Sindromo de Asperger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Homoj kun Asperger-sindromo ofte montras restriktigitajn aŭ specialigitajn interesojn, kiel ekzemple ĉi tiu knabo interesiĝas pri staplado de ladskatoloj.

Sindromo de Asperger (ankaŭ Asperger-sindromo, Aspergera sindromo) estas unu el pluraj perturboj de la aŭtisma spektro (PAS) kiuj estas karakterizataj per apartaj sentivecoj, malfacilaĵoj en komunikado kaj sociaj kapabloj, kaj per limigitaj kaj stereotipigitaj interesoj kaj okupoj. La sindromo de Asperger malsamas de la aliaj perturboj de la aŭtisma spektro per manko de ajna ĝenerala malfruiĝo en lingvaj kapabloj aŭ kogna evoluo. Detalemo, perfektiĝemo, elstaraj lingvaj kapabloj, pedanta parolmaniero kaj motora plumpeco estas ofte raportataj. Pro bona inteligento oni povas malfacile rekoni ĝin, la plejparto de la kazoj restas sen rekono. Averaĝe nur unu virino estas diagnozata kontraŭ 5 viroj. Multaj homoj, ĉefe virinoj, sentas sian diferencon, maskas siajn malavantaĝojn, adaptiĝas al la socio sen scii pri sia sindromo. Ofte aldoniĝas aliaj perturboj: plejofte ĉe la virinoj depresio kaj anksio kaj ĉe la viroj malatento kaj hiperaktiveco.

La sindromo de Asperger estas nomita honore al Hans Asperger, kiu en 1944 priskribis infanojn en sia praktiko, kiuj laŭŝajne posedis normalan intelekton sed kiuj ne posedis sufiĉajn kapablojn pri nevorta komunikado, ne kapablis ĝuste montri empation kun siaj samaĝuloj kaj estis fizike plumpaj. La terminon donis la angla doktoro Lorna Wing, ŝi uzis ĝin unue en 1981.

Kvindek jarojn poste oni agnoskis la aspergeran sindromon en la Klasifiko Internacia de Malsanoj kaj rilataj sanproblemoj (ICD-10) kaj en la 4-a eldono de la Diagnoza kaj Statistika Manlibro de mensaj malordoj respektive perturboj (DSM-IV) sub la nomo Perturbo de Asperger. Oni distingas la aspergeran sindromon disde la altfunkcianta aŭtismo (HFA) ĉefe per la ekzameno de la inteligento. Ĉe la altfunkcianta aŭtismo la averaĝa nombro tre altas dum ĉe la aspergera sindromo ĝi povas esti ordinara aŭ havi grandan malsimilon, tio estas altan averaĝon por la lingva parto kaj malaltan por la performa parto (la spacostrukturaj taskoj) tiel ke oni nomas ĝin heterogenan kaj ne povas kalkuli averaĝon. La disvastiĝo de aspergera sindromo ne estas firme establita. La preciza kaŭzo de la aspergera sindromo estas nekonata, kvankam esploroj indikas la [[genetiko|genetikan kontribuon kaj cerboskanaĵoj identigis strukturajn kaj funkciajn diferencojn en specifaj regionoj de la cerbo. Ĉefe genetiko progresas kaj senĉese aperadas artikoloj pri freŝaj malkovroj, laste pri la specifo de la virinaj cerboj kiujn oni ĝis nun ne sufiĉe esploris.

De 2013 oni ne plu uzu la terminon "sindromo de Asperger" sed nur "perturbo de la aŭtisma spektro". Parto de la aspergera komunumo kontraŭstaras tiun ŝanĝon.

La aspergera sindromo ne estas malsano do ne ekzistas kuracilo. Ĝi estas alia strukturo de cerbo kiuj estigas elstarajn kapablojn kaj malkapablojn. Certaj intervenoj celas helpi mastrumi siajn sentivecojn, la komunikadon kaj la socian funkciadon. La plej multaj individuoj kun aspergera sindromo sukcesas mastrumi siajn diferencojn, sed multaj bezonas moralan subtenon kaj kuraĝigon por povi vivi sendependan vivon. Iuj esploroj observis ce aspergeruloj pli da neduumuloj, samseksemuloj kaj homoj sen seksa intereso. Pluraj plenkreskuloj kun AS atingis plej altnivelajn sukcesojn en siaj ŝatataj kampoj kaj famaj estiĝis tiuj kiuj eminentiĝis en lingvoj, matematiko, fiziko kaj komputilscienco. Esploristoj kaj AS-uloj helpis ŝanĝi la aliron al AS kiel kuracenda devio de la normo, kun la celo trakti AS-ulon kiel malsamulon kun alia aliro al la mondo. Aspergeruloj ofte ŝatas katojn kaj vivi esksterlande, kie ilia strangeco estas pli akceptata. La esperantisto Daniel Tammet scipovas Esperanton kaj informas pri ĝi en sia libro "Naskiĝinta en blua tago".

Rubando de aŭtismo-konscieco.

Karakterizo[redakti | redakti fonton]

La sindromo de Asperger estas unusola sindromo aŭ simptomaro.

