Sindo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo en Pakistano
Flago

Sindh (sinda lingvo: سنڌ, urdua lingvo: سندھ) aŭ Sindo esperante estas unu el la kvar provincoj de Pakistano. Ĝi situas sude en la lando, ĉe la bordo de Hinda Oceano. Ĝia ĉefurbo de 1936 estas Karaĉio; iamaj ĉefurboj estis Hajderabado kaj Thatto.

La provinco havas ĉ. 40 milionojn da loĝanto, triono el ili loĝas el la ĉefurbo. Administre Sindh estas dividita al 23 distriktoj. Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2 estas PK-SD.

Oficiala lingvo estas la sinda, hindeŭropa lingvo skribata per arabaj literoj, parenca al Sanskrito. Laŭ censo el 1998 59,7 % de la loĝantaro parolas ĝin; la urduan parolan 21,1 %, la panĝaban 7,0 % kaj la paŝtuan 4,2 %.

91,3 % de la loĝantoj estas islamanoj. Krome estas 6,5 % da hinduoj kaj 1,0 % da kristanoj.

Sud-okcidente de ĝi estas la Hinda Oceano; sude kaj oriente ĝi limas al Barato, norde al Panĝabo kaj okcidente al Baluĉio

Provincial symbols of Sindh (unofficial)
Provincial animal
Provincial bird
Provincial flower
Provincial tree