Sinis-duoninsulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Capo San Marco
Sinis-duoninsulo

La Sinis-duoninsulo (itala penisola del Sinis) situas en okcidenta Sardio en provinco Oristano - iama Judikato Arborea - apud larĝaj, maldelikataj koralaj strandoj kaj seka stepa medio. La duoninsulo longas 19 km kaj larĝas ĝis 5,8 km, etendiĝas inter Capo Mannu en nordo kaj Capo San Marco. Sube de Stagno di Cabas (interna lago) kun protektitaj flamingokolonioj, oni povas viziti multajn kulturaĵojn:


La pratempaj bakfornaj tomboj de Cuccuru S'Arriu kaj la trovitaĵoj de Monte Prama estas videblaj nur en libroj aŭ en muzeo.

Sur la duoninsulo, kies strandoj - kiel tiuj de la antaŭe situanta insulo Mal di Ventre - estas maraj protektaj areoj, situas ankaŭ la ripozdomoj kaj strandoj de "Capu Mannu" kaj "Is Arenas".

Tie kovas ĉ. 150 birdospecioj en kaj ĉirkaŭ la grand-surfacaj lagoj, inter ili ordinara kormorano, porfirio (Porphyrio), malgranda egretardeo (Egretta garzetta) kaj kelkaj falkospecioj.