Ĝi estas karakterizata per kvalita difektiĝo en la sociaj interagoj, pro apartaj sentivecoj kaj malfaciloj en la komunikado. Por la ordinara komunikado necesas ekvilibro inter la du parolantoj, dum aspergerulo tre lertas en parolado, emas al detaloj kaj perfektiĝemo, krome ne kapablas "legi" la signojn de enuo sur alies vizaĝo. Homo kun aspergersindromo ofte longe parolas, okupas la plejparton de la diskuto, orientiĝas al sia ŝatata temo pri kiu ĝi ŝatas prelegi. Aspergerulo ne komprenas banalan dialogon. Por la ordinaraj sociaj interagoj necesas intereso por la aliuloj pli ol pri sia ŝatata ĉevaleto, intereso por sensencaj diskutoj kies celo estas nur la plifortigo de la kunvivado, ekz. paroli pri la vetero (por ne terkultivistoj) aŭ pri laŭmodaj stelulinoj aŭ modo de vestaĵoj. La kutima malgrava frazo "kiel vi fartas" kaj ĝiaj ŝablonaj respondoj ne interesas la homojn kun aspergera simptomo - Por resti inter la aliaj necesas ne suferi pri akra sentiveco de la sencoj. Ekz. kiel koncentriĝi kaj komuniki se iu parolas en la radio (câr la fono same gravas ol la voĉo de la interparolanto.) Lumoj, bruoj, odoroj, gustoj nenormale kaj akre suferigas tiel ke la aspergeruloj evitas la situaciojn kiel ili suferas kaj evitas la sociajn situaciojn. Inverse iuj aspergeruloj ne havas sufiĉan kapablon senti la doloron kaj foje brulvundas sin. Iuj havas mankojn en ekvilibro (plumpeco) aŭ percepto de sia korpo (mallerteco.) Uzo de iuj gestoj helpas kvietiĝi kaj trankviliĝi sed forpuŝas la "neŭrotipajn" aliulojn, ekz. svingado, balancado, memluliĝo, tremado, tuŝado de haroj, fadenoj, intereso al lumetoj, gruzoj ka. La strangeco de la infanoj kun aspergera sindromo igas ilin estiĝi viktimoj de la aliuloj en la aĝo de la frekvento de lernejo.

Por sociaj interagoj kaj interpersona komunikado ĝenas la malfacilo por kompreni la aliajn kaj la necesa evito de malkomfortaj sentivaj situacioj. La malkapablo kompreni la aliajn ne devenas nur de la perturboj pro la eksteraj bruoj, lumoj, odoroj ktp sed pro la malkapablo diveni la emociojn rigardante al la alparolanto. Ĉar al la aspergera sindromo apartenas la malfacilo rekoni vizaĝojn, lokojn, fasadojn. Tio tre ĝenas orientiĝon kaj iradon kaj veturadon. Sed tiotre ĝenas ankaŭ la interparolojn. Aspergerulo ne rekonas konaton aŭ trifoje salutas ĝin en duontago. Krome se la alparolanto ne esprimas sian emocion per vortoj kaj per sia voĉo, aspergerulo ne divenos tiun emocion ĉar ĝi ne kapablas rekoni la emocion nur laŭ la aspekto de la okuloj kaj de la vizaĝo. Pro tiuj perceptaj mankoj antaŭe oni kredis ke la aspergeruloj mankas da empatio.

Aspergerulo havas limigitajn okupojn kaj interesojn: ĝi mergiĝas en unu aŭ plurajn stereotipajn kaj limigitajn interesojn kie ĝi povas atingi la plej altan nivelon. Ĝi rigide insistas al ritoj kaj rutinoj kiuj laŭ eksteraj spektantoj neniom utilas sed helpas kontraŭ anksio; ekzemple aŭtismaj infanoj ekzamenas objektojn aŭ iliajn partojn aŭ ordigas skribilojn laŭ linio. Intensa pasiiĝo por mallarĝa temo (kiu povas ŝanĝiĝi kun la jaroj), unuflanka multeparolemo, limigitaj prozodio kaj intonacio, kaj motora plumpeco estas tipaj kondiĉoj, sed ne estas nepraj por la diagnozo ĉar gravas takso de la specifaj sentivecoj.

Ne estas malfruiĝo en la kogna evoluo, nek ĝenerala malfruiĝo en la lingvokapablo. Aŭtismo estas nek mensa malsano nek psika malsano aŭ skizofrenio. .[1]

Komparado kun bone funkcianta aŭtismo[redakti | redakti fonton]

Sindromo de Asperger (AS) kaj bone funkcianta aŭtismo (high-functioning autism, HFA) havas samajn diagnozajn kriteriojn, escepte de malfrua parolevoluo en kazo de bone funkcianta aŭtismo.[2] Oni disputas, ĉu unuigi la du kategoriojn. Estas kunaj:

  • Emocioj estas malfacile esprimeblaj.
  • Estigi rilatojn estas malfacile. Perturbo de senvorta komunikado, kiel interpreti mienon kaj gestojn, malfacila eltenado de okulkontakto.
  • Karaktera skuado de manoj aŭ balanciĝo.[3]
  • Problemoj de intonado: ĝi estas monotona aŭ tre afekta, kanta.[4]
  • Rigida insistado al rutinoj kaj kutimoj.
  • Sentemo aŭ malsimpatio kontraŭ iuj objektoj, ekzemple sono, lumo, koloro, odoro, vesto aŭ mangaĵo.
  • Pasio kontraŭ unu subjekto, kiu povas fari la ulon tre bona fakulo.

Komparado kun klasika aŭtismo[redakti | redakti fonton]

Malsame al la aŭtismuloj kun kanera aŭtismo, homoj kun la sindromo de Asperger aŭ la bone funkcionanta aŭtismo havas inteligenton kun minimume 70 IQ. Aŭtismo estas kontinuo. Neŭropsikologoj diagnozas sed nur diagnozo de kuracisto estas agnoskata (ekz. de neŭropsikiatro aŭ neŭrologo.)

Lingvo kaj parolo[redakti | redakti fonton]

La alproprigado kaj uzado de la lingvo diferencas de la ordinara ĉefe pro iu aspekto: la pragmata parolo (Pragmatiko estas parto de lingvoscienco kaj okupiĝas pri la rilatoj inter parolo kaj parolsituacio. ) (https://fr.wikipedia.org/wiki/Trouble_pragmatique_du_langage).[5] Karaktera estas laŭvorta komprenado, troa parolemo, malkomprenado de nuancoj kaj uzado de propraj metaforoj. Parolo estas formala kaj pedanta; intonado foje ne apartenas al situo. Ĉiu aspektoj de tono estas koncernitaj.[5][6] Infanoj uzas ofte kantan kaj afektan voĉon, kaj eĥolalas aŭ trouzas neologismojn aŭ elpensas proprajn vortojn.

