Sinha Lakshmiswar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Sinha Laksmiswar

Sinha Laksmiswar en Svedio (foto de Weide).
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1905
en Rarisal, Orient-Norda Hindujo
Morto 22-an de aprilo 1977
en Shantiniketan, Hinda Unio
Esperanto
Verkis en Esperanto Bengalaj fabeloj
Esperantistiĝis en 1928
vdr

SINHA Lakŝmiswar, (naskiĝis la 6-an de junio 1905 en Rarisal, Orient-Norda Hindujo - mortis la 22-an de aprilo 1977 en Shantiniketan, Hinda Unio) estis hinda esperantisto, instruisto de pedagogiaj manlaboroj en Santiniketan, Bengalio. Li estis disĉiplo kaj amiko de Tagore, eble la plej konata azia esperantisto, se oni esceptas Japanion.

Foto de L. Sinha sur bildkarto eldonita en Svedio, 1930

Sendita al Svedujo en 1928-29 studis la pedagogian slojdon. En 1928 dum restado en Stockholm li fariĝis esperantisto, faris ĉiujn ekzamenojn de SEI. Laŭ iniciato de E. Malmgren en septembro 1929 li komencis prelegvojaĝojn. En Svedujo li veturis pli ol 10 000 kilometrojn, faris pli ol 200 prelegojn antaŭ ĉ. 30 000 homoj, dufoje ankaŭ en radio.[1]. En aŭtuno 1930 rondvojaĝo kaj prelegoj en Estonujo kaj Latvujo.[2] Poste dum du monatoj prelegvojaĝo en Polujo, 40 prelegoj en 22 urboj antaŭ ĉ. 8 000 p. En aŭgusto 1931 li devis reveturi en Hindujon, kie li laboris por Esperanto pere de artikoloj, fariĝis ĉefdelegito de UEA.

En aŭtuno 1933 venis denove en Svedujon. En 1936 aperis lia interesa verko Hindo rigardas Svedlandon. Lia traduko de sep rakontoj de Tagore, Malsata ŝtono, en 1961, inaŭguris la konatan libro-serion de UEA Serio Oriento-Okcidento. La rakontoj "Malsata Ŝtono, Malespero, Nubo kaj Suno, La Gasto, La malsata rivero, Reveno de Khoka-babu, La Skeleto" estas elektitaj el novelaro de Tagore (গল্পগুচ্ছ -- galpoguĉĉho). La kolekton Sinha titolis laŭ unu el la rakontoj Malsata Ŝtono (ক্ষুধিত পাষাণ -- khudhito paŝan). Cetere en 1916 aperis anglalingva versio de la novelaro de Tagore "The Hungry Stones and Other Stories" ("La malsataj ŝtonoj kaj aliaj rakontoj") kun alia elekto de noveloj[3].

Rezulto de liaj multaj klopodoj starigi Esperanto-movadon en Hinda Unio estis la fondo de Bengala Esperanto-Instituto en 1963, kiam aperis ankaŭ lia bengallingva broŝuro Esperanto-movado. Eldona Societo Esperanto en 1966 publikigis en Svedio la aŭtobiografian verkon de Sinha, Jaroj sur tero. La lasta verko de Sinha aperis en 1974 - Facila Esperanta lernolibro, en la bengala lingvo.

Verkoj

  • Sivaĝi originala historia drameto, 1928
  • 3 Bengalaj fabeloj La dio, la malriĉulo kaj la mirindaj potoj; Fakiro kaj princo; Kio estas saĝo?; 1930 (tradukita ankaŭ en la svedan), ISBN 91-7303-111-9
  • Kaj ĉio restas penso, sed ne faro, Pri interkompreno kaj homara frateco, Lakshmiswar Sinha, Stockholm: Eldona Sococieto Esperanto, 1930 (broŝuro 16-paĝa)
  • Hindo rigardas Svedlandon, Lakshmiswar Sinha, antaŭparolo de Björn Collinder, Stockholm : Eld. Soc. Esperanto = Förlagsföreningen Esperanto, 1936 (en la arkivoj de CDELI), 200 p. : ill., portr. ; 22 cm RERO : R003698615
  • Tagore: Malsata ŝtono, Malmö : Eldona Societo Esperanto, Serio Oriento-Okcidento 1, 1961 (rakontoj tradukitaj el la bengala lingvo), (en la arkivoj de CDELI) RERO : R003147585
  • Esperanto-movado 1963 (bengallingve)
  • Jaroj sur tero, Malmö : Eldona Societo Esperanto, 1966 (aŭtobiografio), (en la arkivoj de CDELI) RERO : R003789761
  • Facila Esperanta lernolibro 1974 (bengallingve)

Notoj kaj referencoj

  1. legu detalojn en „Jubilea Matrikulo“ de SEF
  2. Detaloj en HdE.
  3. The Hungry Stones and Other Stories

Eksteraj ligiloj

Trovu « Sinha Lakshmiswar » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

[[Kategorio:Projekto vizaĝoj/homoj|Ŝablono:Vizaĝoj/Sinha Lakshmiswar, Ŝablono:Vizaĝoj/Sinha Lakshmiswar]]

greke Lakshmiswar Sinha en "Originala literaturo Esperanta " greke Lakshmiswar Sinha ◊Malsata ŝtono /R.TAGORE greke Malsata ŝtono de Rabindranath Tagore Recenzo de Michel Duc Goninaz greke Recontextualizing Lakshmiswar Sinha artikolo de Probal Dasgupta en LPLP, aperdato: Decembro 2010