferencendas de martireco, kio signifas la staron por konvinko vidalvide al la socio (eĉ se la socio minacas per murdo aŭ murdas la konvinkiton), dum sincereco temas pri la konvinko vidalvide al unuopa persono.

Antonimo de sincereco estas simple la malo nesincereco respektive malsincereco, sed ankaŭ la koncepto hipokrito.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]