Ankaŭ kohereco povas difektiĝi. Aspergeruloj foje multe parolas pri ia temo, kiu lin interesas, ignorante senvortajn signalojn, ke aŭdantoj estas plu interesita. Ĝi devas plej detale elparoli siajn pensojn senkonsidere pri alies atento, deziro, intereso. Malfacilas por la aŭskultanto kunparoli kaj enkonduki alian temon. Aspergerulo ne starigas demandojn sed ŝatas prezenti kaj prelegi.[5]

Infanoj ofte havas frue grandan vortostokon, sed ili inklinas kompreni la parolon laŭvorte.[6] Ili havas proprann humuron, ne komprenas ironion kaj malicon.[7][8]

Intereso kaj ripetado[redakti | redakti fonton]

Homoj kun sindromo de Aspergero havas ofte ripetitajn kutimajn movojn kiuj helpas ilin.[9]

Unu el la ĉefaj simptomoj de la sindromo estas mallarĝa intereso.[6] Aspergeruloj faras listojn kaj kolektas informojn ofte detalajn. Mankas sintezokapablo.[5][6] Tiuj temoj povas ŝanĝiĝi, kaj igi pli kaj pli malkutimaj. Ofte ankaŭ la tuta familio devas eniri en tiun temon.

Stereotipaj kaj repetitivaj movoj estas centralaj por rekonado de sindromo.[10] Ekzemploj estas flugado de manoj, svingado, volvado, kaj movoj kiuj movas tutan korpon.[9] Tiuj ne estas tikoj: ili estas pli ritualaj, volaj, ritmaj, simetriaj, kaj daŭras longan tempon.[11]

Sociaj interagoj[redakti | redakti fonton]

Obstino kaj ne konsidero kaj ne akcepto de la influo de aliuloj estas forta trajto. Aspergeruloj iom prifajfas pri alies opinio. Ili havas proprajn valorojn, moralon, opiniojn. Ili ne intersiĝas pri modo kaj aktualaj sociaj pensofluoj de la popolamasoj, ilia pensosistemo estas iom imuna. Ili ankaŭ ne facile amindumas ĉar ili ne komprenas alies kontaktoprovojn kaj interesomontrojn kaj ili mem tro rekte kaj krude esprimas sin. Manko de demonstrata empatio estas eble la plej malfunkcia aspekto de AS.[12] Unuopuloj kun AS renkontas malfacilaĵojn en bazaj elementoj de sociaj interagoj, kio povas rezulti en nekapablo evoluigi amikecojn aŭ kunĝui spontanajn interesojn aŭ atingaĵojn kun aliaj homoj, pro manko de socia aŭ emocia reciprokecoj, kaj en difektita nevorta komunikado kiaj okulkontakto, vizaĝesprimado, korpa sinteno kaj gestoj.[6]

Malkiel aŭtismuloj, homoj kun AS kutime ne fermiĝas en si mem; ili eniras en kontaktojn kun aliaj, kvankam foje mallerte, ekzemple engaĝiĝante en unuflanka, longega parolo pri iu nekutima temo, nezorgante pri la sentoj aŭ reagoj de la aŭskultanto, kiel signoj de enuo aŭ foriremo.[5] Tiu ĉi socia mallerto estas nomata "aktiva, sed stranga".[6] Tiu ĉi malkapablo reagi ĝuste al sociaj interagoj povas ŝajni kiel spitemo kontraŭ la sentoj de la aliulo kaj povas esti komprenata kiel nedeca.[5] La konaj kapabloj de infanoj kun AS ofte ebligas al ili esprimi sociajn normojn en laboratoria situacio, kie ili povas kapabli demonstri teorian komprenon de aliulaj emocioj;[6] tamen, ili poste kutime havas malfacilaĵojn pri utiligo de tiuj ĉi scioj en fluaj situacioj de la reala vivo.[5] AS-uloj kapablas analizi kaj koncentri siajn observaĵojn pri sociaj interagoj en rigidajn prikondutajn instrukciojn kaj apliki tiujn en strangaj manieroj — kiel ekzemple perforta okulkontakto — kio rezultas en konduto, kiu ŝajnas rigida aŭ socie naiva. Infanaĝaj deziroj pri kompanio povas frostiĝi pro historio de malsukcesintaj sociaj renkontoj.[6]

Ili scias pri emociaj reakcioj, kaj sociaj normoj, sed ne povas apliki ilin ĝuste. Ili esploras, analizas kaj faras striktajn regulojn pri tiuj normoj. Ili uzas tiujn regulojn, do ili aperas rigidaj aŭ sociale naivaj. La fiaskoj povas fortimigi infanojn el sociaj kontaktoj.[6]

La hipotezo, ke unuopuloj kun AS havas antaŭdispozicion por perforta aŭ krima kondutoj,[6][13] estis priesplorata kaj oni ne trovis datumojn, kiuj subtenus ĝin. Ekzistas pli da pruvoj por kazoj, kiam infanoj kun AS iĝis viktimoj, ol kiam ili estis la viktimigintoj.[14]

Akompanaj fenomenoj[redakti | redakti fonton]

Ofte aliaj fenomenoj akompanas la sindromon, kiuj tre efikas la ulon kaj lian familion. Tiuj efikas sentumojn, moviĝadon kaj dormadon.

Oftas tre sentema vidado kaj aŭdado.[15] Ili rekonas tre malgrandajn ŝanĝojn de objektoj: aranĝadon de objektoj kaj partojn de konita imago.[16] Tiuj dependas de teritorio. Laŭ testoj ili estas pli malbonaj kontraŭ bene funkcionantaj aŭtistoj, kaj havas pli malbonan vidan memorion.[6] Ili povas esti pli aŭ malpli sentemaj al sensadoj, kaj povas esti pli ofte sinesteziuloj ol la plimulto.[17] Sed tiuj ne decidas pri ekzistado de sindromo.

