Singida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Regiono Singida.

Singida estas urbo en Tanzanio. Ĝi estas ĉefurbo de samnoma regiono kaj konsistigas unu el ties distriktoj.

La koordinatoj de la urbo estas 4°49′S 34°45′O  /  4.817°S, 34.75°O / -4.817; 34.75 (Singida)Koordinatoj: 4°49′S 34°45′O  /  4.817°S, 34.75°O / -4.817; 34.75 (Singida). Kiel distrikto ĝi estas dividita al 13 subdisktriktoj (ses klasitaj kiel "urbaj") kun sume 115.354 loĝantoj (censo de 2002), el kiu ĉ. 60.000 loĝas en la urbo mem. La urbo situas sur ebenaĵo ĉ. 1.500 metrojn alta. Proksimas du salaj lagoj.

Singido havas iomete da trafika signifo, situante ĉe vojbranĉo de la vojo el Nzega (okcidente) al la ĉefurbo Dodomao (sude) kaj Arusha (nord-oriente).

Ĝemela urbo[redakti | redakti fonton]

Singida en 1984 ĝemeliĝis kun Salzburg en Aŭstrio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]