Sinhaloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sinhaloj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
 Srilanko
Lingvo(j)
sinhala
Religio
precipe teravada budhismo
vdr

La sinhaloj (sinhale සිංහල ජාතිය, sinhala ĝathija) estas etna grupo indiĝena de la insulo Srilanko. Ili konsistigas tri kvaronojn de la loĝantaro de Srilanko kaj ilia nombro pli grandas ol 15 milionoj. La sinhala identeco baziĝas sur lingvo, historia heredaĵo kaj religio. La sinhaloj parolas la sinhalan lingvon, parto de la hindarja lingvaro, kaj estas precipe anoj de teravada budhismo, kvankam malgranda procentaĵo de sinhala sekvas branĉojn de kristanismo. La sinhaloj plejparte loĝas en nordcentra, centra, suda kaj okcidenta Srilanko. Laŭ la legendo Mahavamsa (මහාවංසය) ili estas la posteuloj de la ekzilita princo Viĝaja kiu laŭdire alvenis de nordorienta Barato al Srilanko en la jaro 543 antaŭ nia erao. Tamen, la populara srilanka folkloro kaj kelkaj referencoj en la legendo Mahavamsa al epokoj antaŭ la alveno de Viĝaja indikas ke la sinhaloj estas fakte posteuloj de pli fruaj loĝantoj de Srilanko; kiuj intermiksiĝis kun Viĝaja kaj la aliaj hindarjaj invadintoj el Barato.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]