Hans Asperger[6] kaj rekonandaj skemoj ofte skribas pri ia mallerteco.[18] Ili evolvigas pli malrapide en movoj kiuj bezonas lertecon, ekzemple biciklado aŭ malfermi botelon. Ili povas havi problemojn kun kunordiĝo de movoj, kaj kunordiĝo de vidado kaj movoj.[6] Ankaŭ sensaj problemoj de propriocepcio (sensado de pozicio de korpopartoj) kaj ekvilibro malhelpas. Malfacilas ankaŭ kontraŭmeti dikfingron kaj aliajn fingrojn. Oni diskutas, ĉu tiuj gravas ĉe diagnozo.[6]

Ankaŭ perturbo de dormado oftas. Ili dormas malfacile, ili vekiĝas tre ofte aŭ vekiĝas tre frue.[19] Ili ofte povas iliajn emociojn ne priskribi; oni ne scias, ĉu tiu povas esti kriterio.[20]

Gepatroj estas pli stresitaj ol aliaj gepatroj.[21]

Kialoj[redakti | redakti fonton]

Hans Asperger skribis ke membroj de familioj de tiuj infanoj estas similaj. Laŭ esploroj la sindromo havas genetikajn kialojn, kaj pli genroj decidas pri ĝi. Oni ne trovis tiujn genrojn, sed scientistoj kialagas per tiu teorio multspecon de sindromoj.[6][22] Tiun montras, ke ofte uloj havas parencon kun sindromo aŭ parencojn kiuj kondutas simile sed ne estas en la spektro. Ili povas havi pli mildajn variajn lingvajn kaj sociajn problemojn.[23] Variaj simptomoj kaj severo de simptomoj montras ankaŭ al multgenraj heredado.

Laŭ esploroj, la faktoroj estas samaj en la tuta spektro,[6] sed en la sindromo de Asperger ili gravas pli ol en klasika aŭtismo. Laŭ teorioj, iuj aleloj de iuj genroj kontribuas al inklino de aŭtismo kaj sindromo de Asperger. Se la infano igas en la spektro, tiu kombinado decidas pri simptomoj.[23]

Laŭ iuj ekzemploj teratogenoj (faktoroj kiuj kontribuas al misformoj) povas kontribui. Tiuj ne ekskludas pli malfruan ekigon, aŭtismo tre frue ekigas dum vivo.[24] Oni supozis pliajn ĉikraŭajn faktorojn, sed oni ne povis pruvi tiujn.[25]

Sensaj problemoj[redakti | redakti fonton]

Uloj kun sindromo de Asperger kaj bone funkcionantaj aŭtismuloj nomas funkcionadon de sensorganoj iliaj ĉefa problemo. Oni povas rekoni, ke ili faras samajn repetitajn movojn kiel blinduloj. Delacato ellaboris terapiojn en tiu bazo. Eksperimentoj montras, ke ratoj en ĉirkaŭaĵo malriĉa je stimuloj kondutas simile al aŭtistoj. Tiuj signas, ke ellaborado de stimuloj estas difektitaj, do homoj en la spektro ne povas vidi, aŭdi, sensi stimulojn simile al plimulto. Okulkontakto povas eligi doloron; aŭ laŭ teorio de Donna Williams ilia centra vidado faras fragmentan imagon, do ili preferas uzi periferian vidadon.[26]

Terapio[redakti | redakti fonton]

Oni ne povas kuraci sindromon de Asperger, do oni kuracas nur ĝiajn simptomojn. La celo estas mildigi simptomojn, fari ilin malpli stresaj, kaj helpi evolvigi sociajn kaj lingvajn kapablojn.[6] Oni uzas multidisciplinaran, individualajn programon.[27] Efikoj de intervenoj estas limigitaj.[6][28]

La ideala teraspio kunordigas terapiojn kiuj okupiĝas pri diferencaj sindromoj. Laŭ fakuloj oni prefereas fruan intervenon, sed mankas metodojn kiuj estas aplikebla al ĉiu.[23] La terapio similias al terapio de bone funkcionantaj aŭtismuloj, sed pleje okupiĝas pri komunikado.[6]

Tipa programo enhavas tiujn:[23]

  • Evovolvado de sociaj kapabloj[29]
  • Kognitiva stresterapio por plibonigi regadon pri streso kaj emocioj. Tiu okupiĝas pri mildado de timoj, kaj eksplodajn emociojn. Per tiu infanoj malpli emas fari ripetitajn rutinojn.[30]
  • Terapio de akompanaj malsanoj kiel depresio.[31]
  • Evolvigo de sensora integrado kaj kunordigo de movigado.
  • Socia kaj komunikada evolvigo, parolterapio, evolvigo de pragmatiko por komenci kaj fini konversacion.[32]
  • Helpo al gepatroj, precipe enkonduki teĥnikojn de konduto.

Esploroj pri terapio okupiĝas pri ne pli ol kvin partoprenantoj, kaj ne skribas pli nedeziritaj efikoj.[33] Oni ne povis pravigi efikojn de socialaj terapioj.[34] Laŭ hazarda statistika esploro unutaga programo kaj terapio en ses fojo malpliigis problemojn, kaj unufoja helpo mildigis problemojn.[35] Por adoleskantoj kaj adultoj ankaŭ profesia trejnado helpis tre multa en etiketo.[6]

Oni ne havas medikamenton kontraŭ aŭtismo kaj sindromo de Asperger,[36] sed gravas rekoni kaj kuraci akompanajn malsanojn,[12] ankaŭ se la uloj mem ne rekonas ke ili devas preni medikamentojn regule.[36] La medikamentoj kune kun aliaj terapioj povas helpi kontraŭ depresio, agreso kaj disturboj de atento.[6]

Medikamentoj havas ankaŭ nedezirindajn efikojn. Ili pligrandigas hazardon de perturbojn de kora ritmo, aŭ metabolaj perturboj, ekzemple diabeto.[37][38] En iuj kazoj nervaj simptomoj estis menciitaj,[33] impulsemo, agreso aŭ perturbo de dormado.[22] Ia medikamento kaŭzis grasigadon kaj lacecon; pligrandigas hazardon de maltrankvilo kaj distonio;[22] kaj pligrandigas nivelon de prolaktin.[39] Alia medikamento trankvilas, sed ĝi ofte kaŭzas grasigadon[38] kaj diabeton.[37] Ankaŭ trankvila efiko povas esti negativa dum lerneja lernado.[40]

Uloj kun la sindromo ofte malfacile definias kaj eksprimas iliajn emociojn, kaj ili ne toleras efikojn kiuj ne estas problemo por la plimulto.[41]

Efikoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ iuj datoj en 20% de uloj kun la sindromo la sindromo malaperas dum adoleskeco.[42] En 2006 oni ne havis artikolon pri longtempa serĉado de la sindromo. Ne estis ekzamenoj kiuj sekvus la infanojn multjare.[5] Pleje oni povas vivi kun la sindromo same longe al la plimulto, sed iuj psiĥiatriaj malsanoj povas tiun iom malplibonigi kiuj estas pli oftaj ĉe ili.

Restas ilia maloportuneco por socia vivo, sed ili evolviĝas pli rapide kaj pli bone ol malpli funkcionantaj aŭtistoj;[6] ekzemple restas malpli simptomoj.[43] Pleje ili havas normalajn matematikan kapablojn, kaj ili povas solvi matematikajn problemojn en iom malpli bona nivelo ol problemojn, kiuj bezonas ĝeneralajn kapablojn. Iuj havas talenton en matematiko,[44] kaj iuj kun la sindromo povis ricevi Nobel-premion.[45]

Ofte sindromo de Asperger bezonas specialan edukadon pro ilia kondutaj kaj sociaj problemoj, sed iuj povas lerni kun infanoj el plimulto.[5] Adoleskatoj povas havi problemojn kun memservado, organizado de socia kaj privata vivo, kaj solvadp de tiaj problemoj. Rekonado ke ili estas aliaj povas kaŭzi traŭmon.[46] Malgraŭ de ilia inteligento uloj kun la sindromo ofte ne povas memstare vivi, sed aliaj povas, edziĝas aŭ edziniĝas, havas familion kaj laboras.[6]

Incitas malofendo de rutinoj kaj ritualoj, ankaŭ se tiu estas nur hipotezita. Ankaŭ neklarigitaj situoj kaŭzas streson,[6] kiu manifestas pliforme: agreso, malatento, hiperaktiveco, kompulzan memtenadon, aŭ simptomojn de malestado.[30] Laŭ klinikaj ekspertoj uloj kun sindromo de Asperger pli ofte provas sinmortigon ol la plimulto, sed ne estas esploroj kiuj tiun pruvus.[47]

Tre gravas preparado de familioj en rekonado de fortoj kaj malfortoj de la infano;[12] en eligado de strategio kaj evolvado.[14] Helpo por familio plibonigas ebloj por evolvo de infano kaj efikon de terapioj. Frua rekonado estas tre helpa: se la ulo estas adulto, oni povas malpli efike evolvi lin, ol infanojn. En iuj kazoj, la sindromo povas havi ankaŭ juran efikon, ĉar la ulo ne povas konkludi al konsekvojn de liaj agoj en socio.[12]

Aperaĵo[redakti | redakti fonton]

Proksimumadoj tre malsimilas. Laŭ resumanta esploro en 2003 en esploroj estis la racioj por aŭtismo 0.03 pro milo al 4.84 pro milo, kaj racio de aŭtismo kaj sindromo de Asperger estis inter 1.5:1 kaj 16:1.[48] Averaĝo estis 5:1, per kiu oni ricevas 0.26 pro milo.[49]

La kialo povas esti, ke oni ne havas unuecajn kriteriojn. Ekzemple finna esploro en 2007 oni ekzamenis 5484 de 8 jaraj infanoj. Laŭ ICD-10 estis 2.9 pro milo; laŭ Gillberg-Gillberg 2.7 pro milo; laŭ DSM-IV 2.5; kaj laŭ Szatmári 1.6. Laŭ ia kriterio havis ilia 4.3 pro milo sindromon de Asperger. Ĉe knaboj ĝi estas pli ofta ol ĉe knabinoj; laŭ Gillberg-Gillberg racio de sekso estas inter 1.6:1 kaj 4:1.[50]

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni nomiĝis la sindromon laŭ Hans Asperger, kiu estis aŭstra infankuracisto. Tiu diagnozo estas relative nova en aŭtisma spektro.[51] Infanaĝe Asperger estis similaj al uloj kiuj havas la sindromon, li estis sola kaj havis talenton al lingvoj.[52] En fotoj faritaj en seminaroj, lia vizaĝo estis la plej serioza.[53]

Asperger skribis en 1944 pri kvar infanoj, kiuj havas problemoj kun enigado.[12] Ili havis tre malbonajn metakomunikajn kapablojn, ili ne povas kompati kun samaĝaj infanoj kaj ili estis mallertaj. Li trovis, ke tiuj simptomoj estas sendepandaj de inteligenco.[23] Oni definas la sindromon hodiaŭ alie.[54]

Tiam reĝis nacia ideo, kiu volis eradiki ĉiun malkapablon kaj deviancon. Asperger defendis la infanojn, kun argumentoj, ke ankaŭ ili havas lokon en socio, kaj ili povas pli bone igi en iliaj roloj ol la plimulto.[55] Li nomis ilin ankaŭ kiel malgrandaj profesoroj.[55][56] Li kredis, ke ili povas multe evolviĝi, kaj povas adoleski al kreative pensandaj adultoj.[12] Lia artikolo aperis Germane en Germanio dum milito, do ĝi restis nekonata al multa scientistoj.

Unue Lorna Wing nomis la sindromon laŭ Asperger en artikolo en 1981, kiu estis skribite Angle.[57] Li ankaŭ prilaboris infanojn kun similaj simptomoj.[51] Uta Fridth tradukis artikolon de Asperger en 1991 en Angla.[55]

Diagnostaj kriteriojn definis du Gillberg, kaj separate Szatmári kaj liaj kunuloj en 1989.[50] Unua standardo de WHO pri sindromo aperis en 1992, en International Classification of Diseases (ICD-10). En 1994 ĝi igis en referenca libro de Amerika Psiĥiatra Asocio, kiun titolo estas Diagnostic and Statistical Manual of Mental Disorders (DSM-IV).[23]

De kiam skribis multa libroj, artikoloj, interretaj paĝoj pri la sindromo.[51] Estas debatoj, ĉu diferenci la sindromon de Asperger kaj bene funkcionanta aŭtismon; pro tio oni necesis plian sciencajn artikolojn.[12] Oni devis science kontroli la du kriteriarojn, ĉar ili devus esti praktike aprobitaj.[5]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ de Interreto uloj kiuj havis la sindromon vivis izolitaj unu de aliaj. Kun alvenado de Interreto ili esprimis ilian kulturon en interretaj paĝoj kiel Wrongplanet.[58][59]

Liane Holliday Willey enkondukis la vorton aspie en 1999, kiu signifikas ulon kun sindromo de Asperger. Kontraŭe, oni nomas neŭrotipan la plimulton, kiu ne havas la sindromon kaj ne estas aŭtisto.[60]

Laŭ tiu kulturo, sindromo de Asperger kaj aŭtismo ne estas malkapabloj aŭ malsanoj, sed interesa kompleksa fenomeno, kiun oni necesas respekti en ĝia tuto. Unu de bazaj valoroj de tiu kulturo estas neŭrodiverseco, kiu signifikas, ke oni devas respekti ĉiun alternativan normalecon.[61] Oni devas konservi tiun diversecon, ĉar la homoj estas diversaj, kaj ili pensas diverse. Do oni povas proklami, batali por rajtoj, kaj fiere igi en ĝi.[62] Estas tre granda diferenco inter membroj de tiu kulturo, kiuj volas teni ilian staton, kaj uloj, kiuj estas ekster ĝi, kaj volas igi al la plimulto.[63]

Ankaŭ iuj scienculoj kredas en neŭrodiverseco, kaj ili asertas, ke spektro de aŭtismo ne estas malsano aŭ malkapablo.[59][64] Simon Baron-Cohen skribis en 2002 en artikolo: En socia vivo malmulte helpas atenti al detaloj. Sed estas aliaj mondoj, en kiuj tiu kondukas pli al sukceso ol malsukceso; en matematiko, en funkcionado de komputiloj, en katalogoj, en inĝenierartoj, en lingvistiko, en muziko kaj en natursciencoj. Li vidas, ke estas du argumentoj rigardi la spektron kiel malkapablo: rekoni problemojn de empatio kaj ricevi prizorgon.[65]

Laŭ iuj teorioj, aŭtismaj trajtoj efikis en evolvado de homo, kaj oni povas trovi tiujn efikojn ankaŭ en historio.[66]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Diagnosing Autism (angol). Autism-PDD.NET. Arkivita el la originalo je 2010-06-11. Alirita 2010-04-27.
  2. https://www.autismspeaks.org/family-services/tool-kits/asperger-syndrome-and-high-functioning-autism-tool-kit/how-are-and-hfa-dif
  3. https://www.youtube.com/watch?v=iDuAugAykcc
  4. https://www.youtube.com/watch?v=NFPChELcCzY
  5. 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 Klin A (2006). “Autism and Asperger syndrome: an overview”, Rev Bras Psiquiatr 28 (1), p. 3–11. doi:10.1590/S1516-44462006000500002. 
  6. 6,00 6,01 6,02 6,03 6,04 6,05 6,06 6,07 6,08 6,09 6,10 6,11 6,12 6,13 6,14 6,15 6,16 6,17 6,18 6,19 6,20 6,21 6,22 6,23 McPartland J, Klin A (2006). “Asperger's syndrome”, Adolesc Med Clin 17 (3), p. 771–88. doi:10.1016/j.admecli.2006.06.010. 
  7. >Kasari C, Rotheram-Fuller E (2005). “Current trends in psychological research on children with high-functioning autism and Asperger disorder”, Curr Opin Psychiatry 18 (5), p. 497–501. doi:10.1097/01.yco.0000179486.47144.61. 
  8. Lyons V, Fitzgerald M (2004). “Humor in autism and Asperger syndrome”, J Autism Dev Disord 34 (5), p. 521–31. doi:10.1007/s10803-004-2547-8. 
  9. 9,0 9,1 American Psychiatric Association (2000). "Diagnostic criteria for 299.80 Asperger's Disorder (AD)". Diagnostic and Statistical Manual of Mental Disorders (4th, text revision (DSM-IV-TR) ed.). (ISBN 0-89042-025-4).
  10. South M, Ozonoff S, McMahon WM (2005). “Repetitive behavior profiles in Asperger syndrome and high-functioning autism”, J Autism Dev Disord 35 (2), p. 145–58. doi:10.1007/s10803-004-1992-8. 
  11. Rapin I (2001). “Autism spectrum disorders: relevance to Tourette syndrome”, Adv Neurol 85, p. 89–101. 
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 12,4 12,5 12,6 Baskin JH, Sperber M, Price BH (2006). “Asperger syndrome revisited”, Rev Neurol Dis 3 (1), p. 1–7. 
  13. Allen D, Evans C, Hider A, Hawkins S, Peckett H, Morgan H (2008). “Offending behaviour in adults with Asperger syndrome”, J Autism Dev Disord 38 (4), p. 748–58. doi:10.1007/s10803-007-0442-9. 
  14. 14,0 14,1 Tsatsanis KD (2003). “Outcome research in Asperger syndrome and autism”, Child Adolesc Psychiatr Clin N Am 12 (1), p. 47–63. doi:10.1016/S1056-4993(02)00056-1. 
  15. Frith U (2004). “Emanuel Miller lecture: confusions and controversies about Asperger syndrome”, J Child Psychol Psychiatry 45 (4), p. 672–86. doi:10.1111/j.1469-7610.2004.00262.x. 
  16. Prior M, Ozonoff S. (2007) “Psychological factors in autism”, Volkmar FR: Autism and Pervasive Developmental Disorders, 2‑a eldono, Cambridge University Press, p. 69–128. ISBN 0-521-54957-4.
  17. Bogdashina O. (2003) Sensory Perceptional Issues in Autism and Asperger Syndrome: Different Sensory Experiences, Different Perceptual Worlds. Jessica Kingsley. ISBN 1-843101-66-1.
  18. Ehlers S, Gillberg C (1993). “The epidemiology of Asperger's syndrome. A total population study”, J Child Psychol Psychiat 34 (8), p. 1327–50. doi:10.1111/j.1469-7610.1993.tb02094.x. 
  19. Polimeni MA, Richdale AL, Francis AJ (2005). “A survey of sleep problems in autism, Asperger's disorder and typically developing children”, J Intellect Disabil Res 49 (4), p. 260–8. doi:10.1111/j.1365-2788.2005.00642.x. 
  20. Alexithymia and AS:
    • Fitzgerald M, Bellgrove MA (2006). “The overlap between alexithymia and Asperger's syndrome”, J Autism Dev Disord 36 (4), p. 573–6. doi:10.1007/s10803-006-0096-z. 
  21. Epstein T, Saltzman-Benaiah J, O'Hare A, Goll JC, Tuck S (2008). “Associated features of Asperger Syndrome and their relationship to parenting stress”, Child Care Health Dev 34 (4), p. 503–11. doi:10.1111/j.1365-2214.2008.00834.x. 
  22. 22,0 22,1 22,2 Foster B, King BH (2003). "Asperger syndrome: to be or not to be?". Curr Opin Pediatr 15 (5): 491–4. doi:10.1097/00008480-200310000-00008. PMID 14508298.
  23. 23,0 23,1 23,2 23,3 23,4 23,5 National Institute of Neurological Disorders and Stroke (NINDS) (2007-07-31). Asperger syndrome fact sheet. Alirita 2007-08-24. NIH Publication No. 05-5624.
  24. Arndt TL, Stodgell CJ, Rodier PM (2005). “The teratology of autism”, Int J Dev Neurosci 23 (2–3), p. 189–99. doi:10.1016/j.ijdevneu.2004.11.001. 
  25. Rutter M (2005). “Incidence of autism spectrum disorders: changes over time and their meaning”, Acta Paediatr 94 (1), p. 2–15. doi:10.1080/08035250410023124. 
  26. Olga Bogdashina. (2008) “1.”, Valódi színek. Szentendre: Geobook Kiadó. ISBN 978-963-06-6128-7.
  27. Khouzam HR, El-Gabalawi F, Pirwani N, Priest F (2004). “Asperger's disorder: a review of its diagnosis and treatment”, Compr Psychiatry 45 (3), p. 184–91. doi:10.1016/j.comppsych.2004.02.004. 
  28. Attwood T (2003). “Frameworks for behavioral interventions”, Child Adolesc Psychiatr Clin N Am 12 (1), p. 65–86. doi:10.1016/S1056-4993(02)00054-8. 
  29. Krasny L, Williams BJ, Provencal S, Ozonoff S (2003). “Social skills interventions for the autism spectrum: essential ingredients and a model curriculum”, Child Adolesc Psychiatr Clin N Am 12 (1), p. 107–22. doi:10.1016/S1056-4993(02)00051-2. 
  30. 30,0 30,1 Myles BS (2003). “Behavioral forms of stress management for individuals with Asperger syndrome”, Child Adolesc Psychiatr Clin N Am 12 (1), p. 123–41. doi:10.1016/S1056-4993(02)00048-2. 
  31. Newman SS, Ghaziuddin M (2008). “Violent crime in Asperger syndrome: the role of psychiatric comorbidity”, J Autism Dev Disord 38 (10), p. 1848–52. doi:10.1007/s10803-008-0580-8. 
  32. Paul R (2003). “Promoting social communication in high functioning individuals with autistic spectrum disorders”, Child Adolesc Psychiatr Clin N Am 12 (1), p. 87–106. doi:10.1016/S1056-4993(02)00047-0. 
  33. 33,0 33,1 Matson JL (2007). “Determining treatment outcome in early intervention programs for autism spectrum disorders: a critical analysis of measurement issues in learning based interventions”, Res Dev Disabil 28 (2), p. 207–18. doi:10.1016/j.ridd.2005.07.006. 
  34. Rao PA, Beidel DC, Murray MJ (2008). “Social skills interventions for children with Asperger's syndrome or high-functioning autism: a review and recommendations”, J Autism Dev Disord 38 (2), p. 353–61. doi:10.1007/s10803-007-0402-4. 
  35. Sofronoff K, Leslie A, Brown W (2004). “Parent management training and Asperger syndrome: a randomized controlled trial to evaluate a parent based intervention”, Autism 8 (3), p. 301–17. doi:10.1177/1362361304045215. 
  36. 36,0 36,1 Towbin KE (2003). “Strategies for pharmacologic treatment of high functioning autism and Asperger syndrome”, Child Adolesc Psychiatr Clin N Am 12 (1), p. 23–45. doi:10.1016/S1056-4993(02)00049-4. 
  37. 37,0 37,1 Newcomer JW (2007). “Antipsychotic medications: metabolic and cardiovascular risk”, J Clin Psychiatry 68 (suppl 4), p. 8–13. 
  38. 38,0 38,1 Chavez B, Chavez-Brown M, Sopko MA, Rey JA (2007). “Atypical antipsychotics in children with pervasive developmental disorders”, Pediatr Drugs 9 (4), p. 249–66. doi:10.2165/00148581-200709040-00006. 
  39. Staller J (2006). “The effect of long-term antipsychotic treatment on prolactin”, J Child Adolesc Psychopharmacol 16 (3), p. 317–26. doi:10.1089/cap.2006.16.317. 
  40. Stachnik JM, Nunn-Thompson C (2007). “Use of atypical antipsychotics in the treatment of autistic disorder”, Ann Pharmacother 41 (4), p. 626–34. doi:10.1345/aph.1H527. 
  41. Blacher J, Kraemer B, Schalow M (2003). “Asperger syndrome and high functioning autism: research concerns and emerging foci”, Curr Opin Psychiatry 16 (5), p. 535–542. doi:10.1097/00001504-200309000-00008. 
  42. Woodbury-Smith MR, Volkmar FR (2008). "Asperger syndrome". Eur Child Adolesc Psychiatry 18: 2. doi:10.1007/s00787-008-0701-0. PMID 18563474
  43. Coplan J, Jawad AF (2005). “Modeling clinical outcome of children with autistic spectrum disorders”, Pediatrics 116 (1), p. 117–22. doi:10.1542/peds.2004-1118. 
  44. Chiang HM, Lin YH (2007). “Mathematical ability of students with Asperger syndrome and high-functioning autism”, Autism (PDF) 11 (6), p. 547–56. doi:10.1177/1362361307083259. Alirita 2009-03-06.. 
  45. Herera S. "Mild autism has 'selective advantages'", CNBC, 2005-02-25. Kontrolita 2007-11-14.
  46. Moran M (Oct 2006). “Asperger's may be answer to diagnostic mysteries”, Psychiatr News 41 (19), p. 21. Alirita 2009-05-20..  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-05-18. Alirita 2018-12-21.
  47. Gillberg C. (2008) “Asperger syndrome-mortality and morbidity”, Rausch JL, Johnson ME, Casanova MF (eds.): Asperger's Disorder. Informa Healthcare, p. 63–80. ISBN 0-8493-8360-9.
  48. Fombonne E, Tidmarsh L (2003). “Epidemiologic data on Asperger disorder”, Child Adolesc Psychiatr Clin N Am 12 (1), p. 15–21. doi:10.1016/S1056-4993(02)00050-0. 
  49. Fombonne E. (2007) “Epidemiological surveys of pervasive developmental disorders”, Volkmar FR: Autism and Pervasive Developmental Disorders, 2‑a eldono, Cambridge University Press, p. 33–68. ISBN 0-521-54957-4.
  50. 50,0 50,1 Mattila ML, Kielinen M, Jussila K et al. (2007). “An epidemiological and diagnostic study of Asperger syndrome according to four sets of diagnostic criteria”, J Am Acad Child Adolesc Psychiatry 46 (5), p. 636–46. doi:10.1097/chi.0b013e318033ff42. 
  51. 51,0 51,1 51,2 Baron-Cohen S, Klin A (2006). “What's so special about Asperger Syndrome?”, Brain Cogn (PDF) 61 (1), p. 1–4. doi:10.1016/j.bandc.2006.02.002. 
  52. Lyons V, Fitzgerald M (2007). “Did Hans Asperger (1906–1980) have Asperger Syndrome?”, J Autism Dev Disord 37 (10), p. 2020–1. doi:10.1007/s10803-007-0382-4. 
  53. Osborne L. (2002) American Normal: The Hidden World of Asperger Syndrome. Copernicus, p. 19. ISBN 0-387-95307-8.
  54. Wing L. (1991) “The relationship between Asperger's syndrome and Kanner's autism”, Frith U: Autism and Asperger syndrome. Cambridge University Press, p. 93–121. ISBN 0-521-38608-X.
  55. 55,0 55,1 55,2 Asperger H; tr. and annot. Frith U. [1944] (1991) “'Autistic psychopathy' in childhood”, Frith U: Autism and Asperger syndrome. Cambridge University Press, p. 37–92. ISBN 0-521-38608-X.
  56. Your Little Professor, yourlittleprofessor.com
  57. Wing L (1981). “Asperger's syndrome: a clinical account”, Psychol Med 11 (1), p. 115–29. doi:10.1017/S0033291700053332. Alirita 2007-08-15.. 
  58. Ŝablono:CitWeb
  59. 59,0 59,1 Clarke J, van Amerom G (2007). “'Surplus suffering': differences between organizational understandings of Asperger's syndrome and those people who claim the 'disorder'”, Disabil Soc 22 (7), p. 761–76. doi:10.1080/09687590701659618. 
  60. Willey LH. (1999) Pretending to be Normal: Living with Asperger's Syndrome. Jessica Kingsley. ISBN 1-85302-749-9.
  61. Williams CC. (2005) “In search of an Asperger”, Stoddart KP: Children, Youth and Adults with Asperger Syndrome: Integrating Multiple Perspectives. Jessica Kingsley, p. 242–52. ISBN 1-84310-319-2. “The life prospects of people with AS would change if we shifted from viewing AS as a set of dysfunctions, to viewing it as a set of differences that have merit.”.
  62. Dakin CJ. (2005) “Life on the outside: A personal perspective of Asperger syndrome”, Stoddart KP: Children, Youth and Adults with Asperger Syndrome: Integrating Multiple Perspectives. Jessica Kingsley, p. 352–61. ISBN 1-84310-319-2.
  63. Clarke J, van Amerom G (2008). “Asperger's syndrome: differences between parents' understanding and those diagnosed”, Soc Work Health Care 46 (3), p. 85–106. doi:10.1300/J010v46n03_05. 
  64. Molloy H, Vasil L (2002). “The social construction of Asperger Syndrome: the pathologising of difference?”, Disabil Soc 17 (6), p. 659–69. doi:10.1080/0968759022000010434. 
  65. Baron-Cohen S (2002). “Is Asperger syndrome necessarily viewed as a disability?”, Focus Autism Other Dev Disabl 17 (3), p. 186–91. doi:10.1177/10883576020170030801.  A preliminary, freely readable draft is in: Baron-Cohen S (2002) Is Asperger's syndrome necessarily a disability? (PDF). Autism Research Centre. Arkivita el la originalo je 2006-05-01. Alirita 2008-12-02. Arkivigite je 2008-12-17 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-12-17. Alirita 2018-12-21.
  66. Baron-Cohen S. (2008) “The evolution of brain mechanisms for social behavior”, Crawford C, Krebs D (eds.): Foundations of Evolutionary Psychology. Lawrence Erlbaum, p. 415–32. ISBN 978-0-8058-5957-7.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Asperger syndrome en la angla Vikipedio.